• PMA

    Ivan Turgenev: Manjo

    Antaŭ multaj jaroj, loĝante en Peterburgo, mi, uzante veturilon, ĉiufoje aranĝis konversacion kun la veturigisto. Mi precipe ŝatis konversacii kun noktaj veturigistoj, malriĉaj apudurbaj kampuloj, kiuj venis al la ĉefurbo kun sia ĉevalaĉo kaj kun sledo, farbita per okro – esperante vivteni sin kaj kolekti monon por la servuta pago al sia sinjoro. Foje mi dungis tian veturigiston… Li estis junulo eble dudekjara, alta, belstatura, forta bravulo kun okuloj bluaj, vangoj ruĝaj; liaj blondaj haroj bukle fluis el sub lia flikita ĉapaĉo, surtirita ĝis la brovoj. Kiel li sukcesis surmeti sian trivitan kaftanon sur siajn fortegajn ŝultrojn! Tamen lia bela senbarba vizaĝo ŝajnis trista kaj sombra. Ni komencis interparoli. En…

  • PMA

    La 23a de majo: Duobla naskiĝdatreveno

    Antaŭ 34 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo… Ekde tiam la 23an de majo ni festas ne nur la naskiĝdatrevenon de Aleksander, la senŝanĝa redaktoro de “La Ondo”, sed ankaŭ de la revuo mem. Legu pli detale pri la interesa kaj malfacila historio de “La Ondo de Esperanto” en la artikolo, aperinta en nia novaĵretejo antaŭ kvar jaroj, la 23an de majo 2021 okaze de la 30-jariĝo de nia unua “Ondo” – https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/ Hodiaŭ…

  • PMA

    Rikolta malkresko

    Belarta rikolto 2024: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2024. – 89 p. Kiel ĉiujare la eldonejo Mondial ankaŭ en 2024 aperigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Ial la nombro de kontribuaĵoj en la ĉefaj branĉoj draste malkreskis kompare kun la antaŭaj jaroj. La nombro de premioj tamen ne ŝrumpis, sed ja la nombro de honoraj mencioj. En “Poezio” oni atribuis tri premiojn, la unuan kaj duan al Evgenij Georgiev, la trian al Benoît Philippe. Al mi ĉiam malfacilas prijuĝi poezion. Ĉi-jare la tri poemoj ne tre ampleksaj igis min lerni kvin novajn…

  • PMA

    Terapia transpessoal: caminhos para o bem-estar diante da angústia contemporânea

      Terapia transpessoal: caminhos para o bem-estar diante da angústia contemporânea Paulo P Nascentes[1] “A vida não é só isso que se vê, é um pouco mais, que os olhos não conseguem perceber, e as mãos não ousam tocar, e os pé recusam pisar.” (Paulinho da Viola. Sei lá, Mangueira)             Angústia existencial A angústia difusa que acomete o sujeito contemporâneo é multifatorial e pode estar ligada a uma falta de sentido para a vida. Isso causa um vazio indefinido, sensação de desânimo, cansaço inexplicável, perda de apetite ou voracidade por certos alimentos, diminuição ou exacerbação da libido. Resistente a tratamentos medicamentosos, a peregrinação passa por consultórios médicos e prossegue…

  • PMA

    Kontakto serĉas novan redaktoron

    Esti redaktoro de Kontakto signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi. Postena priskribo La laboro de la Redaktoro estas krei la vizion por la revuo Kontakto; superrigardi la produktadon de ses numeroj jare; verki artikolojn; aktive serĉi homojn por verki artikolojn kaj ilin redakti (t. e.: legi ilin kiam ricevite, proponi ŝanĝojn, decidi ĉu la artikoloj taŭgas aŭ ne por la revuo, ktp.); kontakto kun la eldonejo, la provlegistoj kaj…

  • PMA

    Provizora programo de BET-59

    La 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio) sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio. La suba programo estas provizora, la neta programo por ĉiu tago aperos en la BETa gazeto “Kunfluo”. La 4an de julio (vendredo) 10.00–21.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (en la ĉefa universitata konstruaĵo, str. S. Daukanto 28). La 5an de julio (sabato) 9.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke). 13.00–14.00 Tagmanĝo (memstare). 18.00–19.00 Vespermanĝo (memstare). 19.30–20.00 Komuna organiza kunveno de BET-anoj (en la Senata salono de la ĉefa konstruaĵo de la universitato, str. Daukanto 28). 20.00–21.00 Violona koncerto de Sigita Railaitė-Sičiūnienė (en la Senata salono).…

  • PMA

    Tokipona – bona lingvo por bonlingvistoj

    La subtenantoj de bonlingvismo volas limigi la kvanton de neologismoj en Esperanto kaj igi la lingvon malpli eŭropcentra. Pli radikala estas Tokipono – lingvo, kiu uzas maksimume 140 vortojn kaj devigas la parolantojn funde pripensi, kion ili fakte volas diri. Ni petis la iniciatinton de la lingvo kaj kelkajn uzantojn rakonti, kiel ĝi diferencas de Esperanto. Neformala renkontiĝo de tokiponuloj en Japanio. Foto: Ayu Sunayama Tokipono estas lingvo, kiu ekzistas de baldaŭ 25 jaroj. Ĝin elpensis esperantisto, kaj almenaŭ komence la plej multaj parolantoj estis esperantistoj. Tamen surprize en reta diskuto pri lingvoj aperis lerninto de Tokipono, kiun surprizis la fakto, ke estas eldonataj libroj en Esperanto. – Mi ne…

  • PMA

    o corvo insolente

     PSV-05/2025  No último sábado, nosso pequeno Clube de Leitura da Associação Paulista de Esperanto discutiu “O Corvo”, de Poe. Foram quatro traduções do famoso poema, cada uma com uma proposta diferente de transposição. Uma simples leitura (de preferência em voz alta, para captar a musicalidade das rimas e métricas) permite perceber o desafio que cada tradutor enfrentou. A simbologia do texto fascina. O Corvo – Destino ou Fatalidade – entra pela janela, e não pela porta, e interrompe a leitura de textos de “Ciência Ancestral”, em que o poeta buscava, em vã procura, consolo pela perda da amada. A ave petulante pousa sobre o busto de Atena – a deusa…

  • PMA

    Nuna agado de la Akademio kaj memorigo pri la laŭro de la Akademio

    Delonge ne aperis oficialaj informoj de la Akademio, sed tiaj informoj estis diskonigataj tra pluraj aliaj kanaloj. Tamen la Akademio daŭre aktivas. Depost la lastaj oficialaj informoj okazis pluraj decidoj: deklaro pri la Esperanta litero ŭ (2023), 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2023), rekomendo pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifo-kategorio de korupt- (2025); kaj la sekcioj de la Akademio plu laboradas. Ekde 2022 la Akademio kunlaboras kun la komisiono de UEA pri KER-ekzamenoj pro enkonduko de C2-nivela KER-ekzameno. La konsultejo kaj la interkonsilejo pritraktis dekojn da demandoj, okazis novaj konferencoj de la Akademio, novaj premioj laŭro de la Akademio, aperis novaj Leteroj de…

  • PMA

    Invitu la 59an Kongreson de ILEI por 2026

    Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026. Organizaj postuloj La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. La kongreso devas esti Esperanto-evento sen konkurenco de aliaj eventoj. La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto. LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas…