• PMA

    Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59

    Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) siatempe estis mini-kongresoj de Esperanto en Sovetunio. Okazante laŭvice en la tri Baltaj Respublikoj, ili kunvenigis centojn da gesamideanoj el la tuta Esperanta landego. Kiam mildiĝis la kontrolo kaj plifaciliĝis aliro al multobliga tekniko, aperis la ebleco eldoni ĉiutagan tendaran gazeton. La nomo por la informilo estis elektata tiel, ke ĝi asociu kun la loko, kie BET okazis. Ekzemple, “BETulo” asociis kun betulo, ĉar BET okazis en lernejo de arbaristoj; “Laga Ondo” memorigis pri la lagoj, kiuj ĉirkaŭas la urbeton Veisiejai; “Meandro” – pri meandroj de Nemano apud Birštonas; “Balenido” ornamas la blazonon de Birštonas k. s. Tiuj ĉiutagaj gazetoj bone respegulas programon, etoson de la renkontiĝoj…

  • PMA

    La programo de la 58a kongreso de ILEI

    Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) de la 19a ĝis la 26a de julio 2025 okazigos la 58an kongreson de ILEI en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio. La temo de la kongreso estas “Artefarita intelekto kaj lingvolernado”. La kongresaj programeroj okazos en kvar salonoj de la hotelo “Palace”: Zamenhof, Tesla, Corsetti, Sekelj. Legu la provizoran laŭhoran programon de la kongreso ĉe https://mallonge.net/ilei58. Al la kongreso jam aliĝis 139 personoj. Aliĝu ankaŭ vi ĉe https://mallonge.net/ilei58alig. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/serbujo-5/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ…

  • PMA

    o pichador e a preposição

         PSV jun2025 Caminhar pelas ruas da cidade tem suas surpresas. Passando sob um viaduto, dei com uma pichação em grandes letras negras, sobre uma das colunas que o sustentam:   Queria mudar com você, não por você   Não consegui passar indiferente. Demorei um pouco a atinar com o que me atraiu, naquele doce poeminha de rua. A eterna  ilusão da mudança? As letras grandes e angulosas, como quem grita? A veleidade do verbo no pretérito imperfeito? Fiquei a imaginar o gesto-spray do pichador que “desejaria” mudar, e mudar junto. Ousado visionário! Só então percebi que meu encanto fora causado pelo cuidado com que, sonhador,  ele desenhou suas…

  • PMA

    APERo: Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ruslando

    Ĉi-jare la Moskva asocio MEA MASI festis sian 30an datrevenon ĉe la 18a renkontiĝo APERo, kiu okazos la 1-4an de majo 2025 en la Moskva distrikto Puŝkino, ĉe turisma ripozejo ekster la urbo. Ĉar la kunveno okazis ne malproksime de miaj parencoj, mi decidis kombini miajn vojaĝojn kaj ĉeesti la datrevenon de MASI. Eĉ pli, ĉar mi ja dum kvin jaroj konis la gvidantinon, Irina Gonĉarova, sed ni neniam renkontiĝis persone. Kaj tio estis bonega preteksto por vidi unu la alian. La mallongigo APERo signifas “AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo” kaj malgraŭ la fakto, ke ĉi-jare ĝi okazis en majo, sed ne kiel kutime en februaro-marto, la naturo decidis ludi kun ni…

  • PMA

    Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?

    Esperantistoj bone elektu siajn batalojn por savi la postlasitajn paperojn de aktivuloj kaj organizaĵoj – ne ĉiuj esperantaj dokumentaroj estas akcepteblaj en arĥivejoj. Aliflanke, ni ankaŭ devas lerni kiel marĉandi ruze por plialtigi ilian valoron, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo. Esperantista vizito en la ĵus inaŭgurita Muzeo de Esperanto de Subirats en oktobro pasintjare. La muzeo, en la urbodomo mem, ekspozicias parteton de la havaĵoj de la eksa Hispana Esperanto-Muzeo, kiuj estas gardataj en la apuda magistrata arĥivejo. De maldekstre: Zdravka kaj Normand Fleury, Manuela Blanco, la aŭtoro de la artikolo kaj Raia Androvska. En 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj voĉdonis, ke…

  • PMA

    Edukado.net lanĉos Fakan Angulon en Brno

    Edukado.net lanĉos novan programon dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno kaj esperas krei tradicion. Ni organizas Fakan Angulon, en kiu ni ebligos spert-interŝanĝojn, interkonigos homojn ne nur en kampo de Esperanto, sed precipe kadre de iliaj hobiaj kaj profesia lertoj. Ĉiu partoprenanto prezentos al grupeto eron de sia profesio, hobio, eltrovaĵo, arto … Ni celas havi prezentadojn pri librobindado, ŝminkado, bierfarado, silkopentrado, panbakado, stenografio, farado de vitralo ktp. La programo baziĝas sur ekvilibra interŝanĝo, kie nur tiuj ricevas, kiuj ankaŭ donas. Tio signifas, ke el la 20 partoprenontoj, ĉiu estos kaj “publiko” kaj prezentanto. Preparante sin la kandidatoj evoluigas siajn lingvajn kapablojn, kaj dum la prezentoj oni…

  • PMA

    Pli ol mil aliĝintoj al la kongreso en Brno

    Komence de la unua julia semajno ni skribis, ke “je la 1a de junio 2025 jam 989 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto” kaj aldonis: “Estas certe, ke ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj” (vidu https://sezonoj.ru/2025/06/brno-21/). Ĉi tiu prognozo realiĝis post ses tagoj, dum kiuj al la kongreso aliĝis pliaj 15 personoj, kaj la suma kongresanaro superis milon. Nun estas registritaj 1004 aliĝintoj. Laŭ la nombro da aliĝintoj la 110a UK en Brno jam superis ses UKojn okazintajn ĉi-jarcente: UK-99 en Bonaero (Argentino, 2014) — 706 aliĝintoj UK-109 en Aruŝo (Tanzanio, 2024) — 854 UK-107 en Montrealo (Kanado, 2022) — 859…

  • PMA

    Kandidatiĝu por la Estraro de TEJO 2025–2026

    La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn al la Estraro de TEJO por la mandato 2025–2026. La elektitoj enoficiĝos la 1an de septembro 2025 kaj finos la mandaton la 31an de aŭgusto 2026. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Novaj estraranoj estos elektitaj kadre de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto aŭ per reta voĉdono en julio. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2025 naskita inter la 1a de septembro 1990 kaj la 31a de aŭgusto 2007. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo. La Estraro konsistas…

  • PMA

    Informilo №2 pri BET-59

    Gravaj praktikaj kaj teknikaj informoj La 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) okazos de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno, la dua plej granda urbo de Litovio. La ĉefa lokalo de BET-59 estas la universitato Vytautas la Granda (strato S. Daukanto 28), kiu situas en la centro de la urbo. La alveno al Kaŭno okazos la 4an kaj la 5an de julio, la forveturo – la 13an de julio. Al BET-59 aliĝis jam 240 partoprenantoj el 28 landoj. Partoprenantoj de BET-59 loĝos en jenaj lokoj: 1. Studenta domo de la Instrua centro (str. Jonavos 178) 2. Tristela hotelo “Metropolis” (str. S. Daukanto 21) Ĉiuj programeroj de BET-59 okazos…

  • PMA

    Pola Esperanto-Kongreso

    La 42a Pola Esperanto-Kongreso okazos la 21-24an de aŭgusto 2025 en Piotrków Trybunalski. La urbo situas en la centro de Pollando (140 km sudokcidente de Varsovio kaj 90 km nordoriente de Częstochowa) kaj estas facile atingebla per trajnoj. Kongresanoj loĝos en Studenta Domo de Akademio de Piotrków. La kongresa temo estas: “Edukado – progreso – sukceso”. Skiza kongresa programo: 21.08.2025, ĵaŭdo 9:30-18:00 – tuttaga ekskurso al Sulejów, Spała, kaj Inowłódz (kun tagmanĝo). 19:00 – vespera renkontiĝo apud la kongresa tranoktejo. 22.08.2025, vendredo 10:00 – malfermo de la Kongreso, prelegoj. 14:00-15:00 – manĝopaŭzo. 15:30-18:00 – prelegoj, vizitado de la urbo. 18:00-21:00 – arta programo. 23.08.2025, sabato 9:30-14:30 – programo, prelegoj. 14:30-16:00…