PMA

Radojica Petrović forpasis

La 8an de marto 2026 forpasis Radojica Petrović (Радојица Петровић, 1949-2026)

serba matematikisto, komputisto, instruisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto kaj movadorganizanto, estrarano (2001-26) kaj prezidanto (2003-09) de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), organizinto de pluraj konferencoj kaj kongresoj de ILEI kaj de metodikaj porinstruistaj seminarioj, prezidanto de Serbia Esperanto-Ligo, komitatano A de UEA (1996-2007).

Ni funebras pro la forpaso de Radojica Petrović kaj kondolencas liajn familianojn kaj amikojn.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/petrovic/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Radojica Petrović forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta