PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Nova libro: Kien UEA?
Fantom, Ian; Koffi, Gbeglo. Kien Universala Esperanto-Asocio?: Enketo kaj historia evoluo. – 2a eldono reviziita kaj kompletigita. – Halifax: Remit Press, 2026. – 112 p. – ISBN: 978-1-9191728-1-1. Ĝis kiu grado membroj de la Komitato de UEA reprezentas ordinarajn membrojn? Kiel ili perceptas sian rolon? En 2024 la aŭtoroj dissendis demandilon por esplori tiujn demandojn, kun intenco senpage cirkuli raporton en la asocio. Ĉar tio ne eblis, ili fine eldonis libroforme. En la dua parto aperas ĉapitroj pri la historia fono al la nunaj problemoj de UEA, kun la celo kuraĝigi ĝeneralan diskutadon pri eventualaj solvoj. La unua eldono aperis en la Zamenhofa Tago 2025. El tio venis pozitivaj kritikoj,…
-
Poliglota Kunveno 2026 okazos fine de majo en Brno
E@I intensigas finpretigajn laborojn por ke la 27an de majo en la ĉeĥa Brno komenciĝu la 11a Polyglot Gathering (Esperante: Plurlingvula Kunveno). Temas pri la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj. Ĉi tiu eksterordinara evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Jam aliĝis pli ol 800 partoprenantoj kaj dum la aranĝo ili kundividos sian amon kaj plenumos sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝos konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzos kaj ekzercos multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj – ĉiujn vin ni atendas. Eblas ankoraŭ aliĝi al la evento pere de la…
-
Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto” 2026
Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncas la konkurson “Plej bona reganto de Esperanto” 2026, kiu celas rekoni kaj instigi altan lingvan nivelon inter uzantoj de Esperanto laŭ la plej alta nivelo C2. Individuoj estas alvokataj partopreni! La iniciato estas ligita al la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Pri la KER-ekzamenoj en 2026 oni legu detale ĉe uea.org/gk/1297. Per tiu ĉi konkurso UEA emfazas la gravecon de preciza, flua kaj nuancoriĉa lingva esprimkapablo en Esperanto. La konkurso estas malfermita al ĉiuj, sendepende de devenlando aŭ profesio. Tamen estas kuraĝigataj partopreni…
-
REU plu aneksas Ukrainion
La rusia landa asocio de UEA decidis krei regionan fakon en plia okupita teritorio de Ukrainio. Jam en 2016 REU en la praktiko agnoskis la kontraŭleĝan anekson de Krimeo, registrante Krimean Esperanto-Centron kiel sian regionan organizon. Nun ĝi kreas regionan fakon ankaŭ en la tiel nomata ”Donecka Popola Respubliko”. La flago de ”DNR” kun la Esperanto-stelo. En la aprila numero de Ponto, la membrobulteno de Rusia Esperantista Unio, aperis protokolo de estrara kunsido, okazinta rete la 18-an de aprilo 2026. Partoprenis la kunsidon ses estraranoj el naŭ, inkluzive de la prezidanto, Svetlana Smetanina. Inter la diskutitaj punktoj estis la kreo de nova regiona fako de REU. La regiono pri kiu…
-
Albumo poetika kaj fortika
ĴeLe. Stacioj de l’ amo: Bitalbumo. – Dieter Wilke, 2024. Mi jam havis la agrablan okazon recenzi la albumon “Tra la sonĝoj” (la recenzo aperis en LOdE, 2023, №2) de la duopo ĴeLe (tio estas kunmeto de la du unuaj literoj de la karesaj nomoj de la du aŭtorinoj: Ĵenja, la filino, kaj Lena, la patrino). Tiu albumo impresis min kiel sufiĉe freŝ-sona bard-familia kolekto de ĉarmaj kaj foje eĉ ŝlagrecaj melodioj, sed kun iom simplaj tekstoj (kio ja estas pardoninda por popularaj kantoj). La nun recenzata albumo “Stacioj de l’ amo” stile kaj enhave ege similas la antaŭan, do pardonu, ke mi ne evitas iom da ripetoj. Mi tuj…
-
UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al solidareco
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉis internacian donackampanjon por subteni la junularan agadon en momento de grava financa defio. Post plurjara ricevo de la administra subvencio de la programo Erasmus+ ĉi-jare TEJO estis informita, ke ĝi ne povos ricevi la subvencion por 2026, kvankam TEJO sukcese plenumis ĉiujn etapojn. Tio okazis pro buĝetaj limigoj kadre de la programo. TEJO povos plu kandidatiĝi por venontaj jaroj, sed tio signifas almenaŭ por 2026 konsiderindan malfaciliĝon por konservi la profesian stabon kaj daŭrigi la ampleksan laboron, kiun TEJO faris dum la lastaj jaroj – laboro, kiu ankaŭ plenumas la celojn de UEA, des pli konsiderante, ke…
-
La maja rabato: Reala homo en la homa realo
Chmielik, Tomasz. Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007). – Bydgoszcz: Skonpres; Świdnik: Libro-Mondo, 2008. – 56 p. «Chmielik klarigas la metodon de Kapuściński per ampleksaj citaĵoj. Ni spertas, kiamaniere Kapuściński akaparis konojn pri la teritorioj, tra kiuj li vojaĝis. Ĉiam lia ĉefa zorgo estis (en liaj propraj vortoj): “ĝis kia grado eblas penetri kaj ekkoni alian kulturon, se formas ĝin internaj, kaŝitaj kodoj, kiujn ni, venintoj el la alia mondo, ne sukcesos deĉifri kaj kompreni”», – skribis Wolfgang Kirschstein en sia recenzo pri la libro de Tomasz Chmielik “Reala homo en la homa realo. Ryszard Kapuściński (1932–2007)” (La Ondo de Esperanto, 2009, №2, https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-hmelik.htm). La 3a de…
-
Reprezentu TEJOn ekster Esperantujo
La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi TEJO-reprezentanto ĉe partneraj institucioj ekster la Esperanto-movado! La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj. La rolo de TEJO-reprezentanto estas duobla, nome esti kontaktpersono inter la partnera institucio kaj TEJO kaj mastrumi kune kun la aliaj membroj de KER la agadplanojn kaj iniciatojn kiuj povas…
-
Kie vojoj renkontiĝas: Nova libro en nova butiko
La kvara eldono de la konkurso, per sia temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” inspiris verkistojn el la tuta mondo. Ĉiuj esperoj kaj timoj de la homaro pri la estonto, estas bele prezentitaj en la novelaro Kie vojoj renkontiĝas. Aŭtoroj el diversaj landoj esploras la limojn de artefarita intelekto, kion ĝi povas proponi por helpi la homan socion, kaj kie estas la danĝeroj de troa dependeco al novaj teknologioj. Ĉu AI portos nin al brila nova erao aŭ formortigos nin ĉiujn? Mergiĝu en la 27 finalistajn novelojn de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso, dum ankoraŭ eblas. La novelaro “Kie vojoj renkontiĝas” prezentas la rezulton de la konkurso: 27 finalistajn…
-
Malagasa Seminario – ponto inter la koroj
La 5a Malagasa Esperanto-Seminario estis dividita en du partojn: la unuaj tri tagoj, de la 27a ĝis la 29a de marto, estis dediĉitaj al la temo de kulturoj (Kultura Seminario), dum en la lastaj tri tagoj, de la 3a ĝis la 5a de aprilo, ni traktis kristanajn temojn (Kristana Seminario). Tiu seminario ne estis la unua: kvar jam okazis. Ĉiu el ili estis markita de mirindaj, neforgeseblaj momentoj, kiuj helpis malfermi niajn korojn kaj igi nin kreski en sana kaj riĉiga medio. Esperanto fariĝis por ni multe pli ol simpla lingvo: ĝi estas vera espero. Iuj ankoraŭ pensas, ke ĝi ne utilas, sed tio ofte estas, ĉar ili neniam havis…



























