La julia rabato: Tra la padoj de la vivo

Modest, Julian (ps.). Tra la padoj de la vivo: Romano / Antaŭparolo de Fernando Pita. — Antwerpen: Eldonejo Libera, 2020. – 112 p.
En sia sepa romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn.
Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu ŝi ĉiam faras la ĝustajn decidojn? Tiu ĉi romano kunportas vin sur la pado tra ŝia vivo kaj rivelos al vi la respondojn. Ĉiel ajn, unu afero estas certa: patrino faras ĉion por la feliĉo de sia filino.
Esperanto estas ne nur ponto interkultura, sed ankaŭ fonto de literaturo originale verkita en Esperanto. Dum la tuta julio la libroservo de UEA ofertas la libron “Tra la padoj de la vivo” de Julian Modest kun sesona rabato sendepende de la kvanto.
Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=9815
Eksciu pli pri la libro kaj legu ĝian komencon ĉe https://sezonoj.ru/2020/07/modest-8/
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/modest-15/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La julia rabato: Tra la padoj de la vivo appeared first on La Ondo de Esperanto.



