• PMA

    UEA esploros statutŝanĝojn ĝis 2027

    Neniuj pliaj statutŝanĝoj, krom tiuj nepre postulataj de la nederlanda leĝo, okazos ĉe UEA dum la proksima tempo. La komitato de UEA dum sia sabata kunsido decidis ŝovi la aferon al aparta laborgrupo. Antonio del Barrio proponis tuj decidi pri la afero por liberigi tempon al pli gravaj diskutoj, sed ricevis malmultan subtenon. Entute 31 komitatanoj ĉeestis la 21-an de marto, kiam pliaj proponoj pri statutŝanĝo estis diskutataj. La komitato de UEA, kiam ĝi fakte kunvenas, ŝatas longe diskuti pri eĉ bagatelaj aferoj, sed volonte prokrastas decidojn. Krome la komitato kutimas preskaŭ unuanime aprobi ajnan proponon subtenatan de la estraro. Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. En sabato la komitato rete kunvenis…

  • PMA

    Junuloj kaj Lingvoj: Programo

    La 21an kaj 22an de marto okazos la kvara eldono de “Junuloj kaj Lingvoj”. Nepre aliĝu al ĝi, se vi interesiĝas pri lingvaj rajtoj, la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto. Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj. Legu la programon ĉi tie. Fonto: https://www.tejo.org/junuloj-kaj-lingvoj-programo/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Junuloj kaj Lingvoj: Programo appeared first on La…

  • PMA

    Por vi, verkemuloj: Ses literaturaj konkursoj en 2026

    Nur dek tagoj restas ĝis la limdato de la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sed ĉi-jare verkemaj esperantistoj povas sendi siajn verkojn al ses internaciaj literaturaj konkursoj. Vidu ĉi-malsupre la liston kun la indiko de la limdatoj: Literatura Konkurso “Kálmán Kalocsay” Limdato: 31a de marto 2026 https://sezonoj.ru/2025/08/konkurso-51/ La 77aj Belartaj Konkursoj de UEA Limdato: la 31a de marto 2026. https://sezonoj.ru/2025/10/gk-298/ Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” Limdato: la 1a de junio 2026 https://sezonoj.ru/2026/02/gk-308/ La sesa Interkultura Novelo-Konkurso Limdato: la 30a de junio 2026 https://sezonoj.ru/2025/08/konkurso-50/ La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” Limdato: la 31a de aŭgusto 2026 https://sezonoj.ru/2026/03/konkurso-59/ Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026” Limdato: la 30a de septembro 2026 https://sezonoj.ru/2025/11/konkurso-53/…

  • PMA

    Pilgrimo: Rabato okaze de la Monda tago de poezio

    Baghy, Julio. Pilgrimo: Poemaro. – 2a eldono. – Budapeŝto: Fenikso, 1991. — 132 paĝoj. Prezo: 4.80 € “Pilgrimo” estas la dua poemaro de Julio Baghy, eldonita de la aŭtoro mem antaŭ cent jaroj, en 1926. Okaze de la Monda tago de poezio, festata la 21an de marto, la libroservo de UEA ofertas la duan eldonon de “Pilgrimo” kun triona rabato sendepende de la mendita kvanto kontraŭ 3.20 €. Legu la enkondukan sentitolan poemon el “Pilgrimo”, kiu estas konata kiel “Dediĉo”: Sur rustaj kordoj de l’ rompita liro serĉante sonojn — novaj kantoj vibris, sed al celhavaj revoj de l’ sopiro la prujnospira vivo morton kribris… Nun ĉio sonperdinte ŝajnas morti:…

  • PMA

    TEJO sen subvencio de EU?

    Preskaŭ duono de la enspezo de TEJO venas de la administra subvencio de la Eŭropa Unio. Per tiu mono TEJO pagas la salajrojn de kvin plentempaj oficistoj. Sed ĵus evidentiĝis, ke TEJO ĉi-jare ne ricevos la subvencion. Mankas kapitalo por kovri la deficiton. Pro tio, TEJO devos maldungi oficistojn. Legu pli detale en pria artikolo de Robert Nielsen en “Libera Folio” https://www.liberafolio.org/2026/03/17/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post TEJO sen subvencio de EU? appeared first on La Ondo de Esperanto.

  • PMA

    Ankoraŭ du senpagaj libroj en nia retejo

    En nia retejo aperis du novaj bitlibroj: literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”, kiujn la abonantoj de ĉi tiu gazeto senpage ricevis en la abonjaroj 2019 kaj 2020: antologio “El la rusa poezio” kaj originala novelaro “Io devas okazi” de Miĥail Korotkov. Nun ĉiu deziranto povas libere elŝuti ilin (laŭ la normoj pdf kaj ePub). La 90-paĝa antologio “El la rusa poezio” entenas 101 verkojn de 22 rusaj poetoj el la 18a kaj 19a jarcentoj ekde Miĥail Lomonosov ĝis Konstantin Romanov. Ĉi tiuj tradukoj de Valentin Melnikov ekde julio 2007 ĝis aŭgusto 2015 estis publikigataj en la rubriko “Rusa Antologio” de “La Ondo de Esperanto”. Aldone en la bitlibra…

  • PMA

    Iĝu gastiganto de Pasporta Servo nun!

    Hej, samideano! Ĉu vi… havas liberan ĉambron aŭ liton en via hejmo; volas helpi samideanojn, kiuj vizitas vian urbon; aŭ …simple volas trinki bieron aŭ kafon kaj pasigi bonan tagon kun aliaj homoj tra la tuta mondo? Iĝu gastiganto en la tutmonda reto de Pasporta Servo! Ni serĉas homojn tra la tuta mondo, kiuj lastatempe (aŭ ne) lernis Esperanton kaj nun deziras aparteni al tiu ĉi kreskanta reto de gastigemaj homoj en pli ol 120 landoj! Kio estas Pasporta Servo? Pasporta Servo (PS) estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Ekde 1974, ĝi faciligas la starigon de kontaktoj trans limoj de lingvoj,…

  • PMA

    TEJO maldungos oficistojn pro monomanko

    Preskaŭ duono de la enspezo de TEJO venas de la administra subvencio de EU. Per tiu mono TEJO pagas la salajrojn de kvin plentempaj oficistoj. Sed ĵus evidentiĝis, ke TEJO ĉi-jare denove ne ricevos la subvencion. Mankas kapitalo por kovri la deficiton. Pro tio, TEJO devos maldungi oficistojn.  En lundo la prezidanto de TEJO, Ana Ribeiro, anoncis al la komitato ke la peto de TEJO pri la administra subvencio estis rifuzita. Ŝi diris ke la kialo por la rifuzo estis ke ”la buĝeto de la nacia agentejo en Nederlando ne sufiĉis por subvencii ĉiun organizon, kiu kvalifikiĝis”.  La administra subvencio, kiun TEJO esperis ricevi, estas 125 000 eŭroj. Buĝeto por…

  • PMA

    UK-113: Oficistoj de UEA en Kaŭno

    La 11-15an de marto en Kaŭno estis oficistoj de la Kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko por taksi kondiĉojn por okazigi la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. Kiel estas konate, Litova Esperanto-Asocio pasintjare proponis al UEA okazigi tiun kongreson en Kaŭno de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2028. La reprezentantoj de UEA, akompanate de la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, respondeca sekretario Asta Nastaravičiūtė kaj komerca direktoro de la turisma firmao “Delta Tours” Lilijana Stepanovienė vizitis la Kaŭnan Sportan Halon, kie estas antaŭvidate okazigi la solenan inaŭguron kaj la solenan fermon de la kongreso, la universitaton…

  • PMA

    TERROR – TERURO

      TERROR     Acordara com aquela vontade estranha. Queria porque queria ver filmes de terror. Percorreu as sinopses disponíveis: Netflix, Prime Vídeo, vasculhou o YouTube. Nada chegava aos pés do que tinha imaginado: vampiro, exorcismo, casa mal-assombrada, zé do caixão, bruxas, escancarado terrorismo de estado. Nem mesmo nos mestres do gênero achara algo de fato horripilante. Aquela busca virava comédia.     Sem querer, zapeando, deu com os costados no noticiário dos telejornais franceses, espanhóis, norte-americanos, ingleses, israelenses, iraquianos, iranianos, russos, ucranianos. Parou na Deutsche Welle. Embora não entendesse alemão, viu cenas de arrepiar, bombardeios em alvos civis, crianças, mulheres mutiladas, cinegrafistas ensanguentados, aldeias sem água, sem eletricidade, sem comida,…