Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio
En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam kvar verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn; en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson; en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein kaj en 2025 Ek sor! de Evgenij Georgiev.
La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la 1a de januaro 2021 kaj la 31a de decembro 2025. La Laŭron oni proklamas okaze de la Zamenhof-tago, la 15an de decembro, kiu ankaŭ estas Tago de la Esperanto-libro. UEA aŭspicias ĝin; kaj UEA kaj SAT subvencias la premion. La plena regularo de la premio aperis en 2021 en la januara numero de Esperanto. Aldone UEA subtenas la aferon per diskonigo de la premiita verkaĵo. Detalojn vi trovos en la kompleta regularo en la retejo de la Akademio (https://akademio-de-esperanto.org/premioj/) .
Laŭ la regularo “prezentas la libron por la premio iu Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile), eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas al la aliaj ĵurianoj”. Ankaŭ estas komuna retadreso por tio: lauro@akademio-de-esperanto.org. La prezentinto disponigas la libron al la ĵurio prefere en elektronika formo.
Se vi konas premieblan verkon laŭ la ĉi-supraj kriterioj, bonvolu kandidatigi ĝin nepre antaŭ la 30a de junio ĉi-jare.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1293.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio appeared first on La Ondo de Esperanto.



