-
Estraro de TEJO 2026
Laŭ la suba informo, aperinta en la retejo de TEJO, en la nuna estraro de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas ses personoj: du el Brazilo, du el Madagaskaro kaj du el Demokratia Respubliko Kongo, kaj neniu el Azio, Eŭropo, Norda Ameriko kaj Oceanio: «Post ŝanĝoj en la Estraro de TEJO, la Komitato elektis du novajn estraranojn por la mandato 2025-2026. Jean de Dieu Kikako iĝis Ĝenerala Sekretario kaj Ranja Lydie Zafinifotsy iĝis senofica estrarano. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! La nuna Estraro estas: Prezidantino: Ana Ribeiro Vicprezidanto: Ikvero Almeida Silva Ĝenerala Sekretario: Jean de Dieu Kikako Kasisto: Mihary Andrianirina Estrarano: Ranja Lydie Zafinifotsy Estrarano: Espoir Ngoma Kasati Dankon al…
-
Kroatio: Kongreso, ekskurso kaj feriado
La 14a kongreso de kroatiaj esperantistoj okazos la 19-21an de junio 2026 en Karlovac. La ĉefa kongresa programo okazos sabate, la 20an de junio. Vendrede, la 19an de junio, ni havos je dispono por leĝera trarigardo de la urbo kaj surloka amikumado, kun eventuala interkona vespero kaj komuna vespermanĝo. La kongresa ekskurso okazos dimanĉe, la 21an de junio. Se vi ne povas partopreni la tutan kongreson, ĉeestu almenaŭ la sabatan programon. La kongresa ekskurso inkluzivos viziton al kastelo Dubovac, veturadon per turisma ŝipo Zora sur la rivero Kupa, viziton al kastelo en Ozalj kaj trarigardon de la urba akvario Aquatica. Post la kongreso, la 22-29an de junio okazos la 3a…
-
Togolanda ministro – Alta Protektanto de la 9a Afrika Kongreso de Esperanto
La Organiza Komitato de la 9a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) kun granda entuziasmo kaj fiero anoncas gravan sukceson por la ĉi-jara tutkontinenta renkontiĝo. Per oficiala letero, datita la 18an de februaro 2026, la ministro pri turismo, kulturo kaj artoj de Togolando, Isaac Tchiakpé, akceptis fariĝi la Alta Protektanto de la kongreso. La oficiala patroneco de Ia ministro Tchiakpé ne nur donas al la kongreso altan diplomatian nivelon, sed ankaŭ konfirmas la malfermitecon de la togolanda registaro al nuntempaj iloj por kultura kaj turisma integriĝo. La 9a AKE disvolviĝos de la 26a ĝis la 31a de decembro 2026 en la pitoreska urbo Kpalime. Konata pro siaj verdaj montoj, vigla arta…
-
Pli ol 750 aliĝintoj al UK-111
Je la 1a de marto 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 757 personoj el 56 landoj. Dum februaro aliĝis 45 personoj. La plej multaj aliĝintoj (106) estas el Germanio; dum januaro aliĝis du pliaj Germaniaj kongresanoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 20 aliĝintoj:
-
Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026
2. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis René Lemaire (pron.: lemér, 1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj administranto de la plej grava tiutempa Esperanto-gazeto “L’ Espérantiste” en kiu aperis multaj liaj artikoloj; en 1908 forlasis Esperanton kaj iĝis idisto; aŭtoro de la unua filatela Esperanto vortaro “Vocabulaire français-Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres” (1903) kaj de la kompara studo “Pour la langue internationale. Ido ou Esperanto” (1910). 8. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anna Löwenstein (1951-1964- ), brita verkistino, ĵurnalistino kaj…











