-
Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
Lubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma Kasati, kiu kunordigos la projekton surloke. Espoir Ngoma Kasati surloke en Lubumbaŝo respondecos pri la nova afrika lerneja projekto de UEA. Foto: T. Thielemans, CC BY 3.0, Espoir Ngoma Kasati. La komitato de UEA nun voĉdonas pri lerneja projekto en Lubumbaŝo en Demokratia Respubliko Kongo, kiu celas intensigi la kunlaboron de UEA kun Unesko. La projekton surloke prizorgos komitatano Espoir Ngoma Kasati, kiu konsentis rakonti al…
-
Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
Ĉu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia vidpunkta artikolo. En ĉinaj lernolibroj oni detale instruas, kiel elparoli ”mal-amiko” kaj similajn vortojn. La ĉina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Tamen lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas ĉinajn esperantistojn. Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed ankaŭ instruis al lernantoj dum pli ol kvardek…
-
UK-111 en Graco: Pli ol sepcent aliĝintoj
Je la 1a de februaro 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 712 personoj el 55 landoj. Dum januaro aliĝis 91 personoj. La plej multaj aliĝintoj (104) estas el Germanio; dum januaro aliĝis 12 pliaj Germaniaj kongresanoj. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 104 Germanio (+12) 74 Pollando (+7) 63 Francio (+15) 42 Hungario (+2) 41 Aŭstrio (+3) 30 Ĉeĥio (–) 22 Koreio (+2) 21 Brazilo (+2) 21 Italio (+2) 18 Usono (–) Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 436 personoj (61%), kaj 276 el la cetera…
-
Ranja Zafinifotsy: la Esperantisto de la Jaro 2025
27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27a atribuo estis la lasta. Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” la 25an de januaro anoncis “popolan voĉdonadon” por “La Esperantisto de la Jaro 2025” kaj funkciigis voĉdonilon kun 12 kandidatoj (fakte 13, ĉar en la listo estas du fratoj-kunaŭtoroj). La voĉdonado finiĝis la lastan minuton de la 31a de januaro. Dum ĉi tiu semajno voĉdonis entute 400 personoj, kiuj donis 611 voĉojn al unu, du aŭ tri kandidatoj. La rezulto de la voĉdonado 114 Ranja Zafinifotsy 111 Rafael Henrique Zerbetto 94 Fernando Maia Jr. 59 Aleksander Korĵenkov 46…
-
Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj
Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence ĉi tiuj someraj renkontiĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. La plej freŝa BET-59 okazis la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) kun 296 aliĝintoj, el kiuj ĉirkaŭ 250 efektive partoprenis. La aktualigita tabelo pro ĉiuj 59 BEToj, kiun kompilis kaj komentis Povilas Jegorovas, estas konsultebla en…
-
Lingva Konsultejo: Metafora uzo de “ŝlosila”
DEMANDO La vorto “ŝlosila” laŭ PIV signifas “Rilata al ⁓ilo, precipe 3 k 5.” Tiu senco 5 estas “Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran”. Tamen, mi konstatas ke, supozeble pro la efiko de la angla “key”, “ŝlosila” nuntempe ofte estas uzata kiel simpla sinonimo de “grava”. Vidu ekz. en la Tekstaro trafojn el La Ondo de Esperanto kaj el Le Monde Diplomatique. Ĉu ni bonvenigu tiun evoluon? RESPONDO La uzo de “ŝlosila” kreskis konsiderinde antaŭ nelonge. La Tekstaro de Esperanto ja atestas pli ol 220 trafojn en la tekstoj aperintaj depost 1995, dum en la tuta antaŭa periodo la vorto aperis malpli ol 5 fojojn. Efektive en ĉiuj…
-
OLHAR POÉTICO Ainda estou aqui! – POEZIA RIGARDO Ankoraŭ mi estas ĉi tie!
OLHAR POÉTICO Ainda estou aqui! enquanto lábios beijos ardem látegos ardem peles nuas porões quartéis clandestinos famílias clãs destinos se rompiam dilacerados pela tortura nos filhos amordaçados desaparecidos gritos surdos corredores ecoam lúgubres fétidos sangue escoa sugada juventude corpo castigado ainda estou aqui – diz a sétima arte olhar frio documentário-poesia choram marias clarices eunices deputado desaparecido diretório acadêmico docente silenciado sussurros: sabe quem ficou gripado? código ou eufemismo? até atestado de óbito naquele clima endêmico seria comemorado… Ainda estou aqui! POEZIA RIGARDO Ankoraŭ mi estas ĉi tie! dum lipoj kisoj ardaj skurĝoj ardaj nudaj haŭtoj kaŝaj kazernaj keloj rompataj familioj klan’ destinoj dispecigataj de torturaj filoj silentigataj malaperintaj surdaj krioj koridore eĥadas funebra…
-
Konkurso Ĝanfranko 2026
Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, organizas konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto. La komisiono povos asigni maksimume tri premiojn. La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la 92a Itala Kongreso de Esperanto, dum specifa programero. Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume unu verko, kiu devas esti neniam antaŭe eldonita per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp). Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj. La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekva jaro. La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Valerio Dalla, per retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it indikante la elektitan…
-
Mesaĝo de TEJO okaze de la Internacia Tago de Edukado
La Internacia Tago de Edukado, festata ĉiujare la 24an de januaro, estas altvalora okazo por pripensi la fundamentan efikon kiun edukado havas sur individuojn kaj sociojn. En ĉi tiu tago, ni elstarigas ne nur la defiojn kiujn edukado alfrontas tra la mondo, sed ankaŭ la brilajn ŝancojn kiujn ĝi ofertas por pli bona estonteco. Edukado ebligas emancipiĝon, kritikan pensadon kaj kreivon. Ĝi estas baza ŝtono de disvolviĝo por ĉiu komunumo, malfermante la vojon al justaj merkatoj kaj pacaj socioj. Sed en ĉi tiu diversa mondo, kie pli ol sep mil lingvoj estas parolataj, ekestas decida demando: kiel konstrui pontojn por inkluziva komunikado inter ĉiuj homoj? Jen kie Esperanto, la konstruita…
-
Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
UEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo ja okazos. Se la vendo okazos laŭplane, ŝajne neniu signo pri la historio de la Centra Oficejo restos ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La ĉefa interesito rifuzis proponon pri memorplato sur la muro. Antaŭ kvar jaroj la komitato de UEA decidis vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de la asocio. La biblioteko kaj arkivo de UEA estis fordonitaj, kaj en septembro 2025 la estraro anoncis, ke…

























