PMA

Legosalono de Bobelarto kun Literatura Foiro

Literatura Foiro

Post du tagoj okazos nia lasta legosalono antaŭ la somera paŭzo, kaj ni ĝojas prezenti la gaston, kiun vi eble jam konas: la revuo “Literatura Foiro”! Se vi ankoraŭ ne scias, ĝi estas fenestro al Esperanta kulturo ekde 1970: jes, pli ol kvindek jaroj da seninterrompa eldoniĝo!

La ĉefredaktoroj sendis al ni kelkajn tekstojn por nia komuna legado, kaj vi jam povas klaki ĉi tie por preni senpage la PDF-on kun ili.

Ni atendas vin la 13an de junio je 14:00 UTC al la Zoom-ĉambro de Bobelarto por esplori la revuon kaj ekkoni ĝian riĉan historion, kiu mem estas parto de la historio de Esperantujo!

La legosalono okazos nur unufoje en la monato, kaj ni ripetas: temas pri la lasta antaŭ la paŭzo dum somero. Do profitu la okazon ĝui literaturon kun ni!

Antaŭ nelonge “Literatura Foiro” lanĉis sian renovigitan retejon kun bela, moderna dezajno! Vizitu ĝin kaj abonu la revuon ĉe https://www.literaturafoiro.com.

Ĝis ĉi-sabate kun “Literatura Foiro”! 😊

La teamo Bobelarto

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Legosalono de Bobelarto kun Literatura Foiro appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta