-
Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027
Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en unu el la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al la volontuloj akiri kompletan sperton. La ideala komencdato estas la 1a de oktobro 2026, sed eblas interkonsenti alian komencdaton. La volontulado povas kovri la periodon ĝis plej laste la 31a de januaro 2028. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos por la maksimuma ebla periodo (12 monatoj). TEJO…
-
Ionel Oneţ: Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto
Antaŭ 70 jaroj, la 29an de majo 1956, naskiĝis Ionel Oneț – elstara rumana esperantisto, kiu antaŭ kelkaj monatoj finis sian pli ol dudekjaran laboron ĉe UEA. Li volonte konsentis respondi la demandojn de Paweł Fischer-Kotowski. Por multaj estas konate, ke vi plu laboris en la Libroservo de UEA ankaŭ post la atingo de la laŭleĝa emerita aĝo. Do, kiam vi definitive emeritiĝis kaj ĉesis labori? Kaj ĉu tio estis por vi feliĉa momento aŭ ĉu vi bedaŭris postlasi vian laboron de la lastaj jardekoj? Jes, iom pli ol tri jaroj post la laŭleĝa aĝo por emeritiĝo en Nederlando, mi finfine – je la granda ĝojo de iuj – ĉesis…
-
La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio
La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 (https://uk.esperanto.net). Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu el la plej atendataj momentoj de la 82a IJK estos komuna observado de malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero en la sudo de Katalunio.…
-
La 113a UK okazos en Kaŭno
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 113a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Kaŭno (Kaunas), Litovio, en la jaro 2028. Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90a UK en Vilno en 2005. Okazonte la unuan fojon en Kaŭno, la 113a UK gastiĝos en la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio: situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Nemunas kaj Neris, Kaŭno havas riĉan historian heredaĵon kaj viglan nuntempan urban vivon. Dum la intermilita periodo Kaŭno funkciis kiel provizora ĉefurbo de…
-
Valentin Melnikov forpasis
La 23an de majo 2026 forpasis Valentin Viktoroviĉ Melnikov (Мельников, 1957-2026) Moskva kemiisto, programisto, aktiva partoprenanto de intelektaj ludoj kaj esperantisto (de 1982); aŭtoro de “Ni vivas malgraŭ ĉio” (poezio kaj prozo, 2021); tradukinto de “Kojonov Luĉjo” (anonima erotika poemo, 1995), “La morto de Ivan Iljiĉ” de Lev Tolstoj (1997), “Eŭgeno Onegin” de Aleksandr Puŝkin (2005) kaj “El la rusa poezio” (antologio, 2020), laŭreato de kelkaj literaturaj konkursoj; liaj poemoj, tradukoj, recenzoj kaj artikoloj aperis en “Sezonoj”, “La Ondo de Esperanto”, “Ruslanda Esperantisto”, “Cerbe kaj kore”, “Esperanto”, “La Karavelo” kaj en aliaj gazetoj kaj libroj; membro de la Akademio de Esperanto (2019-26). Ni kondolencas la familianojn, amikojn kaj samideanojn de…
-
Ivan Turgenev: La almozulo
Mi iris sur strato… Maljuna, senila almozulo haltigis min. Inflamaj, larmantaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, ĉifitaj vestaĵoj, malpuraj vundoj… Ho, kiel abomene mizero ronĝis ĉi tiun malfeliĉan estulon! Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelan, malpuran manon. Li ĝemis, li muĝis pri helpo. Mi komencis fosi en ĉiuj miaj poŝoj… Estis nek monujo, nek eĉ tuko… Mi nenion kunprenis. Sed la almozulo atendis… kaj lia etendita mano balanciĝetis kaj tremis. Perpleksa, konfuzita, mi forte premis ĉi tiun malpuran, tremantan manon… – Pardonu, frato; mi havas nenion, frato! La almozulo direktis al mi siajn inflamajn okulojn, liaj bluaj lipoj ridetis – kaj li siavice kunpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn. – Kio do, frato,…
-
CICLOS NA VIDA, NA DEP, NA VIDA – VIVOCIKLOJ EN DEP, EN VIVO
CICLOS NA VIDA, NA DEP, NA VIDA (Paulo Pereira Nascentttes) Manhã do novo dia após a transição, madrugada, alvorada, madrugada: da noite e seu açoite ao dia por nascer, do meio-dia de novo à meia-noite e de novo o novo alvorecer. Da pequena morte do ego e seu apego chego ao raiar do novo dia. Do ego me desapego, do arredio desembarco na fonte da paciência, levo meu bardo, meu barco, de novo à ciência da paz: a paciência que jorra da consciência tem por codinome não a fome do ego, mas a paz que perfaz o maná e a manhã da nova consciência. VIVOCIKLOJ EN DEP, EN…
-
Ivan Turgenev: La rivalo
Mi havis kunulon, rivalon; rivalon nek en okupoj, nek en ŝtata servado aŭ amo, sed niaj opinioj pri iu ajn temo neniam koincidis, kaj ĉe ĉiu nia renkontiĝo, ni havis senfinajn disputojn. Ni disputis pri ĉio: pri arto, pri religio, pri scienco, pri vivo surtera kaj transtomba – precipe pri la transtomba. Li estis homo religiema, ekzaltita. Foje li diris al mi: – Vi ridas pri ĉio, sed, se mi mortos pli frue ol vi, mi venos al vi el la transa mondo… Ni vidos, ĉu tiam vi ridos? Kaj, efektive, li mortis pli frue ol mi, estante ankoraŭ juna; sed jaroj pasis, kaj mi forgesis lian promeson, lian minacon.…
-
Duobla festo de la Ondo
Antaŭ 35 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de “La Ondo”, sed ankaŭ de la revuo mem. Legu pli detale pri la interesa kaj malfacila historio de “La Ondo de Esperanto” en la artikolo, aperinta en nia novaĵretejo antaŭ kvin jaroj, la 23an de majo 2021 okaze de la 30-jariĝo de nia unua “Ondo” – https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/ Hodiaŭ…
-
Ivan Turgenev: La hundo
Ni duopas en la ĉambro: mia hundo kaj mi. Ekstere muĝas terura, furioza ŝtormo. La hundo sidas antaŭ mi kaj rigardas rekte al miaj okuloj. Ankaŭ mi rigardas al ĝiaj okuloj. Ĝi kvazaŭ volas diri ion al mi. Ĝi estas muta, ĝi estas senvorta, ĝi ne komprenas sin mem – sed mi ĝin komprenas. Mi komprenas, ke ĉi-momente en ĝi kaj en mi vivas la sama sento, ke inter ni estas neniu diferenco. Ni identas; en ĉiu el ni brulas kaj lumas la sama tremetanta fajreto. La morto alflugos, svingos al ĝi sian frostan vastan flugilon… Kaj fino! Kiu poste komprenos, kiu fajreto brulis en ĉiu el ni? Ne! Ĉi…


























