PMA

Ŝirmejo aŭ groto

VianaViana, Paulo Sérgio. La ŝirmejo. – Novjorko: Mondial, 2024. – 101 paĝoj.

Soleco inter maljunuloj estas grava problemo de nia tempo. Kiel volontulo mi renkontis personojn, kiuj fieras pri sia nedependeco, sed kies menso pro manko de stimuloj iom post iom forvelkas. Ili eble konvinkis sin mem, ke ili fakte ĝuas spekti televidon la tutan tagon – ĝis la koro ĉesas bati. Ja estas fleghejmoj, sed estas pli da geolduloj ol lokoj en tiuj institucioj. Tio estas tutmonda fenomeno, kiel montras la libro “La ŝirmejo” de la brazila esperantoparolanto kaj kuracisto Paulo Sérgio Viana.

Surbaze de sia kuracista laboro en malriĉaj maljunulejoj Paulo Sérgio verkis du sendependajn rakontojn. La unua, “Taglibro el groto”, estas verkita el la perspektivo de viro, kiu precipe interagas kun sia taglibro kaj vortaro.

Fine okazas ĝojo, en ĉi tiu malgaja loko. Mi vekiĝis frumatene kun la vorto “groto” en mia kapo. Groto, groto. Ĝi sonas malĝoja kaj lameta, kiel ĉi tiu loko. Ĝi kongruas kun “funebra”: funebra groto, du bone parigitaj vortoj. Sed eĉ estante melankoliaj, ili alportis al ĉi tiu ejo la unuan ĝojon post multaj semajnoj.

Li loĝas en tiu “azilo” kun sia jam demenca edzino. Li ne volas nomi ĝin hejmo por maljunuloj, ĉar tio estas por li hipokrita eŭfemismo. La filo ŝajne estas tro okupata por zorgi pri siaj gepatroj.

Ni venis el la ĉefurbo, alportitaj de nia filo. Kompatinda filo, li jam ne povas loĝigi nin ĉe si. Li multe laboras, ankaŭ lia edzino, la adoleskantaj idoj ne interesiĝas pri du senutilaj gemaljunuloj, malĝojaj kaj bezonantaj zorgojn, tiel ke ni fariĝis penigaj ŝarĝoj.

La vivo en la azilo tamen ne estas kontentiga. Amikeco inter la loĝantoj ne estiĝas, sed ja abunde da kvereloj, ekzemple, okaze de la tago de patrinoj:

Poste mi eksciis, ke tiudimanĉa tumulto okazis pro la tago de patrinoj. Allogite de la voĉbruado, mi puŝis mian seĝon kaj kaŝrigardis la ĉambron de virinoj. Du maljunulinoj brave kriaĉadis, per akutasonaj paroloj, apenaŭ kompreneblaj. Ili insultis sin reciproke, jen la afero. Ili insultis fervore kaj vigle, kiel oni ne povus supozi, ke tio estus ebla, antaŭ kelkaj minutoj, ĉar tiuj du estas inter la plej apatiaj maljunulinoj en mondo plena de sentaŭgaj blankharuloj.

La dua parto de la libro estas parte verkita el la perspektivo de virina loĝanto parte estas observoj pri la okazaĵoj en tiu institucio. La virino estas en iom pli bona situacio, ĉar ŝi ricevas pension de tri minimumaj salajroj.

La observoj ampleksigas la horizonton kaj montras kiajn vivkondiĉojn oni povas renkonti en Brazilo:

La soci-asistantino ricevis anoniman sciigon, pri maljunulo vivanta en kloaka tubo, tra kiu elverŝiĝas ekskrementoj, borde de rivero, en periferia kvartalaĉo. Ili ne kredis, sed aliris por kontroli. Estis vere. La viro apenaŭ sukcesis elbuŝigi nekompreneblajn frazojn. Li ne sciis informi, de kiom da tempo li troviĝis tie. Oni ne povis klarigi, kiel li nutris sian malgrasegan korpon.

Kvankam la raportoj estas fikciaj, la libro baziĝas sur la spertoj de Paulo Sérgio. La stilo ne estas akuzanta, sed iom sobre, registranta kaj ĝuste pro tio tre efika.

En novembro 2025 estis internacia konferenco en Brazilo en la federacia ŝtato Belém. Tie partoprenis ankaŭ la Germania kanceliero Merz. Li diris post la konferenco, ke li ĝojis, kiam li povis forlasi tiun por sia gusto tro mizeran lokon. Ne ĉiuj estas tiom privilegiitaj kiel tiu germana politikisto. Legu pri ili en “La ŝirmejo”.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/03/recenzo-161/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ŝirmejo aŭ groto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta