PMA

Greziljono serĉas lernantojn

Greziljono

Ni petas vian helpon por trovi lernantojn por nia Esperanto-kursaro de la 6a ĝis 15a de julio en Greziljono.

Okazas unika eblo pasigi la KER-ekzamenon (skriba parto) — ĉeeste, fizike, sen komputilo!

Ni helpos al personoj kun modestaj rimedoj. Ni organizas kunveturadon inter partoprenantoj.

Ĉi-sube estas la kompleta somera programo de la franca Esperanto-centro Greziljono.

Bonvolu plusendi al koncernataj amikoj. Eblas aliĝi ĝis la lasta momento.

Veronika kaj Bert
el Greziljono

Fonto: https://kunfarejo.org/?p=6039

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Greziljono serĉas lernantojn appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta