-
Deklaro de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro
Ĉiujare la 27an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la tagon (en 1945) de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado, ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj agoj okazu – kontraŭ iu ajn popolo, ie ajn en la mondo. La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj…
-
TEJO serĉas videomuntiston
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC), organizis inter 26-30 novembro 2025 en Kipro internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon”. En ĝi, dudeko da junuloj diskutis kaj lernis pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado, kaj registris filmmaterialojn kune kun kipraj junuloj por munti konsciigan videon pri interkulturaj dialogoj el la kipra socipolitika kunteksto! Tiel, ni serĉas videomuntiston por aliĝi al nia projektteamo! Ĉu vi interesiĝas? Tiu, kiu volas kandidatiĝi… Estas entuziasma junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn; Scipovas Esperanton kaj la anglan lingvon; Estas interesita pri interkulturaj dialogoj…
-
Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla
En oktobro 2024 premieris en Kanado dudekminuta sciencfikcia filmo en Esperanto, Himalia. Nun la filmo estas spektebla en la reto okaze de kebekia kinofestivalo, dum la 29-a de januaro eĉ senpage. Libera Folio republikigas artikolon pri la filmo, kiu pli frue aperis en la kanada Esperanto-gazeto Lumo. Sceno el la filmo. En oktobro 2024, kadre de ”Festival du nouveau cinéma”, premieris en Montrealo mallonga sciencfikcia filmo en Esperanto, ”Himalia”. Tiu unika kaj originala kinarta verko, kies lingvaĵoj estis flegitaj de kebekiaj esperantistoj, estis reĝisorita de Clara Milo kaj Juliette Lossky – neesperantistoj. Ĝi konkuris kun aliaj mallongaj kanadaj filmoj kadre de tiu kinarta festivalo. Temas pri unu el la malmultaj profesiaj…
-
saí a caminhar
PSV jan 2026 Saí a caminhar entre as árvores. Elas estavam cheias de cor e brilho, por causa da chuva da noite. Lavadas e felizes, moviam as folhas numa dança alegre, ao som do vento. O sol tímido as saudava, como eu. Algumas firmavam seus troncos fortes na terra úmida. (Sempre fico a imaginar até onde chegam as raízes de uma árvore.) Parei diante de uma figueira velha, e disse: – É pena que não possas caminhar… Ela sorriu e respondeu, em silêncio: – É pena que não tenhas raízes… Mi iris promeni inter la arboj. Ili estis plenaj de koloro kaj helo, pro…
-
Ekparolu! en la jaro 2025
La projekto Ekparolu!”, kiu funkcias ĉe la retejo Edukado.net, estas programo, kie la du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj povas havi retajn parolsesiojn. En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion. Laboris en 2025 “nur” 37 geonkloj, el kiuj donis almenaŭ 12 sesiojn (tio estas averaĝe monate almenaŭ po unu) 12 geonkloj. (Informojn kaj fotojn de ili vi povas vidi en la geonkla paĝo. Ni aparte dankas kaj gratulas Luna M Silva…
-
TEJO renovigis sian retejon dum UEA pensas
TEJO ĵus renovigis sian retejon. La laboro daŭris kelkajn monatojn kaj kostis 200 eŭrojn. UEA deklaris retejan renovigon sia prioritato en 2013 kaj elspezis tiucele minimume 100 000 eŭrojn. Tamen ĝis nun la retejo de UEA ne estis renovigita. La retejo de TEJO de kelkaj tagoj havas novan aspekton. Tiuj, kiuj dum la lasta semajno eniris la retejon de TEJO, sendube rimarkis, ke la aspekto kaj la strukturo de la retejo draste moderniĝis. Informo pri tiu granda reteja renovigo aperis en la komitata listo de TEJO la 20-an de januaro, sed cetere oni ne multe tamtamis pri ĝi. La unuaj paŝoj pri la afero estis faritaj en aprilo 2025, post…
-
La Esperantisto de la jaro 2025
27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27a atribuo estis la lasta, legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/12/jaro-8/. Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” nun anoncas “popolan voĉdonadon” por “La Esperantisto de la Jaro 2025”. Ni proponas liston el 12 kandidatoj (fakte 13, ĉar en la listo estas du fratoj-kunaŭtoroj). Vi povas voĉdoni por maksimume tri personoj el ĉi tiu listo. La voĉdonilo funkcios dum unu semajno ĝis la fino de januaro laŭ la mezeŭropa tempo. Oni povas voĉdoni nur unu fojon. Por voĉdoni alklaku la butonon “Vote”. Poste vidu la rezulton. Legu pli pri la kandidatoj sub…
-
E. T. A. Hoffmann: La estetika te-societo
Antaŭ 250 jaroj, la 24an de januaro 1776, en Kenigsbergo (nun: Kaliningrado) naskiĝis Ernst Theodor Wilhelm Hoffmann (pro adoro al Mozarto li anstataŭigis Wilhelm-on per Amadeus), germana verkisto, komponisto, pentristo kaj juristo, aŭtoro de pioniraj fantastaj kaj hororaj verkoj. Okaze de la hodiaŭa jubileo “La Ondo de Esperanto” aperigas lian satiran rakonton “La estetika te-societo” (eldonisto poste donis ĉi tiun titolon al la origine sentitola verketo), kiu aperis en la kvara volumo de la kvarvoluma novelaro “La Serapiona Frataro” (1821). Ni dankas al István Ertl pro lia traduko. La red. La estetika te-societo El “La Serapiona Frataro” de E. T. A. Hoffmann «La hazardo», – komencis Ottmar, – «aŭ, pli…
-
EAE mortis, sed BET plu vivos en Estonio
Esperanto-Asocio de Estonio, kiun la Universala Esperanto-Asocio ne plu konsideras landa asocio, ankaŭ jure ne plu ekzistas, ĉar forstrekita el la oficiala registro de neprofitcelaj societoj. Laste restis nur du membroj: prezidanto Tõnu Hirsik kaj s-ro Ahto Siimson; kiam ĉi tiu mortis, tiam EAE estis forigita, ĉar ĉiu neprofitcela societo devas havi minimume du membrojn, laŭ la estonia leĝo. Tial ke EAE mortis, nun kiu ajn rajtas organizi Baltiajn Esperanto-Tagojn en Estonio, 2027. Por tio engaĝas sin sen. Kalle Vilbaste, korespondanto en Talino por la norda legacio de la Esperanta Civito. Pretas helpi lin surlokaj esperantistinoj kaj la kongresa buroo de la Civito, sub la responso de sen. Manuela Blanco.…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, la 24a de januaro 2026
Edukado estas homa rajto enskribita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Samtempe, estas pere de edukado, ke popoloj, nacioj kaj individuoj devus antaŭenigi respekton al universalaj rajtoj kaj liberecoj. Edukado do estas speciala afero. Ni bezonas ne kian ajn edukadon, sed edukadon kiu helpas nin konstrui pacan, justan kaj daŭripovan mondon por ĉiuj. Ĉi-jare la temo de Unesko por la Internacia Tago de Edukado estas: la potenco de la junularo en kunkreado de edukado. Gejunuloj konsistigas pli ol duono de la monda loĝantaro kaj difinas nian estontecon. Gravas, ke ili fariĝu antaŭeniga forto por daŭripova evoluigo, novigo kaj socia plibonigo. Por tion atingi, ili bezonas altkvalitan klerigon kiu rilatu…

























