• PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2025

    1. Antaŭ 20 jaroj mortis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), ­hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (“Cigana romancaro” de F. García Lorca, 1971; “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” de M. Cervantes, 1977; “Boule de suif” de G. Maupassant, 1982; “D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde” de R. Stevenson, 1985; “La familio de Pascual Duarte” de C. J. Cela, 1985; “Sentempa simfonio: Poem-antologio hispana”, 1987; “Norda odiseado kaj aliaj rakontoj ”de J. London, 1988; “Drolaj rakontoj” de H. Balzac, 1989; “Cent jaroj da soleco” de G. García Márquez, 1992; “La oldulo kaj la maro” de E. Hemingway, 1996 k.…

  • PMA

    Kontribuu al la malferma filmeto de IJK 2025!

    La unua azia IJK en pli ol jardeko, IJK 2025, tre baldaŭ venos! Ni apenaŭ povas atendi ĉi tiun certe neforgeseblan sperton. Ni volas regali ĉiujn kongresanojn per bela kaj emociplena filmeto, kiu ankaŭ restos kiel memoraĵo pri la kongreso por la estonteco! Kaj ni invitas vin kontribui al nia iniciato: ni volas kunigi viajn atendojn, bondezirojn kaj atendojn al la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma ceremonio. Jen via okazo esti parto de historio! Ne gravas ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne, aŭ ĉu vi estas TEJO-membro aŭ ne. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasman vizaĝon pri nia venonta kongreso. Kion vi povas diri…

  • PMA

    Panikaj decidoj, nula informado

    La decido pri la venontjara Universala Kongreso estis farita lastmomente, sen ajna publika diskuto aŭ eĉ anticipa informado al la komitato de UEA. Neniam antaŭe du sinsekvaj kongresoj okazis geografie tiel proksime unu al la alia, kaj neniam post Hamburgo 1974 oni tiel malfrue anoncis la kongresurbon. La distanco inter la kongresurboj de 2025 kaj 2026 estas rekorde mallonga. Mapo: Google Earth. Dum multaj jaroj validis praktiko, laŭ kiu la kongresurboj de venontaj Universalaj Kongresoj estu anoncitaj almenaŭ du jarojn anticipe. Laŭ la kongresa regularo tiun anoncon la estraro principe faru eĉ tri jarojn antaŭe, kvankam tio ne ĉiam okazis. La loko kaj dato de la ĉi-jara kongreso en Ĉeĥio…

  • PMA

    La 111a UK okazos en 2026 en Graz

    Por la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela urbo Graz (Graco) estos la kongresurbo. Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj…

  • PMA

    La UK en 2026 okazos en Aŭstrio

    Dum longa tempo oni atendis informon pri la loko de la venontjara Universala Kongreso. Kutime la kongresurbo estas konata du jarojn anticipe, sed la decido pri la venontjara kongreso venis tre malfrue. La 29-an de junio UEA fine informis, ke la UK en 2026 okazos en Graz en Aŭstrio. Ni publikigas la tekston de la gazetara komuniko senŝanĝe. La kastela monto en Graz kun la konata horloĝturo. Foto: C.Stadler/Bwag CC BY-SA 4.0 Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo. Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo…

  • PMA

    Fernando Maia – prezidanto de UEA por 2025-28

    En la retejo de UEA aperis la 30-paĝa raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2025-28. Ni citas la esencan parton, kiun sekvas la biografioj de la kandidatoj. Laŭ la Elekta regularo de UEA, “por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkunmetoj por la Estraro aŭ por komisionoj”. Por serĉi kandidatojn, ni aranĝis malferman alvokon al la membraro kaj kontaktis nuntempajn kaj estintajn estraranojn kaj potencialajn kandidatojn al la nova estraro. Entute estis kontakto kun pli ol dudeko da potencialaj kandidatoj. Ĉiuj prezentataj kandidatoj estas individuaj membroj de…

  • PMA

    Interkultura festo en Vigy

    De la 23a ĝis la 27a de majo 2025 en la ĉarma vilaĝo Vigy, nordoriente de Francio apud Metz, okazis du gravaj Esperanto-eventoj: la 77a SAT-Amikara Kongreso kaj la 89a Regiona Staĝo de Esperanto France-Est (EFE). Ĉi tiu duflanka aranĝo kunigis 68 esperantistojn el pluraj landoj, proponis altkvalitajn prelegojn kaj kulturajn programerojn, kaj servis kiel modelo de internacia kunlaboro. La kongresejo, ADEPPA, situas sur verdoplena deklivo ĉe la rando de arbaro, kie inter la konstruaĵoj trankvile paŝis ŝafoj, ĉevaloj, azenoj, anseroj kaj eĉ meleagro. La natura medio kontribuis al la afabla etoso, malgraŭ kelkaj praktikaj defioj (ekzemple, la malsam-alta pozicio de la manĝejo kaj salonoj). Malgraŭ tio ĉiuj laŭdis la…

  • PMA

    NUANCE – NUANCO

      NUANCE sinto nuances do espectro dos sentidos de cada palavra sei conotações e aspectos ainda os mais sutis de quem as debulha e escava conhecedor de seus ardis   nelas afasto um solecismo um pleonasmo um murmúrio não me escapa nem mesmo o aceno espúrio o chute de trivela não de chapa sortilégios augúrios nada escapa   nelas só me seduz a seda o macio da luz essa só me extasia se encontro onde a pus o viço a graça a luz da poesia se poética se amplia nunca se reduz sacia seu buquê de luz no ritmo goteja a poesia na sílaba íntima e legítima da libido da…

  • PMA

    Forpasis Josep Franquesa i Solé

    Kun profunda bedaŭro UEA informas, ke la 23an de junio 2025 en la aĝo de 88 jaroj forpasis Josep Franquesa i Solé (1936-2025) Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por…

  • PMA

    Kaŭno superis Klajpedon: Jam 264 aliĝintoj al BET-59

    Je la 25a de junio, dek tagojn antaŭ la malfermo de BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, al ĝi aliĝis 264 personoj el 29 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 84. Sekvas Pollando kun 36 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 84 Litovio 36 Pollando 16 Germanio, Koreio 15 Italio 14 Latvio 12 Francio 9 Ruslando 7 Belgio, Finnlando 6 Estonio, Ukrainio 4 Hispanio, Svedio, Svislando 3 Hungario, Komoroj, Nederlando, Pakistano 2 Britio, Israelo 1 Aŭstralio, Burundo, Ĉeĥio, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Turkio, Ugando La nombro da aliĝintoj jam superis tiun de la 56a BET, kiu okazis somere 2022 en Klajpedo. Tiam aliĝis…