PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Fernando Maia – prezidanto de UEA por 2025-28
En la retejo de UEA aperis la 30-paĝa raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2025-28. Ni citas la esencan parton, kiun sekvas la biografioj de la kandidatoj. Laŭ la Elekta regularo de UEA, “por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkunmetoj por la Estraro aŭ por komisionoj”. Por serĉi kandidatojn, ni aranĝis malferman alvokon al la membraro kaj kontaktis nuntempajn kaj estintajn estraranojn kaj potencialajn kandidatojn al la nova estraro. Entute estis kontakto kun pli ol dudeko da potencialaj kandidatoj. Ĉiuj prezentataj kandidatoj estas individuaj membroj de…
-
Interkultura festo en Vigy
De la 23a ĝis la 27a de majo 2025 en la ĉarma vilaĝo Vigy, nordoriente de Francio apud Metz, okazis du gravaj Esperanto-eventoj: la 77a SAT-Amikara Kongreso kaj la 89a Regiona Staĝo de Esperanto France-Est (EFE). Ĉi tiu duflanka aranĝo kunigis 68 esperantistojn el pluraj landoj, proponis altkvalitajn prelegojn kaj kulturajn programerojn, kaj servis kiel modelo de internacia kunlaboro. La kongresejo, ADEPPA, situas sur verdoplena deklivo ĉe la rando de arbaro, kie inter la konstruaĵoj trankvile paŝis ŝafoj, ĉevaloj, azenoj, anseroj kaj eĉ meleagro. La natura medio kontribuis al la afabla etoso, malgraŭ kelkaj praktikaj defioj (ekzemple, la malsam-alta pozicio de la manĝejo kaj salonoj). Malgraŭ tio ĉiuj laŭdis la…
-
NUANCE – NUANCO
NUANCE sinto nuances do espectro dos sentidos de cada palavra sei conotações e aspectos ainda os mais sutis de quem as debulha e escava conhecedor de seus ardis nelas afasto um solecismo um pleonasmo um murmúrio não me escapa nem mesmo o aceno espúrio o chute de trivela não de chapa sortilégios augúrios nada escapa nelas só me seduz a seda o macio da luz essa só me extasia se encontro onde a pus o viço a graça a luz da poesia se poética se amplia nunca se reduz sacia seu buquê de luz no ritmo goteja a poesia na sílaba íntima e legítima da libido da…
-
Forpasis Josep Franquesa i Solé
Kun profunda bedaŭro UEA informas, ke la 23an de junio 2025 en la aĝo de 88 jaroj forpasis Josep Franquesa i Solé (1936-2025) Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por…
-
Kaŭno superis Klajpedon: Jam 264 aliĝintoj al BET-59
Je la 25a de junio, dek tagojn antaŭ la malfermo de BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, al ĝi aliĝis 264 personoj el 29 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 84. Sekvas Pollando kun 36 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 84 Litovio 36 Pollando 16 Germanio, Koreio 15 Italio 14 Latvio 12 Francio 9 Ruslando 7 Belgio, Finnlando 6 Estonio, Ukrainio 4 Hispanio, Svedio, Svislando 3 Hungario, Komoroj, Nederlando, Pakistano 2 Britio, Israelo 1 Aŭstralio, Burundo, Ĉeĥio, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Turkio, Ugando La nombro da aliĝintoj jam superis tiun de la 56a BET, kiu okazis somere 2022 en Klajpedo. Tiam aliĝis…
-
Fernando Maia estos prezidanto de UEA
La sola kandidato por la posteno de prezidanto de UEA estas Fernando Maia, nuna vicprezidanto de la asocio. Kiel unuan vicprezidanton la elekta komisiono proponas Sean Ó Riain. Rekandidatis por estrara posteno ankaŭ alia nuna vicprezidanto, Amri Wandel, sed lin la elekta komisiono ne mencias en sia propono. Fernando Maia dum reta komitata kunsido. La elekta komisiono de UEA antaŭ kelkaj tagoj transdonis al la ĝenerala sekretario de la asocio sian proponon por la sekva estraro de la asocio. La raporto de la komisiono estis publikigita merkrede en la retejo de UEA. La formala elekto okazos dum la komitata kunsido en la Universala Kongreso en Ĉeĥio. Ĉar la elekta komisiono…
-
Literatura Vivo: Nova revuo en Esperanto
Aperis kaj senpage elŝuteblas la unua numero de la ĉiumonata bitgazeto “Literatura Vivo”. La fondinto kaj ĉefredaktoro de LV Erika Godó kaj ĝia kunredaktoro John Huang jene alparolas la legantojn: “Vi legas la unuan numeron de Literatura Vivo. Nia celo estas krei platformon, kie interesiĝantoj pri literaturo povas renkonti la plej novajn verkadojn kaj verkistojn. En nia revuo vi povas legi poemojn, prozojn kaj novelojn kaj intervjuojn kun verkistoj, same kiel helpi kompreni klasikajn verkojn pli profunde. Krome, ni ofertas eblon por verkistoj kaj poetoj montri siajn proprajn verkojn. Aliĝu al ni kaj malkovru kune la mondon de literaturo! Ni atendas viajn rimarkojn kaj sugestojn!” La unua eldono de “Literatura…
-
Kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio
En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn; en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson; kaj en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein. En 2024 la Akademio decidis ne aljuĝi la premion. La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la 1a de januaro 2020 kaj la 31a de decembro 2024. La Laŭron…
-
Pli da membroj pagas malpli al UEA
“Nu, bonŝance ni savis la asocion.” Tiu estas la konkludo de ĝenerala direktoro Martin Schäffer surbaze de la ekonomia rezulto de Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2024. La asocio laŭ li ŝparis amason da mono malpliigante la oficistaron – sed devis urĝe dungi du pliajn oficistojn por ricevi administran subvencion de EU. Unu el la dungitoj tuttempe okupiĝos pri havigo de subvencioj. Individuaj membroj de UEA 1979–2024. La kvanto de individuaj membroj dum la lastaj jaroj kresketas, dum ne kreskas la sumo de kotizoj. Dum la lastaj jaroj UEA ne raportas la kvanton de membroj, kies kotizojn pagas fondaĵo Canuto. Sojle al la baldaŭa Universala Kongreso en Ĉeĥio fine estis…
-
BRAZILA KULTURO POR LA MONDO PER ESPERANTO – CULTURA BRASILEIRA PARA O MUNDO PELO ESPERANTO
Brazila kulturo por la mondo per Esperanto: la neŭtrala Lingvo Internacia rolas kiel ponto por la disvastigo de la brazila kulturo en la globa scenejo Paulo P Nascentes[1] Enkonduko Ĉu vi opinias, ke la brazila kulturo estas bone konata Ekstere? Iam dum feria vojaĝo mi aŭdis kun ĝojo la faman bosanovan kanton Garota de Ipanema [Girl from Ipanema], de Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes, kantata de grupo de turistoj en metroo-stacidomo en Vieno. Eble neniu el ili estis brazilano. Nu, bonŝance tiu kaj pluraj aliaj brazilaj kanzonoj populariĝis. De antaŭ kelkaj jaroj tio okazadas. Carmem Miranda, ekzemple, en la jaroj 1950, furoris tutmonde, ekde Usono. Unu el la…

























