Lingva Konsultejo: Nomoj por muzikaj modaloj
DEMANDO
Mi hazarde trovis diferencon inter PIV 2020 kaj artikoloj en Vikipedio.
En PIV estas la vortoj: “lida” kaj “mezlida modaloj”, kaj ankaŭ la “dora” kaj “friga”.
En Vikipedio la vortoj: “lidia” kaj “miksolidia” kaj “doria” kaj “frigia” modaloj estas listigitaj en la artikoloj https://eo.wikipedia.org/wiki/Lidia_modalo kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Modalo_(muziko).
RESPONDO
La adjektivoj por la muzikaj modaloj baziĝas sur la nomoj de antikvaj landoj aŭ gentoj/gentofondintoj ĉirkaŭ Grekujo, la modalojn tamen oni uzas ankaŭ nuntempe.
La diferenco inter “lidia, doria, ionia, frigia” (surbaze de la landoj) kaj “lida, dora, iona, friga” (surbaze de la gentoj aŭ de ties mitologiaj prauloj) estas malgranda kaj neesenca.
Jam el vidpunkto de lingva ekonomio estas rekomendinde uzi la malpli longajn formojn, kiuj aperas en PIV de 2002 (kaj iam estis uzataj ankaŭ en Vikipedio). Tio konformas ankaŭ al la lingva tradicio uzi la delandajn adjektivojn nur tiam, kiam ial necesas substreki tiun elementon (oni ekz. ne dirus “francuja literaturo”, kiam oni celas simple francan literaturon).
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 28an de aprilo 2026
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Lingva Konsultejo: Nomoj por muzikaj modaloj appeared first on La Ondo de Esperanto.



