Ivan Turgenev: La rivalo
Mi havis kunulon, rivalon; rivalon nek en okupoj, nek en ŝtata servado aŭ amo, sed niaj opinioj pri iu ajn temo neniam koincidis, kaj ĉe ĉiu nia renkontiĝo, ni havis senfinajn disputojn.
Ni disputis pri ĉio: pri arto, pri religio, pri scienco, pri vivo surtera kaj transtomba – precipe pri la transtomba.
Li estis homo religiema, ekzaltita. Foje li diris al mi:
– Vi ridas pri ĉio, sed, se mi mortos pli frue ol vi, mi venos al vi el la transa mondo… Ni vidos, ĉu tiam vi ridos?
Kaj, efektive, li mortis pli frue ol mi, estante ankoraŭ juna; sed jaroj pasis, kaj mi forgesis lian promeson, lian minacon.
Iun nokton mi kuŝis en la lito, ne povante kaj eĉ ne dezirante ekdormi.
En la ĉambro estis nek hele, nek malhele, kaj mi komencis rigardi al la griza duonlumo.
Kaj subite al mi ŝajnis, ke inter la du fenestroj staras mia rivalo – li softe kaj triste balancas sian kapon supren kaj suben.
Mi ne ektimis – eĉ ne ekmiris… sed, iom levinte min kaj apoginte mian kubuton sur la lito, mi komencis eĉ pli atente rigardi al la surprize aperinta figuro.
Li plu balancis sian kapon.
– Kio? – mi fine diris. – Ĉu vi triumfas? Aŭ bedaŭras? Ĉu ĝi estas averto aŭ riproĉo? Aŭ vi volas komprenigi al mi, ke vi malpravis? Ke ni ambaŭ malpravis? Kion vi spertas? Ĉu turmentojn de l’ infero? Ĉu beaton de l’ paradizo? Diru almenaŭ unu vorton!
Sed mia rivalo eligis neniun sonon – li nur same triste kaj humile plu balancis sian kapon supren kaj suben.
Mi ekridis… Li malaperis.
Februaro 1878
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu traduko aperis en jena libro:
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).
Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage nur la abonantoj de “La Ondo de Esperanto”. Se vi volas ricevi la libron, bonvolu aboni “La Ondon”
Legu ankaŭ:
Ivan Turgenev: La vilaĝo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La maljunulino (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: Manjo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Ivan Turgenev: La hundo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/turgenev-7/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ivan Turgenev: La rivalo appeared first on La Ondo de Esperanto.



