Konferenco pri la Tago de Esperanto, la 26a de julio 2026
La 26an de julio 1887 aperis la unua libro de Esperanto, pro kio nia Esperanto-komunumo memoras tiun ĉi daton kiel la Tagon de Esperanto. UEA strebas, ke Unesko proklamu tiun daton la Monda Tago de Esperanto. UEA instigas lokajn grupojn festi la Tagon, markante ĝin per loka aŭ reta agado, kaj kuraĝigas ĉiujn aldoni tion al Eventa Servo, kie ankaŭ eblos poste raporti. Via festado subtenas la pledojn de UEA en Unesko por la oficiala agnosko. Interalie UEA mem planas specialan retkonferencon por prezenti al la ĝenerala publiko gravajn atingojn de Esperanto prepare al pli grava festo: “Esperanto 140”, pro la 140a datreveno de la unua libro en 2027.
Konferenco “Tago de Esperanto 2026”
La konferenco okazos en Esperanto kaj estos spektebla per Zoom: https://us06web.zoom.us/j/87403061723?pwd=BLU6XRAZEt9I6mrhoaQBcdCGOvtcb7.1.
Identigilo de la kunveno: 874 0306 1723
Sekreta kodo: 597370 (normale sufiĉas alklaki la ligilon, necesas nek identigilo nek sekreta kodo).
Ĝi estos registrita kaj spektebla poste, laŭplane kun subtekstoj al naciaj lingvoj, tiel ke neesperantistoj povu ĝin spekti kaj ke ĝi helpu informi oficialulojn pri la lingvo kaj la graveco proklami la 26an de julio Monda Tago de Esperanto.
Programo
Dimanĉon, la 26an de julio 2026, de la 12a ĝis la 15a horo UTC, kontribuoj po 20 min.
Enkonduko (5 min.) de Fernando Maia Jr.
So Jinsu. Esperanto: Tutmonde Vivanta lingvo 140 jarojn, de la unua libro ĝis nuntempo
Seán Ó Riain. Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro
Humphrey Tonkin. Esperanto kontraŭ lingva diskriminacio
Zdravka Boycheva. Esperanto-kulturo
Muzika paŭzo (10 min.)
Barbara Pietrzak. Pollando kaj Esperanto
José Antonio del Barrio: ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-Objektoj)
Nathalie Kesler. Esperanto kaj mondcivitaneco
François Lo Jacomo. Esperanto kaj Unesko: 71 jaroj da partnereco
Ni kalkulas, ke vi multnombre spektos tiun ĉi eventon!
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1314.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Konferenco pri la Tago de Esperanto, la 26a de julio 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



