PMA

Preta la programo de la 15a KEF

kefLa Abeletoj (organiza teamo) kompletigis la programon de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, kiu okazos de la 26a ĝis la 31a de julio 2026 en La Chaux-de-Fonds (Svislando), sen grandaj hezitoj palimpseste. Teatro ludos la ĉefan rolon, kaj c-ano Giorgio Di Nucci plej kontribuos: kabareta omaĝo al Raymond Schwartz, klasika koncerto per fortepiano, premiero de “Dimanĉa brokantisto” kun la aŭtoro, c-ano Giorgio Silfer.

Sed teatro gravos ankaŭ pro Arno Lagrange, kiu interpretos propran adapton el Lluis Llach: “Ŝminkitaj okuloj”, preleginte pri la temo prepare al la prezento. Same grava atuto estos la kantateliero kaj la recitalo de Kajto.

Post Ĉinio pasintjare, Japanio gastos ĉi-foje, sed sen aziano… Alice Viotto atelieros kaj pri origamio kaj pri kimonoj. Denove teatro per la ateliero de Rolando Giancola.

Prelegos c-ino Viviana Piccinini pri “Libereco kaj Arto”, c-ano Alessio Giordano pri “Literatura Foiro” kaj la ĵusa novelaro de c-ino Etel Zavadlav, kun vaka seĝo ni parolos pri Nicolino Rossi kaj Raymond Schwartz. Aldone belaj ekskursoj kaj la Asembleo de la Esperanta PEN.

Per la kvina sinsekve, Svislando rekordas kiel gastiganto de la Kultura Esperanto-Festivalo, kiu naskiĝis sed ankaŭ letargiis en nordeŭropaj landoj: ĉu post la resurekto de Lesjoforso danke al la Esperanta Civito, KEF okazos denove en Svedio?

Aliĝoj kaj informoj: kulturservo.esperantio.net kaj kce@esperantio.net

La Abeletoj

Fonto: HeKo 905 7-B, 31 mar 2026

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Preta la programo de la 15a KEF appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta