Junuloj kaj Lingvoj 2026

La 21a de februaro estis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĉu vi jam spektis nian filmeton kun proverboj kaj diraĵoj kundividitaj de esperantistoj en diversaj lingvoj?
Daŭrigante la celebradon, TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21an kaj 22an de marto 2026, por rekonfirmi nian sindevigon al lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto.
Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj.
Se vi entuziasmas prezenti ion pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la mondo, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon kaj fari vian kontribuon al la diverseco kaj amikeco de la evento!
Fonto: https://www.tejo.org/junuloj-kaj-lingvoj-2026-ma/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Junuloj kaj Lingvoj 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



