UK-111: Bierfabriko Puntigamer
Dum ĉi tiu ekskurso vi vizitos la bierfarejon Puntigamer en Graz kaj konatiĝos kun la tradicio kaj arto de bierfarado en unu el la plej konataj bierfarejoj de Aŭstrio. Vi ekscios pri la historio de la bierfarejo, la deveno de la krudmaterialoj kaj la tuta bierproduktada procezo.
Kiu el vi verŝos la plej belan bieron? Ni eltrovos tion dum la fina biergustumado – kie partoprenantoj povos provi verŝi la plej bonan glason de biero de la krano!
La ekskurso “Bierfabriko Puntigamer” okazos trifoje dum la kongresa semajno: marde, ĵaŭde, vendrede; 14h00-17h30
Prezo: 30 eŭroj
Ĉiujn detalojn vi trovos en la Dua Bulteno https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post UK-111: Bierfabriko Puntigamer appeared first on La Ondo de Esperanto.



