• PMA

    Valentin Melnikov forpasis

    La 23an de majo 2026 forpasis Valentin Viktoroviĉ Melnikov (Мельников, 1957-2026) Moskva kemiisto, programisto, aktiva partoprenanto de intelektaj ludoj kaj esperantisto (de 1982); aŭtoro de “Ni vivas malgraŭ ĉio” (poezio kaj prozo, 2021); tradukinto de “Kojonov Luĉjo” (anonima erotika poemo, 1995), “La morto de Ivan Iljiĉ” de Lev Tolstoj (1997), “Eŭgeno Onegin” de Aleksandr Puŝkin (2005) kaj “El la rusa poezio” (antologio, 2020), laŭreato de kelkaj literaturaj konkursoj; liaj poemoj, tradukoj, recenzoj kaj artikoloj aperis en “Sezonoj”, “La Ondo de Esperanto”, “Ruslanda Esperantisto”, “Cerbe kaj kore”, “Esperanto”, “La Karavelo” kaj en aliaj gazetoj kaj libroj; membro de la Akademio de Esperanto (2019-26). Ni kondolencas la familianojn, amikojn kaj samideanojn de…

  • PMA

    La Centra Oficejo denove ne vendita

    UEA denove malsukcesis vendi la domon en Roterdamo, kie ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. La aĉetonto, kiu aperis en septembro 2025, nun denove malaperis. La domo kie situas la Centra Oficejo de UEA estas vendata, sed aĉetantoj mankas. La decido pri la vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estis diskutata longe, kaj ĝi estis fine aprobita de la komitato de UEA en reta voĉdonado en februaro 2022. De tiam daŭras la klopodoj realigi la decidon. En septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine aperis interesito, kiu pretas pagi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo. Tamen pasis monatoj, la kontrakto ne estis subskribita, kaj…

  • PMA

    La UK en 2028 okazos en Litovio

    La malnova urbo de Kaŭno. Foto: Augustas Didzgalvis CC BY-SA 4.0 La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2028 okazos en Kaŭno, Litovio. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko. Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90-a UK en Vilno en 2005. La 113-an Universalan Kongreson gastigos la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio, Kaŭno, kie la kongreso okazos unuafoje. La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de…

  • PMA

    Ivan Turgenev: La almozulo

    Mi iris sur strato… Maljuna, senila almozulo haltigis min. Inflamaj, larmantaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, ĉifitaj vestaĵoj, malpuraj vundoj… Ho, kiel abomene mizero ronĝis ĉi tiun malfeliĉan estulon! Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelan, malpuran manon. Li ĝemis, li muĝis pri helpo. Mi komencis fosi en ĉiuj miaj poŝoj… Estis nek monujo, nek eĉ tuko… Mi nenion kunprenis. Sed la almozulo atendis… kaj lia etendita mano balanciĝetis kaj tremis. Perpleksa, konfuzita, mi forte premis ĉi tiun malpuran, tremantan manon… – Pardonu, frato; mi havas nenion, frato! La almozulo direktis al mi siajn inflamajn okulojn, liaj bluaj lipoj ridetis – kaj li siavice kunpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn. – Kio do, frato,…

  • PMA

    CICLOS NA VIDA, NA DEP, NA VIDA – VIVOCIKLOJ EN DEP, EN VIVO

      CICLOS NA VIDA, NA DEP, NA VIDA (Paulo Pereira Nascentttes) Manhã do novo dia após a transição, madrugada, alvorada, madrugada: da noite e seu açoite ao dia por nascer, do meio-dia de novo à meia-noite e de novo o novo alvorecer.   Da pequena morte do ego e seu apego chego ao raiar do novo dia. Do ego me desapego, do arredio desembarco na fonte da paciência, levo meu bardo, meu barco, de novo à ciência da paz: a paciência que jorra da consciência tem por codinome não a fome do ego, mas a paz que perfaz o maná e a manhã da nova consciência. VIVOCIKLOJ EN DEP, EN…

  • PMA

    Ivan Turgenev: La rivalo

    Mi havis kunulon, rivalon; rivalon nek en okupoj, nek en ŝtata servado aŭ amo, sed niaj opinioj pri iu ajn temo neniam koincidis, kaj ĉe ĉiu nia renkontiĝo, ni havis senfinajn disputojn. Ni disputis pri ĉio: pri arto, pri religio, pri scienco, pri vivo surtera kaj transtomba – precipe pri la transtomba. Li estis homo religiema, ekzaltita. Foje li diris al mi: – Vi ridas pri ĉio, sed, se mi mortos pli frue ol vi, mi venos al vi el la transa mondo… Ni vidos, ĉu tiam vi ridos? Kaj, efektive, li mortis pli frue ol mi, estante ankoraŭ juna; sed jaroj pasis, kaj mi forgesis lian promeson, lian minacon.…

  • PMA

    Duobla festo de la Ondo

    Antaŭ 35 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de “La Ondo”, sed ankaŭ de la revuo mem. Legu pli detale pri la interesa kaj malfacila historio de “La Ondo de Esperanto” en la artikolo, aperinta en nia novaĵretejo antaŭ kvin jaroj, la 23an de majo 2021 okaze de la 30-jariĝo de nia unua “Ondo” – https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/ Hodiaŭ…

  • PMA

    Ivan Turgenev: La hundo

    Ni duopas en la ĉambro: mia hundo kaj mi. Ekstere muĝas terura, furioza ŝtormo. La hundo sidas antaŭ mi kaj rigardas rekte al miaj okuloj. Ankaŭ mi rigardas al ĝiaj okuloj. Ĝi kvazaŭ volas diri ion al mi. Ĝi estas muta, ĝi estas senvorta, ĝi ne komprenas sin mem – sed mi ĝin komprenas. Mi komprenas, ke ĉi-momente en ĝi kaj en mi vivas la sama sento, ke inter ni estas neniu diferenco. Ni identas; en ĉiu el ni brulas kaj lumas la sama tremetanta fajreto. La morto alflugos, svingos al ĝi sian frostan vastan flugilon… Kaj fino! Kiu poste komprenos, kiu fajreto brulis en ĉiu el ni? Ne! Ĉi…

  • PMA

    UK-111: Bierfabriko Puntigamer

    Dum ĉi tiu ekskurso vi vizitos la bierfarejon Puntigamer en Graz kaj konatiĝos kun la tradicio kaj arto de bier­farado en unu el la plej konataj bierfarejoj de Aŭstrio. Vi ekscios pri la historio de la bierfarejo, la deveno de la krudmaterialoj kaj la tuta bierpro­duktada procezo. Kiu el vi verŝos la plej belan bieron? Ni eltrovos tion dum la fina biergustumado – kie partoprenantoj povos provi verŝi la plej bonan glason de biero de la krano! La ekskurso “Bierfabriko Puntigamer” okazos trifoje dum la kongresa semajno: marde, ĵaŭde, vendrede; 14h00-17h30 Prezo: 30 eŭroj Ĉiujn detalojn vi trovos en la Dua Bulteno https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026…

  • PMA

    O QUERERES – PRI LA VOLO

      O Quereres Caetano Veloso Tradução ao Esperanto: Paulo Pereira Nascentttes Totalmente Demais Onde queres revólver, sou coqueiroOnde queres dinheiro, sou paixãoOnde queres descanso, sou desejoE onde sou só desejo, queres nãoE onde não queres nada, nada faltaE onde voas bem alta, eu sou o chãoE onde pisas o chão, minha alma saltaE ganha liberdade na amplidão Onde queres família, sou malucoE onde queres romântico, burguêsOnde queres Leblon, sou PernambucoE onde queres eunuco, garanhãoOnde queres o sim e o não, talvezE onde vês, eu não vislumbro razãoOnde o queres o lobo, eu sou o irmãoE onde queres cowboy, eu sou chinês Ah! bruta flor do quererAh! bruta flor, bruta flor…