PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la Medalo Oersted

    UEA gratulas la usonajn fizikistojn Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay pro la ricevo de la Medalo Hans Christian Oersted 2026, aljuĝita de Usona Asocio de Instruistoj de Fiziko (American Association of Physics Teachers – AAPT). Tiu distingo rekonas ilian revolucian kaj longdaŭran influon sur la instruado de fiziko, aparte pro la evoluigo de la instruplano kaj lernolibro Matter & Interactions (“Materio kaj Interagoj”), la pionira laboro por integri komputadon en la instruadon de fiziko kaj la daŭra kontribuo al instruaj reformoj kaj novigado dum pluraj jardekoj. La lernolibron oni tradukis en aliajn lingvojn – kaj inter ilia kontribuo al la evoluigo de novigaj komputilaj iloj por edukado aparte elstaras VPython,…

  • PMA

    DESTRUIÇÃO RECONSTRUÇÃO

    Enquanto me escrevo me destruo partes indizíveis reconstruo aquelas em segredo que porque não digo escancaro e criptografo num mesmo movimento. Um pouco antes, ágrafo. Durante e então, enxurrada. Logo depois, liberto escravo… Escravo do que escrevo, liberto do que oprimia, desperto e agora me atrevo a não dizer o que escondia… ********** Dum mi min priverkas nedireblaĵojn detruas   kaŝe rekonstruas  kiujn, ĉar mi ne diras, malfermegas kriptografe en nura sama movo. Iom antaŭe, neniu grafio. Dŭme kaj tiam, torenta akvo. Tuj poste, liberigita sklavo… Sklavo de mia verkaĵo, libera de kio min premis, vekiĝinta mi nun aŭdacas ne diri tion, kiun kaŝadis…

  • PMA

    OPUS MAGNUM

      da polifonia do texto o pretexto para a sinfonia da polissemia do poema o teorema da poesia da harmonia rítmica do metro  o casamento alquímico dos nossos lábios e genitais transmuta o que ainda chumbo em ouro alquímico e paz perfuma o atanor ainda mais o nosso amor ********************** el la tekstopolifonio preteksto al simfonio el multsignifa poem’ la poezia teorem’ de l’ harmonio metroritma la alkemia edziĝo de niaj lipoj kaj naskig-organoj: kio ankoraŭ plumba ja transmutacias en alkemian oron pacan parfumas ankoraŭ plie la ujon viglan de nia am’

  • PMA

    DESENCANTO – SENILUZIIĜO

     💔 💔 💔 DESENCANTO à moda de Manuel Bandeira (*) faço poemas como quem cora tão desatento ao desencanto pecha do livre que nos devora sois emotivo e duro e pranto poema range ruge o dente retesa o espaço em morse vão mas morse é morte (ninguém entende) e quem entende não fala não e este poema de angu na boca assim quisera estar de porre cantar mais livre a verdade toda         – mas faço versos como quem corre…  💔 💔 💔 SENILUZIIĜO simile al Manuel Bandeira (*) honte mi poeziumas malzorgata seniluzi’ misvoras libero misa trosentemon ploron umas mi roras kaj grincas tiu poemo spaco streĉa (nur…

  • PMA

    AMOR DE CAMA E MESA – LITA KAJ TABLA AMO

      AMOR DE CAMA E MESA a poesia bote a mesa a poesia brote à mesa a proeza o bote a cama a pureza brote a cama a poesia firme acesa a poesia afirme-a tesa a princesa a teia a cama: equilibrada ente sim e não a amada ateia a chama inflama cama e mesa à chama conte com tesãããããão     LITA KAJ TABLA AMO poezio preparu tablon poezio ĝermu ĉe tablo heroeco boato lito la pureco ĝermu ĉe lito poezio firmu eklumiga poezio asertu sin streĉa princino teksaĵo lito: amatino flamon ardigas inflamigas liton tablon al flamo rakontu kun seks-arrrrdo

  • PMA

    La 111a UK: Mendu viajn librojn anticipe

    Se vi planas partopreni la 111an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Graz aŭ konas iun, kiu ĉeestos ĝin, profitu la specialan oferton de la Libroservo de UEA! Partoprenantoj de la UK povas mendi librojn kaj aliajn varojn el la stoko de la Libroservo kontraŭ kongresaj prezoj kaj sen sendokostoj. La menditaĵoj atendos vin rekte ĉe la Kongresa Libroservo en Graz. Por garantii la pretigon kaj transporton de via mendo al Graz la Libroservo rekomendas fari la mendon plej malfrue ĝis la 5a de julio 2026. Mendojn eblas fari rekte ĉe la (reta katalogo); retpoŝte(libroservo@co.uea.org); aŭ telefone (+31 10 436 1044). Nepre indiku vian UEA-kodon kaj menciu, ke vi deziras…

  • PMA

    Nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA

    Jam pasis preskaŭ duono de la jaro 2026, kaj aperis nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA. Pasintjare aperis 67, kaj tiu estis la ĝistiama malrekordo. Krome en la revuo de UEA ne plu aperas recenzoj de novaj libroj en Esperanto. Ĝis nun en 2026 aperis kvin novaj varoj en la Libroservo de UEA. La libroservo de UEA dum jardekoj estis la plej granda librovendejo de Esperantujo. En la katalogo de UEA oni povis trovi preskaŭ ĉiujn eldonaĵojn, kiuj entute estis haveblaj en la merkato. La rubriko ”Laste aperis” kaj la recenzoj en la revuo Esperanto estis grava kanalo por diskonigi novajn signifajn verkojn al la interesitoj. Tiu…

  • PMA

    Kroata verkisto Nenad Rizvanović ĉe esperantistoj

    La 13an de majo gastis en Esperanto-Societo “Tibor Sekelj” kroata verkisto Nenad Rizvanović kun sia nova romano “La celpoŝto Osijek” / “Zadnja pošta Osijek”. Li volis verki romanon pri Osijek kaj li inspiriĝis per la aŭtobiografia verko de Lavoslav Kraus, prestiĝa osijeka esperantisto. Kraus naskiĝis en Osijek en 1897 kaj soldatservis dum la Unua Mondmilito en la orienta Eŭropo. Sperto de la Oktobra revolucio kaj la Hungara revolucio el 1919 forte influis lin. Profesie li estis kuracisto kun grava kariero en Osijek kaj Našice. Politike li estis konvinkita komunisto, kiu en Osijek posedis en sia biblioteko la plej grandan kolekton de “Komunisma manifesto” en multaj lingvoj. Li estis ankaŭ en…

  • PMA

    Lingva Konsultejo: Nomoj por muzikaj modaloj

    DEMANDO Mi hazarde trovis diferencon inter PIV 2020 kaj artikoloj en Vikipedio. En PIV estas la vortoj: “lida” kaj “mezlida modaloj”, kaj ankaŭ la “dora” kaj “friga”. En Vikipedio la vortoj: “lidia” kaj “miksolidia” kaj “doria” kaj “frigia” modaloj estas listigitaj en la artikoloj https://eo.wikipedia.org/wiki/Lidia_modalo kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Modalo_(muziko). RESPONDO La adjektivoj por la muzikaj modaloj baziĝas sur la nomoj de antikvaj landoj aŭ gentoj/gentofondintoj ĉirkaŭ Grekujo, la modalojn tamen oni uzas ankaŭ nuntempe. La diferenco inter “lidia, doria, ionia, frigia” (surbaze de la landoj) kaj “lida, dora, iona, friga” (surbaze de la gentoj aŭ de ties mitologiaj prauloj) estas malgranda kaj neesenca. Jam el vidpunkto de lingva ekonomio estas rekomendinde uzi…

  • PMA

    UK-111: La 48a Esperantologia Konferenco

    Kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, la 6an de aŭgusto 2026 okazos la 48a Esperantologia Konferenco (EK), organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La EK reliefiĝas ekde 1978 kiel la ĉefa scienca forumo pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj kunvenigas fakulojn, esploristojn kaj kongresanojn por diskuti aktualajn temojn rilatajn al Esperanto, lingvoplanado, arkivaj kolektoj, lingvopolitiko kaj lingva justeco. La 48a EK aparte fokusiĝos al bibliotekoj, arkivoj kaj memorkonservado profite de la fakto, ke Aŭstrio gastigas unu el la plej gravaj kolektoj pri interlingvistiko kaj planlingvoj en la mondo – la Esperanto-Muzeon kaj Kolekton por Planlingvoj de la…