PMA

933 aliĝintoj al la 111a UK en Graco

graco

Je la 1a de majo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 933 personoj el 58 landoj. Dum aprilo aliĝis 42 personoj.

La plej multaj aliĝintoj (128) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:

128 Germanio (+7)
91 Pollando (+3)
83 Francio (+3)
53 Aŭstrio (0)
52 Hungario (+2)
38 Ĉeĥio (+3)
35 Italio (+4)
30 Korea Resp. (0)
26 Usono (+1)
24 Belfio (+2)
24 Brazilo (+1)
23 Hispanio (+2)

Entute, el ĉi tiuj dek du landoj aliĝis 607 personoj (70%), kaj 326 (30%) el la cetera mondo.

Pasintjare je la 1a de majo 2025 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio) aliĝis 960 personoj, kaj kongresofine UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn, sed malpli ol 1100.

Nun, ĝis la 30a de junio 2026 validas la tria kongresa aliĝperiodo. Ekzemple, por individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo estas 290€ en la landokategorio A, kaj 215€ en la landokategorio B. Por ne individuaj membroj de UEA la kotizo estas 360€ por A-landoj, kaj 270€ por B-landoj.

La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.

Aliĝu ankaŭ vi!

AlKo

Foto: La universitato de Graco. Aŭtoro: C.Stadler/Bwag., CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=109729674

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/graco-20/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 933 aliĝintoj al la 111a UK en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta