movado
-
En Aruŝo venkis idealismo
Tim Owen estis skeptika pri la plano organizi Universalan Kongreson en Afriko. Pro la financaj baroj en monda perspektivo UK estas elitisma aranĝo, kaj tial apenaŭ iuj afrikanoj povos ĝin partopreni, li kredis. Sed surloke li devis konstati ke li eraris – kaj publike konfesi sian pekon.
-
En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon
Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.
-
UEA funkcios per volontuloj kaj laborgrupoj
La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, granda parto de la laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.
-
Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero
Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie.
-
Charters monologis pri la strategio de UEA
La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.
-
Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj
En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
-
TEJO prokrastis elekton de nova estraro
La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
-
AIS vivas plu eĉ sen San-Marino
En 2020 formale ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kiel tiam raportis Libera Folio. Sed la nuligo de la jura statuso de AIS en San-Marino neniel signifis la nuligon de ĝia ekzisto aŭ agado, klarigas la multjara prezidanto de AIS, Amri Wandel.
-
Post monato komenciĝos la IJK en Litovio
La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.
-
Reviziantoj de UEA atendas respondojn
Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.