-
Kultura Semajnfino en Tiĉino
Al la Kultura Semajnfino, okazinta ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio 2025, deko da personoj aliĝis kaj transiris Alpojn tra la fama Gotarda Tunelo, la plej longa tunelo por trajnoj en la mondo (58 km). Aliaj uzis alian vojon, la pasejon Simplon, kaj veturis tra itala teritorio. Ili atingis la italparolan parton de Svislando kaj celis la urbon Lokarno ĉe la Majora Lago (Lago Maggiore), kiu etendiĝas en Svislando kaj en Italio sude de Alpoj. La surfaco de ĉi tiu lago estas la plej malalta punkto en Svislando (190 metroj super la marnivelo), kaj la grundo de la lago situas sub la marnivelo, tiom krutaj la…
-
TEJO-delegacio gvidis rolludon “Kukumio” en la Eŭropa Parlamento
Dek TEJO-delegitoj sukcese gvidis rolludon, kiu faciligis profundajn konversaciojn pri lingvaj baroj kaj neegaleco En la majesta spaco de la Eŭropa Parlamento, kie ordinare resonas la voĉoj de politikistoj diskutantaj leĝojn kaj traktatojn, aŭdiĝis ĉi-foje io tute malsama: la entuziasmaj opinioj de junuloj el la tuta kontinento, kiuj partoprenis ludon nomatan “Kukumio” por esplori la kompleksajn temojn de lingvaj rajtoj, malplimultoj kaj socia neegaleco. La ludo estis gvidita dufoje de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en la Eŭropa Parlamento (Strasburgo) kadre de Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO), la 13-14an de junio 2025. Kio estas “Kukumio”? “Kukumio” estas speciala eduka ludo kreita por faciligi profundajn diskutojn pri delikataj sociaj temoj. La ludo…
-
Lingvoj en la eŭropa vojkruciĝo
Denove malsukcesis la provo oficialigi ĉe EU tri regionajn lingvojn de Hispanio. La decido postulas unuanimecon. Spite longajn intertraktadojn en la kulisoj, reprezentantoj de pluraj landoj en ministra kunveno fine de majo kontraŭis la proponon. Nicolau Dols klarigas la fonon kaj la argumentojn. Ekde 2023 Hispanio petas al Eŭropa Unio la oficialigon de la kataluna, la eŭska kaj la galega. Ĉi tiuj lingvoj estas oficialaj en siaj historiaj teritorioj de Hispanio kune kun la hispana. Fakte ili iom uzeblas en instancoj de EU ekde decembro de 2005 dank’ al interkonsento subskribita de Hispanio kaj EU. Tio ne signifas ke la tri menciitaj lingvoj estas oficialaj de EU, sed nur ke…
-
Karstaj tagoj 2025
Karstaj tagoj estas Esperanto-renkontiĝo kun longa tradicio. Ĝi havas celon kunigi esperantistojn de diversaj regionoj kaj landoj por esplori la Karstan regionon inter Italujo kaj Slovenujo kaj ties naturajn kaj kulturajn belecojn. La evento ĉi-jare revenas post 12 jaroj (lastan fojon ĝi okazis en 2013). Triesto atendas vin, deziranta prezenti sian unikan teritorion. Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj esperas, ke vi havos agrablan tempon kun ni! Bonvolu aliĝi al Karstaj tagoj de la 26a ĝis la 28a de septembro 2025. Kio atendas vin? – ekskursoj sur altebenaĵo Karsto en Italujo kaj proksime de Slovenujo – prelegoj pri Karsto kaj karstaj fenomenoj kaj klarigoj surterene de fakulo – vojaĝado per funikulara…
-
KLERo-2: Klerigo per kreado
En la pasinta jaro Moskva Esperanta Asocio MASI iniciatas novtipan porjunularan renkontiĝon “Kleriga Labora Esperanto-Renkontiĝo” (legu https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/). La dua KLERo kontraste al la unua estos ne Esperanto-lernejo, sed aro da metiejoj por kreado de esperantaĵoj utilaj por instruado, lernado, varbado, distrado ktp en, per kaj por Esperanto. Ĉi tiun celon respegulas la moto de KLERo-2: “Klerigo per kreado”. Ni okupiĝos pri farado de videoj, sonregistrado de tekstoj, desegnado de bildoj, uzado de la Artefarita Intelekto, farado de ludoj, cerbosturmoj pri aktualaj Esperanto-problemoj, kaj multo alia. La Organiza Teamo (OT) de KLERo-2 konsistas el ses spertaj esperantistoj aŭ aktivaj gejunuloj el Moskvo, Dimitrovgrado, Penzo kaj Sankt-Peterburgo. La partoprenontaron kompletigas jam ses…
-
QUÍMICA DA PELE – HAŬTA KEMIO
QUÍMICA DA PELE inquietação insana incontida imotivada iminência iluminada de invisível lanterna: o texto oculto a palavra perdida quem sabe ainda se revele na talvez poesia que a coceira expele expande esfola encurta estica atiça espicaça atrai repele iminência do insabido enlouquece a química da pele inquieta aflita o poeta reflita ainda que desconexo qual o fato? qual o reflexo? HAŬTA KEMIO freneza malentena senmotiva malkvieto baldaŭeco lumigata de nevidebla lanterno: la okulta teksto la perdita vorto kiu scias ankoraŭ sin rivelu tra la ebla poezio kiun la juko elĵetas ekspansias senhaŭtigas kurtigas etendas instigas furiozigas allogas forpelas baldaŭeco de io nesciita frenezigas la kemion de la haŭto malkvieta aflikta pripensas la poeto kvankam malkoneksa, kiu la fakto? kiu…
-
Tre petola, amuza kaj pozitiva albumo
Jonny M. Jonny M – Petolas: K-disko. – Kolonjo: Falkonection, 2024. Jonny M (legu [ĝOni mO]; malantaŭ la artista pseŭdonimo sin kaŝas germano Jonas Marx) naskiĝis en 1990 kaj komencis sian muzikan karieron (unue per la uzado de la angla kaj germana lingvoj) jam en 2006. Lia ligo kun Esperanto daŭras ekde 2011, kiam li publikigis provan albumeton en Esperanto sub la titolo “Pli ol Espero”. Jam en 2013 li publikigis sian unuan oficialan albumon “Regestilo”, kiu akiris popularecon en la junulara Esperanto-medio. La unuan albumon sekvis la dua (“Kreaktiva”, 2017). La kovima pandemio iom rompis pluajn planojn de la artisto, sed jen en 2024 aperis la nun recenzata albumo…
-
La Sep Valoj: Esperanto-traduko de la centra mistika verko de Bahá’u’lláh
“La Sep Valoj” estas verko revelaciita en la malfruaj 1850aj jaroj de Bahá’u’lláh, la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, kiam Li post dujara retiriĝo al la montoj de Kurdio revenis al Bagdado. La temo de la verko estas sentempa kaj senloka: la internaj veroj de religio. Ĝi estas mistika priskribo de la vojaĝo de la animo tra sep stadioj de interna transformiĝo respektive de la transiro de la homa memo ek de la mondo materia ĝis la transaj sferoj proksimaj al Dio. La Bahaa Mondcentro en 2019 publikigis aŭtoritatan tradukon el la origina persa al la angla enkadre de la kolekto “The Call of the Divine Beloved. Selected Mystical Works…
-
La 110a UK en Brno: Ses semajnoj ĝis la kongreso
Jam pli ol 1000 kongresanoj [1011 personoj. – AlKo] el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 26an de julio en Brno. La tuta organiza teamo antaŭĝojas vidi vin en Brno kaj preparas por vi memorindan eventon. En tiu ĉi mesaĝo vi trovos kelkajn ĝisdatigojn kaj memorigojn pri la Kongreso. Programo La ĉi-jara kongresa temo “Esperanto kaj teĥnologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” invitas nin pridiskuti, kiel modernaj teĥnologioj kaj Esperanto kontribuas al interpopola kompreno kaj kunlaboro. Aliĝu al la dissendolisto KongresaTemo@Groups.io por interŝanĝi ideojn pri la temo! La detala horaro estas preparata kaj aperos baldaŭ, tamen vi jam povas…
-
PEPITA DE OURO – OR-GRAJNO
PEPITA DE OURO 1 a inquietação persiste parecendo luz inquieta com seu dedo em riste nas feridas do poeta no seu canto insiste sua voz é incompleta e o poeta assiste sua sombra se faz seta o que falta? o que sobra? o que acontece? O que se precipita? do insondável vem a obra? o que tanto assim me agita? como isso se desdobra? tem ouro nessa pepita? 2 assim como o texto esconde na medida em que aparece nessa medida responde: embora luz, obscurece esse alívio vem de onde? o que se espalha se junta? poema jamais responde? poesia é só pergunta? …























