PMA

Kie vojoj renkontiĝas: Nova libro en nova butiko

Kie vojoj renkontiĝasLa kvara eldono de la konkurso, per sia temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” inspiris verkistojn el la tuta mondo. Ĉiuj esperoj kaj timoj de la homaro pri la estonto, estas bele prezentitaj en la novelaro Kie vojoj renkontiĝas. Aŭtoroj el diversaj landoj esploras la limojn de artefarita intelekto, kion ĝi povas proponi por helpi la homan socion, kaj kie estas la danĝeroj de troa dependeco al novaj teknologioj. Ĉu AI portos nin al brila nova erao aŭ formortigos nin ĉiujn? Mergiĝu en la 27 finalistajn novelojn de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso, dum ankoraŭ eblas.

La novelaro “Kie vojoj renkontiĝas” prezentas la rezulton de la konkurso: 27 finalistajn novelojn elektitajn inter 805 konkursaĵoj. Ĉiuj rakontoj estas prezentataj en Esperanto, kaj ankaŭ en la originala lingvo kiam ili estis verkitaj per alia lingvo (itala, franca, persa, rusa kaj ukraina).

Vi povas mendi ĝin en nia oficiala butiko https://bobelarto.ink/butiko/.
En la butiko de Bobelarto vi trovos ĉiujn novelarojn de la Interkultura Novelo-Konkurso jam disponeblaj! Vi povas same ilin mendi en papera kaj bitaj versioj. Estonte ankaŭ, ni informos vin pri aliaj surprizoj.

Bobelarto

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kie vojoj renkontiĝas: Nova libro en nova butiko appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta