Literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”

Ankoraŭ fine de la lasta jardeko de la 20a jarcento la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” kun la decembra eldono de la gazeto ricevis broŝuron kiel senpagan literaturan suplementon. Sed meze de la unua jardeko de la nuna jarcento la amplekso de nia gazeto atingis la limon de la poŝta pezokategorio, kio malebligis enkovertigi plian broŝuron.
Tamen ekde la 2017a jaro, kiam “La Ondo” iĝis bitgazeto, kies amplekso ne plu gravis pro manko de poŝtaj kostoj, ni relanĉis la malnovan tradicion kaj ĉiujare donacis al niaj legantoj bitlibron, kiel literaturan suplementon. Entute, estis eldonitaj (laŭ la normoj PDF kaj ePub) kaj dissenditaj naŭ suplementoj sur sume pli ol 1200 paĝoj.
2017: Aleksandr Saĥarov. Superforta ambicio. 31 paĝoj.
2018: Orienta Almanako. Tradukita el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hinda, ĥina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara lingvoj. 80 paĝoj.
2019: El la rusa poezio / Tradukis Valentin Melnikov. 90 paĝoj.
2020: Miĥail Korotkov. Io devas okazi: Rakontoj, fabeloj, pripensoj. 117 paĝoj.
2021: Anton Ĉeĥov. Malgranda trilogio / Tradukis Aleksander Korĵenkov, Anna Pentus, Mati Pentus. 39 paĝoj.
2022: Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis Sergio Pokrovskij. 176 paĝoj.
2023: Ivan Turgenev. Versaĵoj en prozo / Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. 56 paĝoj.
2024: Ivan Turgenev. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. 29 paĝoj.
2025: Henryk Sienkiewicz. Kien ci iras: Romano pri la tempo Nerona / Tradukis Lidja Zamenhof. Prilaboris Sergio Pokrovskij. 623 paĝoj.
Kvin jarojn post la eldono, la kvar unuaj suplementoj (2017, 2018, 2019, 2020) iĝis libere (= senpage) legeblaj en nia virtuala biblioteko ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php. Ankaŭ la suplemento por 2021 baldaŭ estos enretigita.
Se vi nun deziras havi la kvar laste eldonitajn suplementojn (2022, 2023, 2024, 2025), abonu “La Ondon” por 2026, kaj ni disponebligos al vi la dosierojn. Krome vi ricevos kvar 100-120-paĝajn eldonojn de “La Ondo” kaj – literaturan suplementon por 2026.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2026. La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa ekde 2017.
Pri la pagmanieroj legu ĉi tie.
Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro
“La Ondo de Esperanto”
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/ondo-155/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto” appeared first on La Ondo de Esperanto.


