PMA

UK-113: Oficistoj de UEA en Kaŭno

Kaŭno

La 11-15an de marto en Kaŭno estis oficistoj de la Kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko por taksi kondiĉojn por okazigi la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. Kiel estas konate, Litova Esperanto-Asocio pasintjare proponis al UEA okazigi tiun kongreson en Kaŭno de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2028.

La reprezentantoj de UEA, akompanate de la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, respondeca sekretario Asta Nastaravičiūtė kaj komerca direktoro de la turisma firmao “Delta Tours” Lilijana Stepanovienė vizitis la Kaŭnan Sportan Halon, kie estas antaŭvidate okazigi la solenan inaŭguron kaj la solenan fermon de la kongreso, la universitaton Vytautas La Granda, kie okazos la ĉefa parto de la programo de la 113a UK, najbaran negocan centron BLC, kie okazos parto de la programeroj.

La saman tagon okazis kunsido en la Kaŭna turisma kaj informa centro “Kaunas IN” pri diversaj aspektoj de kunlaboro kun la organizantoj de la kongreso. La duan tagon estis vizitita la Kaŭna kultura centro, Kaŭna ŝtata filharmonio kaj Kaŭna ŝtata muzika teatro, kie eventuale okazos parto de la kongresaj programeroj. Ankaŭ estis vizitita la Kaŭna kastela amfiteatro, kie estas planata la nacia vespero dum la kongreso.

Sabate, la 14an de marto en la restoracio “Miesto sodas” okazis renkontiĝo de la gastoj kun esperantistoj de Kaŭno, kiun partoprenis ankaŭ la prezidanto de la Esperanto-klubo “Ruto” (Šiauliai) Nijolė Petraitytė kaj la prezidanto de la Esperanto-klubo “Revo” (Panevėžys) Vida Kulikauskienė.

Nun estas atendata decido de la Estraro de UEA pri la loko de la okazigo de la 113a Universala Kongreso de Esperanto.

Povilas Jegorovas

Foto de Asta Nastaravičiūtė

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/litovio-86/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UK-113: Oficistoj de UEA en Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta