-
BET-59 fermita: Kelkaj statistikaĵoj
Al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) aliĝis entute 292 personoj el 32 landoj. Dum ĝi okazis 35 prelegoj, naŭ koncertoj, kvar spektakloj, kaj estis prezentitaj kvar filmoj. Okazis 30 lecionoj de Esperanto en kvin lingvoniveloj, en kiuj diligente lernis 60–70 lernantoj; krome okazis ankaŭ kvin lecionoj de la litova lingvo por komencantoj. Estis organizitaj kvar ekskursoj, el kiuj unu tuttaga kaj tri duontagaj, kaj pluraj alternativaj, memorganizitaj ekskurs(et)oj de la partoprenantoj. Aperis ok numeroj de “Kunfluo” sur 32 paĝoj, kun pli ol 60 koloraj fotoj en la eldonkvanto 300 ekzempleroj. Sed la plej kara estas nenombrebla:…
-
FORÇA, AMIGO GERI!
FORÇA, AMIGO GERI! Também estive doente e internado em hospital. Foi em 1998 e quase fui embora deste Planeta. Fiquei muito fraco, não queria nem beber água. Comida então nem pensar. Nada descia. Se insistisse, nada parava no estômago. Milagre aconteceu e recuperei o bem mais precioso, a Vida, a minha vida. Só fui ao hospital te visitar uma vez. De volta ao Rio, sua irmã é que foi várias vezes e me dava notícias. Preferi vir pro Rio e ficar com minha irmã. Cada pequena melhora sua me alegrava muito. Quando estava internado, o tempo não parecia passar, as horas se arrastavam no relógio. Cada vez que via…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero
En januaro 2025 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 12an de julio Internacia Tago de Espero. Universala Esperanto-Asocio entuziasme esprimas sian subtenon de tiu iniciato. Kiel implicas ĝia nomo, la Internacia Lingvo Esperanto naskiĝis kaj plue vivas en etoso de espero – la kredo de juna kuracisto, Ludoviko Zamenhof, ke ekzistas alia vojo ol eterna militado, ke eblas kunvivi en paco. Zamenhof kreis internacian lingvon, kiu celis nutri esperon en ĉiuj popoloj pri alia vojo ol militoj, persekutoj, pogromoj, kaj persista malamo. Milionoj da homoj lernis Esperanton: hodiaŭ Esperanto estas konata kaj uzata de individuoj tra la tuta mondo. Tiuj homoj nutras esperon pri mondo kie interhoma komunikado…
-
La (korektita) Kongresa Libro de UK-110 aperis en la reto
En la retejo de UEA estas libere elŝutebla la bitversio de la Kongresa Libro de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu post du semajnoj komenciĝos en Brno. La 146-paĝa bitlibro, aranĝita laŭ la normo “pdf”, ne enhavas la liston de partoprenantoj, kiu estas nur en la papera versio, kiun ricevas ĉiu aliĝinta kongresano en la akceptejo. Komence de la libro estas mesaĝo de gravuloj, listo de diversnivelaj organizantoj; informo pri la kongresejo kaj kongresaj salonoj; utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno. La ĉefa parto (pli ol 100-paĝa) priskribas la kongresan programon, inkluzive de ekskursoj kaj bankedo. Fine estas akcesoraj informoj. La Kongresa Libro estas redaktita de Dorota Rodzianko, Peter…
-
“Kunfluo” aperas ĉiutage kaj estas libere legebla
Ekde BET-26 (Noreikiškės, 1989) dum ĉiu BET, okazanta en Litovio, aperas speciala ĉiutaga informilo, simila al la Kongresa Kuriero dum UK. Ankaŭ dum la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj komenciĝis la 5an de julio en Kaŭno, estas eldonata tia informilo. Ĉi tiun informilon, kies titolo estas “Kunfluo”, redaktas Paweł Fischer-Kotowski, pola esperantisto loĝanta en Nederlando. Li redaktis la Jarlibron de UEA (2016, 2018) kaj la revuon “Kontakto”, ekde 2018 ĝis nun li estas vicredaktoro de “La Ondo de Esperanto”, kaj ekde 2024 li redaktas la nederlandan Esperanto-revuon “Fenikso”. En la gazeto oni povas legi salutmesaĝojn de gravuloj, programon por ĉiu tago, plej aktualajn programŝanĝojn, raportojn pri okazintaj programeroj, anoncojn kaj alian…
-
Franca kongreso: Vojaĝoj realaj kaj fantaziaj
La ĉi-jara kongreso de Esperanto en Francio okazis de la 7a ĝis la 9a de junio en la urbo Nantes ĉe la atlantika marbordo kun 150 esperantistoj el ok landoj. La organiza teamo elektis la kongresotemon “vojaĝo”, ĉar tra sia tuta historio la haveno de Nantes rilatis kun la oceano kaj la transmaraj landoj, kaj nuntempe la urbo masive investas en kulturon, interalie, per la ĉiujaraj artaj eventoj nomataj “La Vojaĝo en Nantes”. Do en Nantes oni vojaĝis reale kaj fantazie. Jules Verne, la mondfama aŭtoro de “Eksterordinaraj vojaĝoj”, unu el la plej tradukitaj aŭtoroj en la mondo, revis pri aliejo sur la kajoj de Nantes, kie li naskiĝis. La…
-
En la 110a UK reokazos la Faka Forumo kaj Premio Pirlot, kaj aperos nova Premio Power por sciencaj prelegoj
Same kiel en pasintaj UKoj okazos en Brno la Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amri@huji.ac.il. Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia…
-
“La stultaj infanoj”: Rabatite dum la tuta julio
Matute, Ana María. La stultaj infanoj / Tradukis el la hispana lingvo Liven Dek. – Santander: Miguel Gutierrez Aduriz, 1988. – 102 paĝoj. – Prezo: 5.25 € (kun sesona rabato). Okaze de la centa datreveno (la 26an de julio) de la hispana verkistino Ana María Matute (1925-2014), ĉi-monate la libroservo de UEA ofertas ŝian novelaron “La Stultaj infanoj” kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Temas pri «mikronoveloj pri la infana mondo, plenaj de “kaŝita kaj obskura poezio”». Mendu ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3406 La bildo estas prenita en la Bitoteko de HEF https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/5918 Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023…
-
Ĉu Esperanto fiaskis aŭ sukcesis?
Ĉu Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo? Ĉu Esperanto fiaskis, aŭ ĉu male ĝi jam sukcesis? En vidpunkta artikolo Liu Xiaozhe pripensas, kion povas fari la Esperantista komunumo por adaptiĝi al la aktuala mondo. Liu Xiaozhe (Solis). En certa amplekso kaj grado, Esperanto sukcesis. Tamen ĝi ne fariĝos ĉies dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufiĉas por ili nur la denaska lingvo. Sub la premo de potencaj lingvoj, Esperanto restos kiel minoritata lingvo kaj hobio de malmultaj homoj. Sed kiel komunikilo, Esperanto ludos neanstataŭeblan rolon en internacia ne-registara kontaktado dum longa historia epoko…
-
Salutmesaĝo de Juozas Olekas, Alta Protektanto de BET-59
Estimataj partoprenantoj, organizantoj kaj gastoj el la tuta mondo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, Mi elkore salutas vin ĉiujn, kunvenintajn en ĉi tiu speciala internacia evento, okazanta en Litovio – ĉe la Universitato Vytautas la Granda, kiu ĉi-jare fariĝas centro de kultura kaj lingvistika kunlaboro. La lingvo Esperanto, kreita por la ideo de homa unuiĝo, hodiaŭ estas pli aktuala ol iam ajn por la mondo, kiu serĉas komunan lingvon – kaj laŭvorte, kaj metafore. Via komunumo atestas, ke dialogo, respekto al kultura diverseco kaj paca kunlaboro inter nacioj estas eblaj kaj necesaj. Ni fieras, ke Litovio povas esti la hejmo de ĉi tiu sencoplena renkontiĝo. La ĉi-jara kunveno iĝu ne…
























