PMA

La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2026

ijk

TEJO subtenos finance la partoprenon de tri junuloj el du landoj en la venonta 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Tiana, Katalunio, de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026!

La Estraro de TEJO anoncas kun granda plezuro la liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2026:

  1. Insan Ali Mustofa (Indonezio)
  2. Helena Truzzi Avila (Brazilo)
  3. Thiago Ballestero Assumpção (Brazilo)

La gajnintoj diversmaniere ricevos subtenon pri siaj kostoj de vojaĝo kaj partopreno en IJK 2026. Kontraŭ tiu subteno, ili helpos en la organizado de la kongreso, por fari ĝin sukcesa kaj riĉa sperto por ĉiuj partoprenantoj.

Ĉu vi volas subteni la Fonduson por helpi pli da junuloj de ĉie partopreni en IJK? Skribu al ijk2026@tejo.org.

Fonto: https://www.tejo.org/gajnintoj-ppijk2026/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta