Beletra Almanako, 2025, №54
Prezentante en printempo la aŭtunan (feliĉe, beletro ne tiom observas sezonojn kaj ne perdas aktualecon, kiel novaĵoj aŭ anoncoj) Boaon, mi citas fragmenton el la enkonduko de Probal Daŝgupto:
“En nia komunumo, ni longege metadis sur piedestalon la kontraŭdiskriminacian retorikon, favoran al la plifortigado de plej diversaj homaj rajtoj. Sed ni trovis ke la beletra, muzika, amuzmomenta percepto de la homoj fajfas pri la elementoj de tiu retoriko. Ne utilas persiste ignoradi tiun disduecon en niaj esperantistaj instinktoj. La beletro estas nia plej verve funkcianta sektoro. Ni ĝin mobilizu, kaj ni elvenu el la iluzio ke eblas atingi tion per predikoj”.
Prozaĵoj de ĉinoj Jado (Wei Yubin) “Verda rubando” kaj Gong Xiaofeng (Arko) “Monta vento” havas historian fonon, la unua Esperantan, la dua – ĉinan. Spomenka Štimec memorigas, kiel ekestis kaj realiĝis la ideo pri la monumento al Esperanto en Zagrebo. En “Vaglumoj” de Sara Spanò la aŭtovojaĝo plenas de pripensado. Originala poezio estas reprezentita per du versaĵoj de Jouko Lindstedt.
La nobelpremiito pri literaturo (2025) László Krasznahorkai ĉeestas per du noveloj, tradukitaj el la hungara de István Ertl kaj Judit Schiller. Kompletige venas eseeto de Ertl pri la verkaro de la famiĝinta verkisto kun malfacile prononcebla familinomo. Ankoraŭ unu ĉinia kontribuo (ne la lasta) estas dialogplena rakonteto de Cao Naiqian “En kavo de stako el avenpajlo” (trad. Minosun).
Ĉirkaŭ 60 paĝojn okupas artikoloj kaj eseoj, inter ili omaĝoj al Kálmán Kalocsay (Probal Daŝgupto), Jacques Le Puil (Mikaelo Bronŝtejn), Roman Dobrzyński (Ulrich Lins). Eseo de Lusin “Memore al fraŭlino Liu Hezhen” (trad. Mumei Shi) omaĝas la du viktimojn de la masakro, okazinta la 18an de marto 1926. Jens S. Larsen esploras, kio estas neŭtraleco ĝenerale kaj rilate al Esperanto.
Probal Daŝgupto recenzas la kolekton “Aktoj de la Simpozioj de ILEI 2022-2023”, Sebastien Moret (trad. Gabriel Labrie) analizas “Kurson de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure, kiu aperis en la traduko de Fernando Pita. Antonio Valén skribas pri la dulingva eldono hispana-Esperanta “Gadir” de Jorge Camacho, Trevor Steele pri “Mi konis Moseon” de Tek-sek (registrita de Ursula Roberts; trad. Tanulo).
Rubrikaj fotoj en la almanako estas de Geoffrey Greatrex, ilin la redakcio forgesis uzi kiel ilustraĵojn por la recenzo de Greatrex en la antaŭa, duobla almanako №52-53.
Halina Gorecka
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №1 (327).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/04//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Beletra Almanako, 2025, №54 appeared first on La Ondo de Esperanto.



