PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio
En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam kvar verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn; en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson; en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein kaj en 2025 Ek sor! de Evgenij Georgiev. La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la 1a de januaro 2021 kaj la 31a de decembro 2025. La Laŭron oni proklamas…
-
Carlo Bourlet naskiĝis antaŭ 160 jaroj
“… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet”, – skribis Zamenhof montras la esceptan rolon de Carlo Bourlet en Esperanto. Hodiaŭ, je la 160a naskiĝdatreveno de Carlo Bourlet [prononcu: Burlé], naskiĝinta la 25an de aprilo 1866 en Strasburgo, ni proponas (re)legi la artikolon «La “nova energio” de Carlo Bourlet» de Aleksander Korĵenkov, kiu aperis antaŭ dek unu jaroj en…
-
FRIOZINHO NA BARRIGA – EKSCITO
FRIOZINHO NA BARRIGA Pego caneta e papel. Mas, como começar? Tô nervoso, porque vou fazer uma palestra e uma aula sobre a metodologia Escrita Essencial. Pára com isso! Você tá careca de fazer isso! Eu sei, mas dá um friozinho na barriga. Sabe o espaço entre o trampolim e a entrada na água da piscina? Tudo vem à mente de forma desordenada. A água como está, gelada, fria, quentinha? Quem tinha que pular do trampolim será que desistiu? Fazer texto parece com isso, aquele frio, mão gelada, cabeça quente, por onde começar? Mesmo quem, como se diz, é macaco velho, fica meio aflito diante do universo da folha…
-
ACESSÍVEL POR QR CODE- ALIREBLA PER QR KODO
Experimente. Veja o que surge. Paulo
-
Kalejdoskopo de kulturoj en Odincovo
La 19an de aprilo jam la duan fojon en la apudmoskva urbo Odincovo okazis la Kalejdoskopo de Kulturoj – ĝemelo de la Kalejdoskopo de Lingvoj. La unua Kalejdoskopo de Kulturoj okazis same en aprilo pasintjare, laŭ la interkonsento kun la urba biblioteko №1 tuj post la fino de la tria kaj jam tradiciiĝinta Kalejdoskopo de Lingvoj. Samkiel ĉiu lingvo havas sian kulturan fonon, ankaŭ Esperanto ĝin havas, do, ĉiam eblas informi pli da homoj pri nia lingvo ankaŭ enkadre de prikulturaj aranĝoj. Dum la unua Kalejdoskopo en la 2025a jaro Nikolao Gudskov prezentis prelegon “Kiel Esperanto formas sian kulturon”. Ankaŭ ĉi-jare Nikolao proponis al la publiko interesan prelegon kun la…
-
Pontoj inter lingvoj kaj homoj: Jozef Reinvart 75-jara
Estas personecoj, kies nomo nature kunfandiĝas kun la ideo, al kiu ili dediĉis sian tutan vivon. En la slovaka kaj internacia esperantista medio apenaŭ necesas memorigi, ke Jozef Reinvart kaj Esperanto apartenas nedisigeble unu al la alia. Ĉi-jare, en aprilo, ĉi tiu estimata homo kaj nia longjara amiko festas sian 75an naskiĝdatrevenon – belan jubileon, kiu invitas ne nur al festo, sed ankaŭ al dankema halto ĉe lia vivovojo. Sur la nacia kaj eŭropa niveloj, ankaŭ tutmonde, li strebas malfermi la Esperantan movadon al la neesperanta mondo. Li vidas la estontecon de la movado en la konstruado de kunlaboro kun samideaj kaj valorproksimaj institucioj, kun kiuj la esperanta movado povos…
-
Truego en la poŝo de TEJO
La malapero de administra subvencio lasas truegon en la poŝo de TEJO, kvankam malaperos preskaŭ ĉiuj oficistoj. La kotizoj de individuaj membroj kovros nur 1,6 procentojn el la elspezoj de la buĝeto 2026, kaj oni atendas deficiton de 19 500 eŭroj fine de la jaro. Supozeble UEA devos pagi por savi la junularan asocion. Esperanta mono ne helpos al TEJO – ĝi ekzistas nur kiel artprojekto. Jam pasis preskaŭ triono de la jaro, sed en merkredo fine aperis la buĝetpropono de TEJO por 2026. La ciferoj en ĝi ne estas aparte esperigaj, sed ĉi-jare ili almenaŭ estas zorge kontrolitaj, laŭ prezidanto Ana Ribeiro. En la komitata diskutejo de TEJO ŝi…
-
Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj
Ĉi tiu programo estas planita por respondi al konkretaj bezonoj de instruistoj, kiuj laboras en afrika kunteksto kaj deziras instrui lingvojn distance, per simplaj kaj alireblaj iloj. Ĝi konsistas el serio de strukturitaj retaj sesioj, kiuj celas ne nur transdoni sciojn, sed ĉefe evoluigi realajn, tuj aplikeblajn kompetentojn. Kio okazos dum la sesio? Ĉiu sesio inkluzivas konkretan taskon, kiu ebligas al partoprenantoj tuj apliki tion, kion ili lernas. La emfazo estas sur agado kaj sperto, ne nur sur teorio. La programo uzas ilojn jam vaste disponeblajn kaj konatajn, kiel WhatsApp, kaj konsideras limigitajn teĥnikajn rimedojn (poŝtelefono). Tio garantias realisman kaj daŭrigeblan aplikon surloke. La enhavo estas organizita laŭ logika progreso:…
-
Esperantaj Tagoj de Krakovo
Kiel ĉiujare, ni kore invitas vin veni al Esperantaj Tagoj de Krakovo. Jam por la 37a fojo ni ĝuos bonetosan eventon kun diverstemaj prelegoj, projekciado de filmoj, koncertoj kaj ekskurso al salminejo, gvidata en Esperanto. La programo estas ampleksa kaj tre interesa; vi povas vidi ĝin ĉe http://www.esperantujo.cba.pl/etagoj/. Tempo: de la 29a ĝis la 31a de majo 2026 Loko: Krakovo, str. Sokolska 13 + ekskurso al la salminejo en Wieliczka Aliĝilo: http://www.esperantujo.cba.pl/aligxilo Ebleco tranokti: http://www.esperantujo.cba.pl/tranoktebleco Se vi havas amikojn, kiuj interesiĝus lerneti iom da kaj pri Esperanto, mi rimarkigas, ke sabate estas planata leciono por poloj – nepre instigu potencialajn interesatojn! Kaj se vi uzas Fejsbukon, ni petas klaki “mi…
-
embaixo do viaduto
PSV 2026 Embaixo do viaduto, o menino grita, silencioso, com olhar de lume negro e mão poderosa. Tem a cabeça firme, sombrio o tronco, séria a alma. Nada espera, nada pede, o menino do viaduto aponta. A gente passa e baixa os olhos. Sub viadukto la knabo krias, silente, kun rigardo el nigra flamo kaj potenca mano. Li havas la kapon firma, ombra la trunkon, serioza la animon. Li nenion esperas, nenion petas, la knabo sub viadukto montras. Homoj pasas kaj mallevas la okulojn.




























