PMA

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Matematiko, la 14a de marto

piEkde la 1980aj jaroj la 14a de marto estas festata en multaj landoj kiel la “Pi-Tago” omaĝe al la nombro π, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro, kies unuaj ciferoj estas 3,14 – kun kio kongruas la dato (laŭ la formato monato-tago). En novembro 2019 UNESKO proklamis ĝin la Internacia Tago de Matematiko, festata ĉiujare ekde 2020. La tagon kunordigas la Internacia Programo por Fundamentaj Sciencoj (IPFS) de UNESKO kaj la Internacia Matematika Unuiĝo (IMU) kun subteno de multaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Ĝi celas kreskigi tutmondan konscion pri la esenca rolo de matematiko kaj matematika edukado – ekde scienco kaj teknologio ĝis la socia bonfarto – kaj pri ilia graveco por la realigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2030. Laŭ UNESKO pli granda konscio pri la matematika scienco estas nepra por trakti defiojn en kampoj kiel artefarita intelekto, klimatŝanĝiĝo, energio kaj daŭripova evoluigo kaj por plibonigi vivkvaliton en ĉiuj partoj de la mondo.

Matematiko troviĝas en ĉiuj sferoj de homa agado: en scienco kaj teknologio, en la organizado de la socio kaj en nia ĉiutaga vivo. De mekanika inĝenierio ĝis medicinaj aparatoj; de interretaj serĉiloj ĝis maŝinlernado; de la inspiro de artistoj per formoj, sonoj kaj koloroj ĝis aŭtomata tradukado de lingvoj; de ekonomia planado ĝis decidado surbaze de statistikoj kaj datumanalizo; de fiziko ĝis sociologio – matematiko provizas nin per konceptaj kaj metodaj iloj por kompreni kompleksajn fenomenojn kaj subteni informitajn strategiojn. Pro tio ĝi restas fundamenta instrufako en edukaj sistemoj tra la tuta mondo.

Ĉiujare la Internacia Tago de Matematiko emfazas apartan temon por reliefigi specifan dimension de la influo de matematiko en la socio. La temo de 2026 estas “Matematiko kaj Espero”. Antaŭ pli ol 2500 jaroj la greka filozofo kaj matematikisto Taleso el Mileto rimarkis, ke espero estas la plej universala posedaĵo de la homaro. En simila spirito UNESKO atentigas, ke ankaŭ matematiko estas unu el la plej universalaj posedaĵoj de la homaro: ĝi faciligas pli profundan komprenon de la realo, ebligas la evoluigon de komunaj konceptaj kadroj kaj difinoj kaj fortigas kunlaboron inter disciplinoj, kulturoj kaj socioj. Per tiu temo UNESKO celas festi matematikon kiel universalan lingvon, kiu inspiras komprenon, kunlaboron kaj optimismon fronte al la komunaj defioj de la homaro.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas tiun aliron kaj atentigas, ke ankaŭ la internacia lingvo Esperanto dividas similan universalecon, celojn kaj idealojn. En la strategia plano de UEA por la periodo 2025–2030 (AKIRI) troviĝas kiel la referencaj valoroj de la Esperanto-movado lingva justeco, respekto pri diverseco, kulturo de interkompreniĝo, solidareco per internacia kunlaborado kaj mondcivitaneco; inter la prioritataj celoj aperas ankaŭ la plifortigo de kulturo kaj scienco en kaj per Esperanto.

Samkiel matematiko, kiu per respondeca uzo de datumoj kaj rigora rezonado kontribuas al solvoj, kiuj servas al la komuna bono, reduktas necertecon kaj fortigas konfidon, tiel ankaŭ konscia, inkluziva kaj celhava komunikado per la internacia neŭtrala lingvo Esperanto povas kontribui al pli justa kaj pli larĝa kunlaboro inter popoloj. Kaj matematiko kaj Esperanto helpas imagi kaj konstrui pli inkluzivajn kaj daŭripovajn estontecojn, ne nur por scienca kaj teknologia progreso, sed ankaŭ por socia prospero kaj kohero pere de la praktikado de plena mondcivitaneco, en kiu ĉiuj povas havi voĉon.

La ideon pri universala lingvo diskutis pluraj pensuloj, inter ili la filozofo kaj matematikisto Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716), kiu vidis en tia lingvo rimedon por kreskigi interkonsenton kaj konkordon inter la homoj. Ekde 1887, iniciatita de L. L. Zamenhof (1859-1917), Esperanto evoluis en internacian komunikilon uzatan en ĉiuj kontinentoj. Ĝin karakterizas universaleco kaj logiko, dum la komunumo ĉirkaŭ ĝi nutradas kulturon, kiu valorigas dialogon por paca solvado de konfliktoj kaj la defendon de homaj rajtoj, inkluzive de kulturaj kaj lingvaj rajtoj.

La rilatoj inter matematiko kaj la Esperanto-movado havas longan historion. Jam en 1905 aperis la unua matematika terminaro kaj krestomatio en Esperanto, kaj en 1906 fondiĝis Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). En 1933 la Enciklopedio de Esperanto registris, ke “inter la esperantistoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj” kaj multaj Esperanto-pioniroj “estis matematikistoj, kiuj sopiris al klareco, simpleco kaj logikeco”. En 1974 establiĝis la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, kaj en 2021 ankoraŭ aperis ampleksa numero de la revuo Matematiko translimen. En 1990, kadre de Akademio Internacia de la Sciencoj, publikiĝis la Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana, enhavanta pli ol 4000 terminojn. Nuntempe la rete konsulteblaj vortaroj Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj Reta Vortaro (ReVo) servas kiel gravaj kaj aktualaj referencoj por scienca terminologio en Esperanto, samkiel Vikipedio. La n-ro 1 de 2023 de la revuo Unesko-Kuriero kun la temo “Matematiko kvantas” aperis ankaŭ en Esperanto, tradukita de UEA. Koincide, la 14a de marto estas ankaŭ la naskiĝtago de Albert Einstein, pri kiu ekzistas en Esperanto la libro Einstein: la enigmo de la matematiko.

UEA subtenas sciencon per antaŭenigo de faka agado en Esperanto kaj per kunvenigo de studentoj, esploristoj kaj edukistoj el diversaj landoj en eventoj kiel la Universala Kongreso de Esperanto, okazanta ĉiujare ekde 1905. En ĝia kadro, ekde 1925 okazas la Internacia Kongresa Universitato, en kiu aktivaj sciencistoj trovas forumon por dialogo, interŝanĝo de scioj kaj pripensado pri la rolo de scienco kaj Esperanto en la konstruado de konfido, kunlaboro kaj komunaj solvoj. Aldone la plej bonaj sciencaj verkoj kaj prelegoj estas honorataj per la premioj Pirlot kaj Power, kiuj celas kuraĝigi altkvalitan sciencan agadon en kaj per Esperanto.

UEA esprimas la deziron, ke la Internacia Tago de Matematiko – aparte sub la temo “Matematiko kaj Espero” – instigu homojn tra la mondo malkovri matematikon kaj ankaŭ Esperanton kiel rimedojn por kompreno, kunlaboro kaj espero en la konstruado de pli justa, racia kaj daŭripova mondo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1290.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Matematiko, la 14a de marto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta