Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la satiro “El la «Verda Biblio»” (1935), tradukinto el la lingvoj hebrea kaj jida.
7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Shen Chengru (Ŝen Ĉenĵu, 1926-1984- ), ĉina ĵurnalisto, redaktoro, lingvisto, membro de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj esperantisto; aŭtoro de pluraj sciencaj verkoj en Esperanto kaj de priesperantaj artikoloj en la ĉina lingvo, vicprezidanto de Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio ĉe Ĉina Akademio de Sciencoj kaj redaktoro de ties kvaronjara revuo “Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj” (1985-98), membro de AIS (1989- ).
16. Antaŭ 35 jaroj mortis Evert Jan Woessing (vúsink, 1910-195?-1991), nederlanda fakulo pri financo, direktoro de granda nederlanda revizora firmao kaj esperantisto; komitatano (1959-83) kaj estrarano pri financo (1960-77) de UEA, kunfondinto kaj longtempa estrarano de Institucio Hodler ’68; honora membro de UEA (1983).
17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Dennis Keefe (kif, 1951-1980- ), usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto, loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj; inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), kreinto de la Valencia Metodo de lingvoinstruado; iniciatinto kaj kunorganizinto (kun ĉinaj esperantistoj) de la lernejo “Esperanto-Insulo” (2010, 2012, 2013, 2014) en la insulo Hajnano, kunfondinto de “Universitato de Esperanto” (http://www.universitato.info); aŭtoro de pluraj artikoloj, interalie, de la artikolciklo (13 artikoloj) pri Esperanto kaj merkatiko en “La Ondo de Esperanto” (2012-17); laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 2011.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 155-156.
21. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Mark Fettes (1961-1975- ), civitano de Britio, Usono, Nov-Zelando kaj Kanado, universitata edukisto kaj esperantisto; oficisto de CO de UEA en Roterdamo kiel redaktoro de la revuo “Esperanto” (1986-91); estrarano (1992-98, 2013-19), ĝenerala sekretario (1994-96) kaj prezidanto (2013-19) de UEA; direktoro de la fondaĵo ESF (1999-2001); aŭtoro de la Manifesto de Prago (1996) kaj de pluraj prilingvaj kaj movadaj studoj kaj artikoloj, inkluzive de la eseo “Al unu lingvo por Eŭropo?” (1990), kiu aperis en kelkaj lingvaj versioj; laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 2013.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 89-90.
21. Antaŭ 15 jaroj mortis Magomet Isajev (ruse: Магомет Измайлович Исаев, osete: Исаты Измаилы фырт Мæхæмæт, 1928-1956-2011), filo de laka patro kaj oseta patrino, sovetunia kaj ruslanda lingvisto, interlingvisto kaj esperantisto; prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj Esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando (1971-79) kaj de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-89), vicprezidanto de MEM (1976-88), aŭtoro de la scienca libro “Язык эсперанто” (1981) kaj de la lernolibro de Esperanto (kun Z. Semjonova, 1984), kompilinto de du ruslingvaj interlingvistikaj kolektoj (“Problemoj de interlingvistiko”, 1976; “Problemoj de internacia helpa lingvo”, 1991).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 136-138.
25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Keppel Earl Enderby [éndabi, 1926-1987-2015), aŭstralia juristo, politikisto (parlamentano, 1970-75; kelkaj ministraj postenoj, 1972-75, ĝenerala prokuroro de Aŭstralio en februaro-novembro 1975, k. a.) kaj esperantisto; prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (1991-97), prezidanto de la Esperanta Jura Asocio (1996-2002), komitatano (1992-2004) kaj prezidanto de UEA (1998-2001); laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 1999, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (2004).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 82-83.
27. Antaŭ 25 jaroj (2001) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” kaj la eldonejo “Sezonoj”, forlasinte Uralon, venis al Kaliningrado, kie ili funkcias dum kvaronjarcento.
28. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Geraldo Mattos Gomes dos Santos (1931-1947-2014), brazila lingvisto, lingvoinstruisto, verkisto kaj esperantisto; membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1970-2013), direktoro de ĝiaj sekcioj pri Prononcado (1995-98), Gramatiko (2001-04), Literaturo (2004-07); prezidanto de AdE (1998-2007); Membro de AIS ekde ĝia fondo (1983); aŭtoro kaj tradukinto de pli ol 20 libroj en/pri Esperanto inkluzive de 11 originalaj beletraj libroj (“Ivan VI”, 1953; “La nigra Spartako”, 1955; “Arĉoj”, 1967; k. a.) kaj de pluraj esperantologiaj libroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 195-196.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por junio 2926, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/junio-13/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



