movado
-
Ekskursa tago en Graco – senmone sed bone
Jam pasis la kongresa sezono, sed la memoroj restas. Vladimir Kononiuk eklernis Esperanton en Kijivo en sovetia tempo, en 1979, kaj aktivis tie en la klubo Ora Pordego. Post la disfalo de Sovetio, en 1992, li ekloĝis en Osnabrück, Germanio. Li sendis al Libera Folio rakonton pri tio, kiel li senmone partoprenis la ekskursan tagon dum la ĉi-jara kongreso en Graco. Ne ĉiam la organizita programo estas la plej bona.
-
Forpasis Geoffrey Sutton
Forpasis la brita esperantisto Geoffrey Sutton, lastatempe precipa konata kiel la aŭtoro de ampleksa (kvankam laŭnome "konciza") anglalingva enciklopedio pri la Esperanta literaturo. Li dum sia vivo loĝis en pluraj landoj kaj ĉie kontaktis kun esperantistoj. Li dum du jaroj redaktis la revuon Esperanto de UEA.
-
TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion
Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj havis eblon fari demandojn rekte al la kandidatoj. Unuafoje dum preskaŭ jardeko la prezidanto restis por dua jaro. La estraro strebos resanigi la financojn de la asocioj. La komitato de TEJO krome akceptis deklaron por subteni la strebon de Kataluna Esperanto-Asocio iĝi landa asocio de UEA. Pri Palestino neniu plu parolas.
-
Konferenco por konservi kaj progresi
Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazinta dum la UK en Graco. Kvardeko da partoprenantoj aŭskultis naŭ prelegojn, inter kiuj oni proponis kafon kaj teon, por instigi la aŭskultantojn resti en la salono kaj diskuti kun la prelegintoj.
-
IJK sub nigra suno
Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉambroj. La komitato de TEJO alvokis UEA akcepti Katalunan Esperanto-Asocion kiel duan landan asocion en Hispanio. La sekva IJK okazos en Germanio.
-
La komitato volas vidi financan planon
Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA.
-
UEA respondis multvorte pri disaj temoj
Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero "UEA respondas" en Graco ĵaŭde estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete.
-
”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
Bruno Lehtinen el Finnlando verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras.
-
Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson
La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. Kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido.
-
La Universala Kongreso en Graco inaŭgurita
1 128 personoj el 62 landoj aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis inaŭgurita en Graco en Aŭstrio en dimanĉo la 2-a de aŭgusto. La komitato de UEA kunsidis dimanĉe posttagmeze, sed ne sukcesis decidi pri la kotizoj por la venonta jaro.