PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Przemysław Wierzbowski forpasis

    La 30an de junio 2026 subite forpasis Przemysław Wierzbowski (1986-2026) pola socia kaj kultura aganto, politika aktivulo (fondinto de la Podlaĥia filio de la maldekstra partio “Razem”) kaj esperantisto, Esperanto-disvastiganto kaj movadorganizanto, iama estrarano de la Pola Esperanto-Junularo, prezidanto de la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES); aŭtoro de “Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila” (2017); tradukinto de “Ĉio komenciĝis ĉe la Verda: Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto” de Z. Romaniuk kaj T. Wiśniewski (2009), “Cerba fetiĉo” de K. Korska (kun aliaj, 2018) kaj “Solaris” de S. Lem (2021); enpaĝiginto de pluraj libroj (kun)eldonitaj de BES, kunlaboranto de la Esperantaj Vikipedio kaj Vikifontaro, organizinto de pluraj esperantistaj…

  • PMA

    Graco: Pli ol mil kongresanoj

    Je la 1a de julio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 1069 personoj el 62 landoj. Dum junio aliĝis 104 personoj, inkluzive de 25 novaj kongresanoj el Kroatio. La plej multaj aliĝintoj (143) estas el Germanio. Vidu la liston de la plej aliĝemaj landoj kun almenaŭ 25 aliĝintoj: 143 Germanio (+10 dum junio) 97 Francio (+9) 92 Pollando (+1) 59 Aŭstrio (+5) 54 Hungario (+2) 42 Italio (+6) 40 Kroatio (+25) 39 Ĉeĥio (+1) 33 Usono (+4) 32 Korea Resp. (+1) 28 Ĉinio kaj Honkongo (+8) 26 Hispanio (+1) 26 Svislando (+5) 25 Brazilo…

  • PMA

    Forpasis Przemysław Wierzbowski

    Neatendite forpasis Przemysław Wierzbowski, la multjara prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Li estis nur 39-jara. Przemysław Wierzbowski dum prezentado en la Zamenhof-Centro en Bjalistoko en decembro 2021. Foto: Białostocki Ośrodek Kultury Przemysław Wierzbowski dum multaj jaroj aktivis por Esperanto en Bjalistoko, Pollando kaj internacie. Li estis interalie estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Loke li estis la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, fondita en la jaro 1991 por daŭrigi la tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1921. La organizaĵo multe okupiĝis pri la konservado de la memoro pri Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo, sed ankaŭ pri eldona agado. En ambaŭ kampoj Przemysław Wierzbowski intense laboris. Multaj libroj eldonitaj en Bjalistoko estis de li…

  • PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2026

    1. Antaŭ 35 jaroj (1991) en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) aperis la unua numero de la renaskita gazeto “Ruslanda Esperantisto” (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo); entute aperis 96 numeroj: 72 en Esperanto (1991-97) kaj 24 en la rusa lingvo (1998-2001). 4. Antaŭ 105 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), dekomenca membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-21) kaj Akademio de Esperanto (AdE, 1908-21), direktoro de la sekcio por la Gramatiko de AdE (1908-21). Kvankam Grabowski verkis malmultajn poemojn en Esperanto, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro…

  • PMA

    Kontoj de UEA daŭre sen profesia kontrolo

    Daŭre mankas raporto de profesia revizoro pri la kontoj de UEA. La financaj rezultoj de pluraj kongresoj restas netraktitaj. La multjara kaj multekosta laboro por la reteja renovigo nun ŝajne estos tute forĵetita. Nekonata monsumo estis uzita por krei la sistemon AKSO, kiun UEA nun ŝajne tamen ne uzis. Kvin semajnojn antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso en Graco al la komitato de UEA estis liveritaj diversaj raportoj pri la ekonomia kaj cetera stato de la asocio. Tamen multaj esencaj aferoj estas tuŝitaj nur preterpase, kaj grandan parton de la estrara raporto plenigas listigo de evidentaĵoj. Pri la libroservo oni povas ekscii, ke ĝi “prizorgis distribuadon de libroj kaj aliaj eldonaĵoj”.…

  • PMA

    La 14a Kongreso de kroataj esperantistoj

    Ekde la 19a ĝis la 21a de junio en Karlovac okazis la 14a Kongreso de kroataj esperantistoj. La kongreso kolektis partoprenantojn el Kroatio kaj gastojn el Hungario, Svedio, Germanio kaj Ukrainio. La ĉefa organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo. La ĉefa tago de la Kongreso estis sabato, la 20a de junio. Sabate je la 10-a horo okazis la elekta jarkunveno de KEL en la turisma vidindaĵo de Karlovac, prezentanta multajn dolĉakvajn fiŝojn “Aquatica”. En la jarkunveno la ĝisnuna prezidanto Anto Mlinar kaj ĝisnuna sekretariino Spomenka Štimec prezentis la agadon de KEL en la pasinta jaro, la planojn por la nuna kaj la venonta…

  • PMA

    Brazila Kongreso: “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj”

    La 60a Brazila Kongreso de Esperanto okazis de la 4a ĝis la 7a de junio 2026 en la urbo João Pessoa, ŝtato Paraíba. Ĉirkaŭ cent kongresanoj el diversaj regionoj de Brazilo partoprenis la eventon, kies ĉefa temo estis “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj, rezisto kaj batalo kontraŭ lingva hegemonio”. La kongreso okazis samtempe kaj kune kun la 44a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, la 27a Nordorienta Renkontiĝo kaj la 13a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, kio pliriĉigis la programon kaj ebligis dialogon inter diversaj generacioj kaj movadaj spertoj. Unu el la plej emociaj momentoj okazis dum la malferma ceremonio. Membroj de indiĝena regiona komunumo estis invititaj por prezenti siajn spertojn kaj pripensojn pri…

  • PMA

    Verda Energio – per Esperanto, por Kubo

    Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni konkretan projekton en Kubo: instalon de sunenergia sistemo por Esperanto-Centro Havano. La centro, kiu ankaŭ estas sidejo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), jam de jardekoj servas kiel grava renkontiĝejo por la kuba Esperanto-movado kaj eksterlandaj vizitantoj. La centro gastigas la bibliotekon de KEA kaj ĝian libroservon kaj havas ĉambrojn por diversaj agadoj. En ĝi okazas kursoj, kunvenoj, kulturaj aranĝoj, internaciaj kontaktoj kaj diversaj agadoj por disvastigi Esperanton, inkluzive de la administrado de KEA. Tamen la nuna energia situacio en Kubo fariĝis serioza defio. Oftaj kaj longaj elektropaneoj malfaciligas ne nur la agadojn, sed ankaŭ la plej bazajn komunikajn taskojn, limigante…

  • PMA

    Litovio: Somera kunflugo kun eminentaj gastoj

    Ĉi-jare la Somera Kunflugo de Litoviaj Esperantistoj okazis la 13-14an de junio en la vilaĝo Antalkiai, turisma bieno apud Kaŭno. La kunflugon partoprenis 63 personoj, inter kiuj estis spertaj verkistoj kaj komencantaj aŭtoroj, lertaj pedagogoj kaj talentaj prelegantoj, famaj reprezentantoj de belartoj kaj artistoj laŭanimaj. Abundis ankaŭ personoj preferantaj firman, konscian raciecon en la vivo. Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de la renkontiĝo kaj prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, malfermis la kunflugon kaj prezentis detale tutan programon por du tagoj. Post la komuna fotado kaj abunda tagmanĝo komenciĝis la laborprogramo, en kiu prezentiĝis kelkaj neesperantistaj gravuloj de la kultura kaj socia vivo de Litovio. La unua el ili estis Vidas Mačiulis…

  • PMA

    Dulanda kongreso en Olomouc

    La Ĉeĥa-Germana Esperanta Kongreso okazis de la 22a ĝis la 25a de majo 2026 en Olomouc (germane Olmütz), Ĉeĥio. La ĉeforganizantoj estis Jirka Tomeček kaj Mirka Tomečková, jam konata kiel organizantoj de la pasintjara UK en Brno. La kongreso okazis en la restoracio “Fontana”, nomita laŭ la granda fonto antaŭ la pordo de la kongresejo, situanta en granda parko. La varma vetero estis granda avantaĝo de la kongreso. Dum unu nokto la kongresanoj sidis en la parko kaj trinkis la restaĵojn de la ĵus okazinta vingustumado. Dimanĉe okazis tuttaga ekskurso al Svitavy kaj Česká Třebová. En Svitavy Libuše Dvořáková gvidis nin tra la Esperanto-Muzeo. Posttagmeze ni konatiĝis kun la apuda…