• PMA

    Jubileoj kaj memordatoj en majo 2026

    3. Antaŭ 65 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras “Bibliografio de Internacia Lingvo” (1929) kaj “Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto” (1953); membro de la Lingva Komitato (1910-38, 1947-48). • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269. 11. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro “Norda naturo” (1967); tradukintino de “Elektitaj…

  • PMA

    Pri la sciencaj premioj Pirlot kaj Power 2026

    La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas kandidatiĝojn por la Premio Germain Pirlot 2026 por la plej bonaj sciencaj libroj. Ĝi estos disdonita dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Aŭstrio. La sumoj de la premio estos 500, 300 kaj 200 EUR por respektive la unua, dua kaj tria lokoj. Kandidatiĝojn por la Premio Pirlot eblas sendi ĝis la 30a de junio2026 al info@ais-sanmarino.org. La regularo de la Premio Germain Pirlot konsulteblas en la retejo de AIS: https://www.ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf. Paralele ankaŭ estos disdonita la Premio Charles Power por scienco 2026 por la plej bonaj sciencaj prelegoj dum la UK. Novaĵo estas, ke ĉi-jare la UK gastigos ne…

  • PMA

    933 aliĝintoj al la 111a UK en Graco

    Je la 1a de majo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 933 personoj el 58 landoj. Dum aprilo aliĝis 42 personoj. La plej multaj aliĝintoj (128) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 128 Germanio (+7) 91 Pollando (+3) 83 Francio (+3) 53 Aŭstrio (0) 52 Hungario (+2) 38 Ĉeĥio (+3) 35 Italio (+4) 30 Korea Resp. (0) 26 Usono (+1) 24 Belfio (+2) 24 Brazilo (+1) 23 Hispanio (+2) Entute, el ĉi tiuj dek du landoj aliĝis 607 personoj (70%), kaj 326 (30%) el…

  • PMA

    La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2026

    TEJO subtenos finance la partoprenon de tri junuloj el du landoj en la venonta 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Tiana, Katalunio, de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026! La Estraro de TEJO anoncas kun granda plezuro la liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2026: Insan Ali Mustofa (Indonezio) Helena Truzzi Avila (Brazilo) Thiago Ballestero Assumpção (Brazilo) La gajnintoj diversmaniere ricevos subtenon pri siaj kostoj de vojaĝo kaj partopreno en IJK 2026. Kontraŭ tiu subteno, ili helpos en la organizado de la kongreso, por fari ĝin sukcesa kaj riĉa sperto por ĉiuj partoprenantoj. Ĉu vi volas subteni la Fonduson…

  • PMA

    La 111a UK: alvoko kontribui al la kongresa temo

    Universala Esperanto-Asocio invitas la esperantistaron kontribui al la kongresa temo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto: “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Volontulado, nome la konsenta kaj kontenta daŭra engaĝiĝo, havas profundajn radikojn en la Esperanto-movado. Ĉiuj niveloj kaj sferoj de nia internacia komunumo – de lokaj kluboj ĝis la tutmondaj organizaĵoj – baziĝas plejofte sur bonvola ada laboro de nia diligenta kolegar’, normale spontana, sed foje kadre de strukturita programo kun publika subteno. La kongresa temo celas trakti kiel volontulado kontribuas kaj kontribuu ne nur al la disvolviĝo de nia movado, sed pli vaste al daŭripova evoluigo kadre de la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo,…

  • PMA

    Endre Tóth forpasis antaŭ 45 jaroj

    Antaŭ 45 jaroj, la 28an de aprilo 1981 forpasis Endre Tóth (1931-1960?-1981), hungara muzikisto, instruisto, redaktoro, verkisto kaj esperantisto, blindiĝinta en 1945 pro eksplodo de mino. Li estis aŭtoro de verkoj hungaraj, germanaj, kaj de Esperantaj, kiuj aperis unu jaron post lia morto en la novelaro “Lappar, la antikristo” (1982), alte taksita de la kritiko kaj legantaro. Ĉi tiu libro per referendumo de la abonantaro de “Literatura Foiro” ricevis la premion “La Verko de la Jaro 1982”. Hodiaŭ ni proponas al vi (re)legi lian novelon “Groto”. AlKo Endre Tóth Groto Sinjoro Don rimarkis obtuzan lumon. Li ne sciis, ĉu ĝi enfiltriĝas el la ekstera mondo, signante la finon de la…

  • PMA

    ILEI raportas

    En la retejo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) aperis kvinpaĝa raporto de la prezidanto kaj estraro de ILEI pri trimonata agado, de la 15a de januaro 2026 ĝis la 15a de aprilo 2026. Ŝlosilpunktoj: forpaso de Radojica Petrović; kongresoj: finkalkulo por 2025 kaj preparado por 2026, planoj por 2027; preparado al la Komitatkunsido; revivigo de ILEI-UEA ekzamenoj; projektoj: “Pri viroj kaj kunikloj”; Universitata agado; kontrolado pri “Juna Amiko”; kunlaboroj kun UEA, ĈRI. Legu la tutan raporton ĉe https://www.ilei.info/agado/2026-04-15_Raporto_pri_trimonata_periodo.pdf Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo:…

  • PMA

    Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio

    En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam kvar verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn; en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson; en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein kaj en 2025 Ek sor! de Evgenij Georgiev. La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la 1a de januaro 2021 kaj la 31a de decembro 2025. La Laŭron oni proklamas…

  • PMA

    Carlo Bourlet naskiĝis antaŭ 160 jaroj

    “… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet”, – skribis Zamenhof montras la esceptan rolon de Carlo Bourlet en Esperanto. Hodiaŭ, je la 160a naskiĝdatreveno de Carlo Bourlet [prononcu: Burlé], naskiĝinta la 25an de aprilo 1866 en Strasburgo, ni proponas (re)legi la artikolon «La “nova energio” de Carlo Bourlet» de Aleksander Korĵenkov, kiu aperis antaŭ dek unu jaroj en…

  • PMA

    FRIOZINHO NA BARRIGA – EKSCITO

      FRIOZINHO NA BARRIGA         Pego caneta e papel. Mas, como começar? Tô nervoso, porque vou fazer uma palestra e uma aula sobre a metodologia Escrita Essencial. Pára com isso! Você tá careca de fazer isso! Eu sei, mas dá um friozinho na barriga. Sabe o espaço entre o trampolim e a entrada na água da piscina? Tudo vem à mente de forma desordenada. A água como está, gelada, fria, quentinha? Quem tinha que pular do trampolim será que desistiu? Fazer texto parece com isso, aquele frio, mão gelada, cabeça quente, por onde começar? Mesmo quem, como se diz, é macaco velho, fica meio aflito diante do universo da folha…