SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso
Ĝis la 30a de junio 2026 estas malfermita la SANO-defio 2026, multlingva Vikipedia konkurso, kiu invitas vin kontribui al Vikipedio per verkado, tradukado aŭ plivastigado de artikoloj pri sano en ĉiuj lingvaj versioj de la enciklopedio, aparte en Esperanto.
La konkurso estas organizata de Vikimedio Esperanto (VMEO), Faka Asocio kunlaboranta kun UEA, kadre de la projekto SANO, kunordigata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) partnere kun la Litovia Universitato de San-Sciencoj (LSMU) kaj la hispana organizaĵo Civiencia ligita al la Universitato de Sevilo, kun subteno de Universala Medicinista Esperanto-Asocio (UMEA), Faka Asocio aliĝinta al UEA, specife pri la organizado de la 23a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK) en 2025 en Kaŭno, Litovio. La projekton financas la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio kaj la konkurso estas malfermita al kontribuoj en ĉiuj lingvoj de Vikipedio, kongrue kun la celo de la projekto antaŭenigi internacian kunlaboron kaj liberan aliron al scio.
La celo de la konkurso estas plibonigi la disponeblon de fidindaj informoj pri sano. En epoko kiam milionoj da homoj serĉas medicinajn informojn en la interreto, la kvalito kaj alireblo de Vikipediaj artikoloj povas havi realan efikon al publika sano. Per la konkurso ni volas kontribui al pli vasta disvastigo de scioj pri malsanoj, diagnozaj metodoj, terapioj, preventado, mensa sano, media sano kaj multaj aliaj sanrilataj temoj.
Vi povas krei novajn artikolojn aŭ plivastigi ekzistantajn artikolojn en ajna lingvo. Tradukoj estas bonvenaj, kondiĉe ke la kontribuoj plenumas la kvalitajn postulojn de la koncerna Vikipedio. Memoru inviti ankaŭ viajn amikojn, klubanojn kaj aliajn esperantistojn.
Aparta atento estas dediĉita al la kategorio “Horizonto de sano”, kiu enhavas temojn kun granda potencialo por estonte plibonigi publikan sanon. Inter ili troviĝas ekzemple regenera medicino, personigita medicino, genterapio, praĉela terapio, cerbo-komputilaj interfacoj, artefaritaj organoj, krioniko, rezistemo kontraŭ antimikrobaĵoj kaj aliaj kampoj de rapida medicina evoluo.
La konkurso ofertas donackartojn kiel premiojn. En la ĉefa kategorio kaj en la kategorio “Horizonto de sano” estos premiitaj po dek plej sukcesaj partoprenantoj, kun premioj ĝis 150 eŭroj. Krome estos apartaj premioj por la plej bona artikolo de la tuta konkurso kaj por la plej bona artikolo en la kategorio “Horizonto de sano”. Pliaj informoj, la plena regularo kaj la listo de fokusaj artikoloj troviĝas ĉe: https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo.
Ni aparte instigas ankaŭ novajn kontribuantojn partopreni. Se vi estas ankoraŭ komence de via Vikipedia agado, spektu la senpagan videan kurson, per kiu ene de 1 tago vi lernos krei valoran artikolon, kiu restos en Vikipedio: https://kursoj.esperanto.wiki/bazoj-de-vikipedio.
Per la projekto SANO UEA kaj ĝiaj partneroj celas kontribui al pli bona informado pri sano, al internacia kunlaboro kaj al la disvastigo de fidindaj scioj, kiuj povas helpi plibonigi la vivon de homoj tra la mondo. La konkurso ankaŭ spegulas la strategion AKIRI de UEA, aparte la kampojn Kunlaborado kaj Administrado, per internacia kunlaboro inter partneraj organizaĵoj, antaŭenigo de scienco en Esperanto kaj sukcesa utiligo de eksteraj subvencioj por la realigo de socie utilaj projektoj.
Se vi volas subteni la laboron de UEA, aliĝu al UEA kiel jara aŭ dumviva membro kaj donacu al ĝiaj fondaĵoj. Per membreco kaj donacoj vi helpas subteni edukajn kaj kulturajn agadojn, kunlaboron kun internaciaj organizaĵoj kaj la reprezentadon de la Esperanto-komunumo tutmonde. Aliĝi kaj donaci eblas per: https://uea.org/alighoj/alighilo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1306.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post SANO-defio 2026: internacia Vikipedia konkurso appeared first on La Ondo de Esperanto.



