PMA

Pilgrimo: Rabato okaze de la Monda tago de poezio

Baghy, Julio. Pilgrimo: Poemaro. – 2a eldono. – Budapeŝto: Fenikso, 1991. — 132 paĝoj. Prezo: 4.80 €

“Pilgrimo” estas la dua poemaro de Julio Baghy, eldonita de la aŭtoro mem antaŭ cent jaroj, en 1926. Okaze de la Monda tago de poezio, festata la 21an de marto, la libroservo de UEA ofertas la duan eldonon de “Pilgrimo” kun triona rabato sendepende de la mendita kvanto kontraŭ 3.20 €.

Legu la enkondukan sentitolan poemon el “Pilgrimo”, kiu estas konata kiel “Dediĉo”:

Sur rustaj kordoj de l’ rompita liro
serĉante sonojn — novaj kantoj vibris,
sed al celhavaj revoj de l’ sopiro
la prujnospira vivo morton kribris…
Nun ĉio sonperdinte ŝajnas morti:
post altenflug’ la kantoj teren falas,
la sentoj nepovante vivon porti,
jen, en poeta brust’, sensange palas.

Falintaj kantoj, sentkadavroj baras
la revteksitan vojon de l’ poeto.
Kun ridrikano li larmante staras
ĉe l’ propra tomb’: ĉe prujnkovrita bedo…
Bukedon senkolonan plektas… plektas,
simile al la laca ĝardenisto,
La florojn — palajn kantojn — li kolektas
nur pro kutimo — ne pro celpersisto.

Dum li vojperdas sur la sonĝokampo,
jam senigita de l’ fekunda humo,
la nokto venas kun ŝtelira rampo
kaj li murmuras en la kormallumo:
Ho rustaj kordoj, min vi enterigus!
La kanto sitas nur tombŝtona moto.
La tempo eĉ vin kiel min polvigas
kaj larmo surfalinta iĝos — koto.

Se ĉi tiu poemo instigas vian legemon, kaj vi ankoraŭ ne havas ĝin en via hejma biblioteko, mendu ĝin en la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=3824.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/baghy-7/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Pilgrimo: Rabato okaze de la Monda tago de poezio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta