PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Greziljono serĉas lernantojn
Ni petas vian helpon por trovi lernantojn por nia Esperanto-kursaro de la 6a ĝis 15a de julio en Greziljono. Okazas unika eblo pasigi la KER-ekzamenon (skriba parto) — ĉeeste, fizike, sen komputilo! Ni helpos al personoj kun modestaj rimedoj. Ni organizas kunveturadon inter partoprenantoj. Ĉi-sube estas la kompleta somera programo de la franca Esperanto-centro Greziljono. Bonvolu plusendi al koncernataj amikoj. Eblas aliĝi ĝis la lasta momento. 2026-jul-6/15. 10a Maratona Esperanto-kursaro kun Koutny Ilona, Frank Lappe, Marion Quenut 2026-jul-11. Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto, kun edukado.net 2026-aŭg-10/14. 1a LSG-renkontiĝo kun Fieraj.org 2026-aŭg-14/20. 7a Verda Naturisma Semajno kun E-kurso kun INOE 2026-aŭg-20/27. 15a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Esperanto-kursoj Veronika kaj…
-
Ili ĉiuj iris en la regnon de la lumo…
Je certa punkto la vetera parto de la vorto “veterano” fariĝas konstanta pluvo. Unue mortis Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, majstro de la arto labori kaj laborigi, kiu tamen ĉiam tenis skeptikan distancon inter la propra laboro kaj la propra percepto de tiu laboro. Laŭ li, tiu kiu perdas la kapablon ridi, perdas la mondon. Ĉiam preta provi, li tamen ĉiam konsciis pri la fragileco de la lingvokomunumo Esperanto. Li gvidis per sia ekzemplo. Laŭ Renato, tiu kiu ne provas neniam pruvas. Kaj tiu kiu ne sin dediĉas al tasko neniam partoprenos la ĝojon de ĝia plenumiĝo. La kuracilo kontraŭ la propra tro evoluinta sento de digno estas la…
-
CHRONOS-KAIRÓS
KHRONOS’-KAIROS’ Funcionas no modo Chronos, meu coração, no Kairós. Ainda assim, somos, amo você em nós. Encarnas o princípio do dever nada deixa a dever e pode equilibrar o viver: funciono no modo prazer. Menos Chronos mais Kairós, menos relógios, fora de antes, depois, como você deseja e pressente, sou seu presente presente em você, em mim, em nós! KHRONOS’-KAIROS’ Funkcias vi laŭ Khronos’, mia koro, laŭ Kairos’. Tamen, restas ni, mi amas vin en mi. Simbolas vi la principon devi. Nenion ignoras aŭ forlasas, ekvilibras vi la viv’, laŭplezure funkcias mi. Malpli da Khronos’, pli da Kairos’, malpli da horloĝoj, for antaŭ, post, laŭ tamen via antaŭsento…
-
Ĉu venis fino al lia latino?
Papo Leono la 14-a fine de majo publikigis sian unuan enciklikon. Lia mesaĝo al la mondo temas interalie pri la riskoj de artefarita intelekto, kaj ricevis vastan atenton. Malpli da atento altiris la fakto, ke mankas oficiala latina versio de la papa encikliko. Ĉu la katolika eklezio forgesas sian komunan lingvon? Papo Leono la 14-a. Foto: Edgar Beltrán, The Pillar CC BY-SA 4.0 Enciklikoj estas gravaj cirkuleroj de la papo pri la katolika kredo aŭ aktualaj temoj el katolika vidpunkto. La enciklikoj estas nomataj laŭ siaj unuaj vortoj, kutime en latino. Latinan titolon havas ankaŭ la unua encikliko de papo Leono la 14-a: ”Magnifica humanitas”, ”La grandioza homaro”. Ĝi komenciĝas…
-
Ivo Osibov forpasis
La 11an de junio 2026 en Split forpasis Ivo Osibov (1937-2026) jugoslavia kaj kroatia juristo, universitata lekciisto pri juro kaj esperantisto (de 1952); instruisto de Esperanto, ofta preleganto en esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj; aktivulo kaj komitatano de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio, Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj Kroatia Esperanto-Ligo; redaktoro de la junulara rubriko “La Juna Vivo” en la revuo “Esperanto”; estrarano (1959-68) kaj prezidanto (1964-68) de TEJO, komitatano de UEA (1968-74, 1990-95, 2001-04), estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA (2001-04). Ni kondolencas la familianojn kaj amikojn de Ivo Osibov. Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Foto: fotinto Ziko van Dijk, eltondo (do nur minimuma kontribuo) Thomas Pusch, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons Ĉi…
-
Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde la 1991a jaro
Post sep semajnoj, la 1an de aŭgusto 2026 en Graco komenciĝos la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en ĉi tiu novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno en 1991 ĝis la 110a UK en Brno en 2025, escepte de la 105a (Montrealo, 2020) kaj 106a (Belfasto, 2021) kongresoj, kiuj estis nuligitaj pro la koronvirusa pandemio. Ĉi tiuj artikoloj unue aperis en la gazetoj “Ruslanda Esperantisto” kaj “La Ondo de Esperanto”. Atendante novaĵojn el Graco, vi povas (re)legi la prikongresajn raportojn (kaj aliajn tekstojn) el la jaroj 1991-2025 ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm. AlKo Foto de John Huang (UK-109, Aruŝo) Ĉi…
-
La Roko: Nova albumeto de Martin & la Talpoj
La 27an de majo estis lanĉita La Roko – la kvina produktaĵo de Martin & la Talpoj. Post la akustika albumeto Ruinoj Martin Wiese decidis reiri al siaj rokaj radikoj kaj registris la albumeton La Roko, kiu estas lia tria albumeto ene de tri jaroj. La Roko estas plene roka albumeto kun ses kantoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin, kaj plenumitaj per pure roka instrumentaro: elektraj gitaroj, elektra baso, kaj drumo. Ĝi kompletigas la sonan spektron de la muziko de Martin post la antaŭaj du albumetoj kun pop-roka respektive akustika sonbildoj. La aŭskultantoj certe rekonos la ĉefajn fundamentojn de liaj kantoj: fortaj melodioj kaj zorge verkitaj tekstoj, sed ĉi-foje prezentitaj…
-
poesia na escola
A Escola Municipal Professor Ruy Brasil Pereira, nesta pacata Lorena, acaba de dar um belo exemplo a toda a comunidade. Situada num bairro pouco favorecido pelas benesses sociais, realizou no dia de hoje, 12 de junho de 2026, um vibrante Concurso de Declamação entre seus alunos. Eu estive lá, e me comovi. Dezenas de jovens da 6º, 7º e oitava séries declamaram poemas da literatura brasileira, com garra e sentimento. A plateia, também de alunos, vibrou e torceu por seus favoritos. Venceram todos! E eu, que pensei que a Poesia andava esquecida! Parabéns, professores! Parabéns, alunos! Ruy Brasil deve estar feliz! POEZIO EN LA…
-
SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso
Ĝis la 30a de junio 2026 estas malfermita la SANO-defio 2026, multlingva Vikipedia konkurso, kiu invitas vin kontribui al Vikipedio per verkado, tradukado aŭ plivastigado de artikoloj pri sano en ĉiuj lingvaj versioj de la enciklopedio, aparte en Esperanto. La konkurso estas organizata de Vikimedio Esperanto (VMEO), Faka Asocio kunlaboranta kun UEA, kadre de la projekto SANO, kunordigata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) partnere kun la Litovia Universitato de San-Sciencoj (LSMU) kaj la hispana organizaĵo Civiencia ligita al la Universitato de Sevilo, kun subteno de Universala Medicinista Esperanto-Asocio (UMEA), Faka Asocio aliĝinta al UEA, specife pri la organizado de la 23a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK) en 2025 en Kaŭno, Litovio. La…
-
Legosalono de Bobelarto kun Literatura Foiro
Post du tagoj okazos nia lasta legosalono antaŭ la somera paŭzo, kaj ni ĝojas prezenti la gaston, kiun vi eble jam konas: la revuo “Literatura Foiro”! Se vi ankoraŭ ne scias, ĝi estas fenestro al Esperanta kulturo ekde 1970: jes, pli ol kvindek jaroj da seninterrompa eldoniĝo! La ĉefredaktoroj sendis al ni kelkajn tekstojn por nia komuna legado, kaj vi jam povas klaki ĉi tie por preni senpage la PDF-on kun ili. Ni atendas vin la 13an de junio je 14:00 UTC al la Zoom-ĉambro de Bobelarto por esplori la revuon kaj ekkoni ĝian riĉan historion, kiu mem estas parto de la historio de Esperantujo! La legosalono okazos nur unufoje…



























