PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Antaŭ 109 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof

    Hodiaŭ, je la 109a mortodatreveno de Lazarj Markoviĉ (Ludoviko) Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro “Homarano” (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj kaj morto de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). La gazeta artikolo unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. De tiam ĝi estis legita 6 mil 529 fojojn (la kvara plej populara teksto en la novaĵretejo “La…

  • PMA

    Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ

    Bjalistoka Esperanto-Societo invitas mardon, la 14an de aprilo 2026 al renkontiĝo omaĝe al Ludoviko Zamenhof okaze de la 109a datreveno de lia morto. Je 15a horo okazos solena flormetado ĉe la monumento al Zamenhof ĉe la placo Paweł Bogdan Adamowicz kaj rememoro pri la iniciatinto de la Internacia Lingvo. Poste ni invitos vin al la Esperanto-Klubejo ĉe la strato Piękna 3 por renkontiĝo kun grupo de esperantistoj el Nowy Sącz. Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/memore-al-zamenhof-14-04-2025/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Bjalistoko: Solena flormetado morgaŭ appeared…

  • PMA

    Gajan Paskon!

    Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 12an de aprilo 2026, festas Paskon laŭ la (nov)Julia kalendaro. En nia retejo estas legeblaj kvar beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin. Ivan Ŝmeljov: La febro (Tradukis Vladimir Jurganov) Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov) Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov) Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov) Halina kaj Aleksander Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/pasko-6/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la…

  • PMA

    Literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”

    Ankoraŭ fine de la lasta jardeko de la 20a jarcento la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” kun la decembra eldono de la gazeto ricevis broŝuron kiel senpagan literaturan suplementon. Sed meze de la unua jardeko de la nuna jarcento la amplekso de nia gazeto atingis la limon de la poŝta pezokategorio, kio malebligis enkovertigi plian broŝuron. Tamen ekde la 2017a jaro, kiam “La Ondo” iĝis bitgazeto, kies amplekso ne plu gravis pro manko de poŝtaj kostoj, ni relanĉis la malnovan tradicion kaj ĉiujare donacis al niaj legantoj bitlibron, kiel literaturan suplementon. Entute, estis eldonitaj (laŭ la normoj PDF kaj ePub) kaj dissenditaj naŭ suplementoj sur sume pli ol 1200…

  • PMA

    En la kongresejo de la 111a UK

    Hodiaŭ, la 10an de aprilo, en Graco renkontiĝas membroj de la loka kongresa komitato kaj la kongresa fako de UEA. Ili vizitis la kongresejon — vidu, kia bela loko atendas vin dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto! La 111a UK okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio). Al la kongreso jam aliĝis 915 personoj el 58 landoj. Fonto: https://www.facebook.com/universala.kongreso/. Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post En la kongresejo de la 111a UK appeared…

  • PMA

    Legosalono de ĝentilhomoj: Literatura Vivo

    La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/. Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton (14:00 UTC) en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. La 11an de aprilo 2026 ni legos elektitajn pecojn de la oka numero de Literatura Vivo Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto, enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo bobelarto.ink. Ni sendos al vi la e-version de la legaĵo ĵaŭdon antaŭ la legosalono. Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto. La gvidanto de la sesio prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi. Ni komencas legi…

  • PMA

    Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube

    Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alexander Vaughn Miller en sia artikolo. Se estas sonelektoj, tiuj troveblas ĉe la dentorado. La videospektejo Youtube lastatempe ebligis por ĉiuj kreantoj aldonadon de pluraj sontrakoj por la sama filmo. Delonge eblis aldoni subtekstojn en multaj lingvoj al filmo, sed oni povis aŭdi nur la originalajn sonon kaj lingvon. Kvankam la afero estas iom teknika, esperantistoj povus uzi ĝin aŭ krei materialon por ĝi, sed neniu en la movado faros tion se esperantistoj ne multe mencios ĝin.…

  • PMA

    Raŭmisma sukceso en internacia konferenco en Grekio

    En la 7a internacia konferenco “Crossroads of Languages and Cultures: Intersecting epistemological perspectives in multilingual education” ĉe la Aristotela Universitato de Saloniko, partoprenis ankaŭ eta delegacio de Kultura Centro Esperantista, danke al firmiĝintaj rilatoj kun la ALTE-medio. La akademia evento de la makedonia urbo kalkulis je rimarkinda ekstereŭropa publiko, plejparte el ĉinkulturaj landoj. C-ino Lorena Bellotti kaj c-ano Giacomo Comincini tien vojaĝis kaj aranĝis programeron pri esperanto laŭ la raŭmisma pensoskolo, utiligante dokumentojn jam pretigitajn kadre de la laboro en la tegmenta organizo. La prezento, sub la titolo “Identity Through Language Education: The Case of The Esperanto Citizenry”, klarigis al la ĉeestantoj la filozofiajn kaj historiajn fundamentoj ne nur de…

  • PMA

    La aprila rabato en la libroservo de UEA

    Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980: Tekstoj de la konkurso de la Premio Miyoshi 2001. – Kalmthout: Sonorilo, 2002. – 80 paĝoj. La 28a de aprilo estas la fondodato de UEA, kiu ĉi-jare 118-jariĝas. Omaĝe al tiu dato ni ofertas la libron “Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980” kun triona rabato sendepende de la kvanto. Ĉi tiu 80-paĝa libro entenas tekstojn de N. Aleksiev, D. Cibulevskij, G. Maertens, D. Quirke kaj W. De Smet. Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=6675. Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The…

  • PMA

    La Simpozio de ILEI 2026

    La Simpozio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la temo “Plialtigi lingvan konscion” okazos la 11-12an de julio 2026 kadre de la 59a Kongreso de ILEI en Zaozhuang-a Universitato (Ĉinio). La Simpozio estas la plej grava parto de la Kongreso de ILEI, kiu okazas ĉiun jaron en malsama lando. Ni multe ĝojas, ke en 2026 gastigas ĝin Zaozhuang-a Universitato, kie troviĝas la plej granda Esperanto-Muzeo el Azio kaj kvarjara Esperanto-fako. La celo de la Simpozio estas internacie kunparoligi esperantistajn kaj neesperantistajn universitatanojn por antaŭenigi nian pripensadon pri la instruado de Esperanto kiel ponto por interkultura kaj interfaka diskutado. La Simpozio okazas hibride (ĉeeste kaj rete) por la prelegantoj…