Esperanto12.net: UEA serĉas volontulojn
Ĉu vi parolas la hindian, svahilan, teluguan, bengalan, urduan, panĝaban, maratan, haŭsan, tagalogan, keĉuan, uzbekan aŭ araban? Aŭ aliajn lingvojn en kiuj ankoraŭ ne ekzistas multe da lernmaterialoj? Vi povas helpi al milionoj da homoj eklerni Esperanton. Kaj vi bezonas nur 15-60 minutojn por tio!
UEA serĉas volontulojn kapablajn pri tiuj lingvoj por kunlabori en plivastigo de la senpaga reta kurso por memlernantoj Esperanto12.net. Subtenata de UEA, ĝi kontribuas al du el la kvin kampoj de la strategia plano AKIRI – Informado kaj Instruado – per disponigo de moderna, reta kaj senpaga Esperanto-kurso al novaj publikoj kaj en iliaj propraj lingvoj.
Ĉefrespondecas pri Esperanto12.net la programisto Georg Jähnig. La retejo, kiu lastatempe ĝuis konsiderindan plibonigon de stilo kaj rimedoj, jam disponeblas en pli ol 30 lingvoj. La nuna celo estas vastigi la kurson al pluraj lingvoj kaj tiel ebligi al pli da homoj lerni Esperanton en sia propra lingvo. Pro la lastatempaj progresoj de artefarita intelekto (AI) eblas rapide prepari novajn lingvoversiojn de la kurso. Jähnig deziras kunlabori kun denaskaj aŭ spertaj parolantoj por revizii la tekstojn tradukitajn de AI antaŭ ilia plena publikigo. – “La kombino de artefarita intelekto kaj homa reviziado ebligas fari tion, kio ĝis antaŭ nelonge postulus monatojn aŭ eĉ jarojn da laboro”, klarigas la iniciatinto Georg Jähnig.
La metodo, uzata en Esperanto12.net, hodiaŭ aperas inter la unuaj serĉrezultoj de Google por “lerni Esperanton” en multaj lingvoj, kio faras ĝin unu el la ĉefaj enirejoj al Esperanto por novaj lernantoj tra la mondo. Tio montras, kial la projekto gravas por UEA kaj kial indas por ĝi volontula laboro. Se vi parolas unu el la menciitaj lingvoj kaj pretas dediĉi nur iom da tempo al reviziado de la kurso, kontaktu Jähnig ĉe https://georg.jaehnig.org/contact. Ne necesas traduki la tutan kurson – la plej granda parto de la laboro jam estas farita. Se vi parolas alian indiĝenan lingvon kaj jam kontrolis, ke iu AI-sistemo bone respondas al ĝi, ankaŭ tia informo gravas por la projekto. Ĉiu lingvo ankoraŭ mankanta en Esperanto12.net povas esti aldonita.
Esperanto12.net estas publikigita sub libera permesilo – tial ankaŭ uzebla en aliaj projektoj. Pri la 111a UK, kiel aliĝi al ĝi kaj pri ĝia programo vizitu: https://uk.esperanto.net.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №131.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperanto12.net: UEA serĉas volontulojn appeared first on La Ondo de Esperanto.



