-
Ankoraŭ du senpagaj libroj en nia retejo
En nia retejo aperis du novaj bitlibroj: literaturaj suplementoj al “La Ondo de Esperanto”, kiujn la abonantoj de ĉi tiu gazeto senpage ricevis en la abonjaroj 2019 kaj 2020: antologio “El la rusa poezio” kaj originala novelaro “Io devas okazi” de Miĥail Korotkov. Nun ĉiu deziranto povas libere elŝuti ilin (laŭ la normoj pdf kaj ePub). La 90-paĝa antologio “El la rusa poezio” entenas 101 verkojn de 22 rusaj poetoj el la 18a kaj 19a jarcentoj ekde Miĥail Lomonosov ĝis Konstantin Romanov. Ĉi tiuj tradukoj de Valentin Melnikov ekde julio 2007 ĝis aŭgusto 2015 estis publikigataj en la rubriko “Rusa Antologio” de “La Ondo de Esperanto”. Aldone en la bitlibra…
-
Iĝu gastiganto de Pasporta Servo nun!
Hej, samideano! Ĉu vi… havas liberan ĉambron aŭ liton en via hejmo; volas helpi samideanojn, kiuj vizitas vian urbon; aŭ …simple volas trinki bieron aŭ kafon kaj pasigi bonan tagon kun aliaj homoj tra la tuta mondo? Iĝu gastiganto en la tutmonda reto de Pasporta Servo! Ni serĉas homojn tra la tuta mondo, kiuj lastatempe (aŭ ne) lernis Esperanton kaj nun deziras aparteni al tiu ĉi kreskanta reto de gastigemaj homoj en pli ol 120 landoj! Kio estas Pasporta Servo? Pasporta Servo (PS) estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Ekde 1974, ĝi faciligas la starigon de kontaktoj trans limoj de lingvoj,…
-
UK-113: Oficistoj de UEA en Kaŭno
La 11-15an de marto en Kaŭno estis oficistoj de la Kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko por taksi kondiĉojn por okazigi la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. Kiel estas konate, Litova Esperanto-Asocio pasintjare proponis al UEA okazigi tiun kongreson en Kaŭno de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2028. La reprezentantoj de UEA, akompanate de la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, respondeca sekretario Asta Nastaravičiūtė kaj komerca direktoro de la turisma firmao “Delta Tours” Lilijana Stepanovienė vizitis la Kaŭnan Sportan Halon, kie estas antaŭvidate okazigi la solenan inaŭguron kaj la solenan fermon de la kongreso, la universitaton…
-
TERROR – TERURO
TERROR Acordara com aquela vontade estranha. Queria porque queria ver filmes de terror. Percorreu as sinopses disponíveis: Netflix, Prime Vídeo, vasculhou o YouTube. Nada chegava aos pés do que tinha imaginado: vampiro, exorcismo, casa mal-assombrada, zé do caixão, bruxas, escancarado terrorismo de estado. Nem mesmo nos mestres do gênero achara algo de fato horripilante. Aquela busca virava comédia. Sem querer, zapeando, deu com os costados no noticiário dos telejornais franceses, espanhóis, norte-americanos, ingleses, israelenses, iraquianos, iranianos, russos, ucranianos. Parou na Deutsche Welle. Embora não entendesse alemão, viu cenas de arrepiar, bombardeios em alvos civis, crianças, mulheres mutiladas, cinegrafistas ensanguentados, aldeias sem água, sem eletricidade, sem comida,…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Matematiko, la 14a de marto
Ekde la 1980aj jaroj la 14a de marto estas festata en multaj landoj kiel la “Pi-Tago” omaĝe al la nombro π, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro, kies unuaj ciferoj estas 3,14 – kun kio kongruas la dato (laŭ la formato monato-tago). En novembro 2019 UNESKO proklamis ĝin la Internacia Tago de Matematiko, festata ĉiujare ekde 2020. La tagon kunordigas la Internacia Programo por Fundamentaj Sciencoj (IPFS) de UNESKO kaj la Internacia Matematika Unuiĝo (IMU) kun subteno de multaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Ĝi celas kreskigi tutmondan konscion pri la esenca rolo de matematiko kaj matematika edukado – ekde scienco kaj teknologio ĝis la socia bonfarto…
-
Radojica Petrović forpasis
La 8an de marto 2026 forpasis Radojica Petrović (Радојица Петровић, 1949-2026) serba matematikisto, komputisto, instruisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto kaj movadorganizanto, estrarano (2001-26) kaj prezidanto (2003-09) de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), organizinto de pluraj konferencoj kaj kongresoj de ILEI kaj de metodikaj porinstruistaj seminarioj, prezidanto de Serbia Esperanto-Ligo, komitatano A de UEA (1996-2007). Ni funebras pro la forpaso de Radojica Petrović kaj kondolencas liajn familianojn kaj amikojn. Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/petrovic/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage…
-
Unesko-Kuriero pri arkeologio
“Al tiuj, kiuj ankoraŭ rigardas arkeologion kiel ekstermodan kaj malaktualan sciencon, lastatempaj eventoj alportis akran refuton. Gravaj malkovroj okazis tiel rapide, ke multaj homoj nun parolas pri nova ora epoko por ĉi tiu fako. En februaro 2025, la malkovro de la tombo de Tutmoso la dua, praulo de Tutanĥamono, apud la Valo de la Reĝoj en Luksoro, estis nomita kiel rimarkinda eltrovaĵo de la Egipta Ministerio pri Antikvaĵoj. En 2024, grandioza majaa urbo estis detektita en la ĝangalo de la subŝtato Kampeĉo, sudorienta Meksiko. En Petra, Jordanio, entombiga ĉambrego, nekonata ĝis la lasta jaro, liveras valorajn informojn pri la Nabatea civilizacio”, – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en…
-
UK-111 en Graco: Vojaĝrabatoj – flugoj kaj trajnoj
La 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Graz (Graco), Aŭstrio ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 kun la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. La Universala Kongreso estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo. Jam aliĝis 766 homoj el 56 landoj. Profitu de la kunlaboro kun la aviadkompanioj de Lufthansa Group – Lufthansa, SWISS, Austrian, Brussels Airlines, Eurowings, Edelweiss, Discover – kaj optimumigu viajn vojaĝkostojn. Je via dispono estas la vasta itinerreto kun ĉirkaŭ 310 cellokoj tutmonde, same kiel transatlantikaj flugoj funkciigitaj de Air Canada kaj United. Uzu la specialan ligilon lufthansa.com/nl/en/event/universala-kongreso-esperanto-2026 por ekscii la rabatitajn prezojn. La rabatoj…
-
Junuloj kaj Lingvoj 2026
La 21a de februaro estis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĉu vi jam spektis nian filmeton kun proverboj kaj diraĵoj kundividitaj de esperantistoj en diversaj lingvoj? Daŭrigante la celebradon, TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21an kaj 22an de marto 2026, por rekonfirmi nian sindevigon al lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto. Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj. Se vi entuziasmas prezenti ion pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la…
-
Aperis la Dua Bulteno de la 111a UK en Graco
En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio). Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Aŭstrio kaj Graco, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a. Ĉi tiu 58-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno. Ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Se…





















