PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Beletra Almanako, 2025, №54
Prezentante en printempo la aŭtunan (feliĉe, beletro ne tiom observas sezonojn kaj ne perdas aktualecon, kiel novaĵoj aŭ anoncoj) Boaon, mi citas fragmenton el la enkonduko de Probal Daŝgupto: “En nia komunumo, ni longege metadis sur piedestalon la kontraŭdiskriminacian retorikon, favoran al la plifortigado de plej diversaj homaj rajtoj. Sed ni trovis ke la beletra, muzika, amuzmomenta percepto de la homoj fajfas pri la elementoj de tiu retoriko. Ne utilas persiste ignoradi tiun disduecon en niaj esperantistaj instinktoj. La beletro estas nia plej verve funkcianta sektoro. Ni ĝin mobilizu, kaj ni elvenu el la iluzio ke eblas atingi tion per predikoj”. Prozaĵoj de ĉinoj Jado (Wei Yubin) “Verda rubando” kaj…
-
Preta la programo de la 15a KEF
La Abeletoj (organiza teamo) kompletigis la programon de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, kiu okazos de la 26a ĝis la 31a de julio 2026 en La Chaux-de-Fonds (Svislando), sen grandaj hezitoj palimpseste. Teatro ludos la ĉefan rolon, kaj c-ano Giorgio Di Nucci plej kontribuos: kabareta omaĝo al Raymond Schwartz, klasika koncerto per fortepiano, premiero de “Dimanĉa brokantisto” kun la aŭtoro, c-ano Giorgio Silfer. Sed teatro gravos ankaŭ pro Arno Lagrange, kiu interpretos propran adapton el Lluis Llach: “Ŝminkitaj okuloj”, preleginte pri la temo prepare al la prezento. Same grava atuto estos la kantateliero kaj la recitalo de Kajto. Post Ĉinio pasintjare, Japanio gastos ĉi-foje, sed sen aziano… Alice Viotto atelieros kaj…
-
Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2026
2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Boris Aleksejeviĉ Zozulja (Зозуля, 1941-1975-2020), sovetunia kaj ruslanda inĝeniero, programisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, fondinto de la eldonejo “Verda Kukolo” ĉe kiu aperis pluraj libroj kaj broŝuroj, inkluzive de liaj propraj verkoj: “Plumprovo” (1994), “Ne stumblu ĉe gramatiko!” (1995), “Эсперанто-русский словарь ложных друзей переводчика” (1995), “Dialogoj pri religio” (1997), “Soci-politikaj konceptoj de L. L. Zamenhof” (1997), “Poltergejst’ ne kulpas” (1999), “Esperanto: demandoj kaj respondoj” (2004), “Folioj” (2011) k. a. 10. Antaŭ 65 jaroj mortis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo kaj esperantisto; vicprezidanto de la franca landa asocio SFPE (1928-44), prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo (1936-47), ĉefkunlaboranto de…
-
Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo
Pasporta Servo, la tutmonda adresaro de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en 2026 en libreta formo, kaj ni bezonas vian helpon. Ekde 1974 Pasporta Servo konektas vojaĝemulojn kun gastigemuloj en pli ol mil urboj kaj montras ne nur la tutmondecon de Esperanto, sed ankaŭ ĝian praktikan utilon kiel internacia pontlingvo. Ĝi transformiĝis de libro en unu el la plej efikaj kaj konkretaj propagandiloj pri Esperanto kiel tutmonda lingvo kun vivanta komunumo. Ĝis la 1a de aprilo 2026, estas registritaj 2463 gastigantoj el 121 landoj, kiuj kune ofertas gastigadon en 1797 urboj tutmonde. La lasta eldono kiel libreto aperis en 2017. Pasis longa tempo ekde tiam, kaj naŭ jarojn poste, TEJO, kunlabore…
-
Reaperas la perditaj muzikaĵoj
En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normalo – iom post iom ĉio reaperas. Vinilkosmo estas la ĉefa eldonanto de Esperanta rokmuziko en la mondo. Nun ĝiaj eldonaĵoj denove estas haveblaj ankaŭ en la diversaj elsendofluaj servoj. La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. La malcerta situacio daŭris kelkajn semajnojn, sed…
-
Preskaŭ naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Graco
Je la 1a de aprilo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 891 personoj el 57 landoj. Dum marto aliĝis 134 personoj. La plej multaj aliĝintoj (121) plu estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 121 Germanio (+15) 88 Pollando (+13) 80 Francio (+10) 53 Aŭstrio (+8) 50 Hungario (+8) 35 Ĉeĥio (+1) 31 Italio (+8) 30 Korea Resp. (+6) 25 Usono (+7) 23 Brazilo (+1) Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 536 personoj (ĉ. 60%), kaj 355 (ĉ. 40%) el la cetera mondo. Pasintjare…
-
UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj
El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias. Se oni volas eviti falsajn novaĵojn, oni laŭ la prezidanto unuavice legu la oficialan revujon de UEA. Tie aperas nur kontrolitaj informoj pri sukcesaj renkontiĝoj. La estraro de UEA en sia reta kunveno la 28-an de marto decidis krei reton de volontuloj kontraŭ falsnovaĵoj. Tian ideon…
-
Iĝu Komitatano B de TEJO
La 1a de junio 2026 estos oficiĝtago de novaj komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatanoj B de TEJO, kiuj oficos ekde junio 2026 ĝis majo 2028. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO, kaj kundecidas pri gravaj okazaĵoj de la organizo. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la Komitato. Kiel komitatanoj B rajtas kandidatiĝi individuaj membroj de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝos 36-jaraĝaj (aŭ pli) – do naskiĝintaj inter la 1a de junio 1992 kaj la 31a de majo…
-
UK-111: La dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto
La 31a de marto 2026 estas la lasta tago de la dua aliĝperiodo al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. Ekde la 1a de aprilo ekvalidos la trira aliĝperiodo, dum kiuj la bazaj aliĝkotizoj kreskos. Ekzemple, por la individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo kreskos de 240€ al 290€ en la landokategorio A, kaj de 180€ al al 215€ en la landokategorio B. Por individuaj membroj de UEA la kotizo kreskos de kreskos de 300€ al 360€ por A-landoj, kaj de 225€ al al 270€ por B-landoj. A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio…
-
PRINTEMPaS: Intensaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono
Lernu en kurso kun Marion, Zsófia, Birke aŭ Paweł (2026-apr-17/25) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2026-apr-25/26) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio). En la programo – Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut – Kurso por prepari ekzamenon B1 «Lernu kun ĝojo!» gvidata de Kóródy Zsófia – Kurso por prepari ekzamenon B2 «Aktive al certeco!» gvidata de Birke Dockhorn – Kurso por prepari ekzamenon C1-C2 «Kuraĝe antaŭen!» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski – Preparado por internaciaj KER-ekzamenoj de UEA – Prelegoj, ludoj, ekskursoj, ateliero plumbista… – Pianokoncerto de klasika muziko interpretata kaj komentata de Marie-Hélène Barrier – Libroservo surloke Legu pli pri…





























