• PMA

    La kongresa libro kaj programo de la 111a UK en la reto

    La kongresa libro kaj programo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas nun publike disponeblaj ĉe: https://uk.esperanto.net/2026/kongresalibro; https://uk.esperanto.net/2026/programo. La kongresa libro prezentas la organizantojn de la kongreso kaj kunlaborantojn de UEA, la ĉi-jaran imponan kongresejon, ĉiujn gravajn informojn pri Graz (Graco) kaj priskribojn de la riĉa programo, kiu faras el la 111a UK unu el la plej grandaj internaciaj kulturaj kaj lingvaj renkontiĝoj de la jaro, kun pli ol unu semajno da unikaj prelegoj, koncertoj, kursoj kaj interagoj. Pli ol 1070 homoj el 63 landoj jam aliĝis! Kaj daŭre eblas tion fari ĉe https://uk.esperanto.net. La ĉi-jara programo montras la eksterordinaran diversecon de la UK. Krom aparta serio de…

  • PMA

    La unua bita unuopaĵo de IVIDOB’ en Esperanto

    La 6an de julio 2026 aperis la unuopaĵo (single) “La nep’ de la sun’” de IVIDOB’ (Ividub) – bando el la Tuluza regiono, kiu ofertas aŭtentan sonon kaj miksas modernan regeon, dob’on kun elektro-popmuziko. Iliaj poeziaj kaj socie konsciaj kantotekstoj realisme reflektas aktualajn sociajn problemojn, tamen sen malamo aŭ perforto, transdonante potencan mesaĝon kun milda tuŝo. Ividub prezentis ĉirkaŭ cent koncertojn en sudokcidenta Francio, ludante elektronikan muzikon en triopoj, kvartetoj kaj kiel plena seppersona bando. Post du albumoj (“Même les abeilles” kaj “Babylon le voleur”) kaj ses bitaj unuopaj eldonoj (el iliaj ses muzikfilmetoj), ilia tria albumo “Un goût de liberté” aperis la 28an de junio 2026. Dum preparado de…

  • PMA

    Kaj tamen pluas verkoj pintaj

    Malklaras la estonteco de la libroservo de UEA, la ĉefa peranto de literaturo en Esperantujo. La oficiala revuo de UEA dum la lastaj jaroj nur sporade kaj sensisteme prezentas novajn atentindajn librojn en Esperanto. Enketo ĉe kelkaj spertuloj tamen montras, ke daŭre kaj regule aperadas valoraj verkoj en plej diversaj ĝenroj, eĉ se ne ĉiam facilas ekscii pri ili. ”Post En barko senpilota de William Auld (Edistudio, 1987) kaj La lingvo serena de Baldur Ragnarsson (Edistudio, 2007), la duvoluma poemkolekto de Marjorie Boulton estas la plej rimarkinda aldono al nia kolekto de originala poezio”, diras Ionel Oneț. Ĉar la revuo Esperanto lastatempe nur hazarde atentas pri novaj legindaj verkoj en…

  • PMA

    Aperis ampleksa preĝlibro kaj germana versio de La plej granda rimedo

    Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povas fieri pri du novaj atingoj: la ĵusa apero de ampleksa nova preĝlibro kaj de la germana versio de “La plej granda rimedo”. La ĵus aperinta nova bahaa preĝlibro kun preĝoj de Bahá’u’lláh, Báb kaj ‘Abdu’l-Bahá estas almenaŭ duoble pli dika ol la ĝis nun uzita el la jaro 1992. Multaj pliaj ĝeneralaj preĝoj estis por tiu eldono nove tradukitaj kaj krome aro da por specifaj okazoj kiel fasto aŭ novruzo, la bahaa novjaro. Krome estas apendice aldonita la bahaa kalendaro kun esperantigitaj nomoj de la 19 monatoj de la bahaa kalendaro. “La plej granda rimedo” origine aperis, post plurjardeka prepariĝo, en angla lingvo (The Greatest Instrument…

  • PMA

    La Kongresa Libro de la 59a Kongreso de ILEI

    En la retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) aperis la Kongresa Libro de la La 59a Kongreso de ILEI kiu okazos la 10-16an de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong (Ĉinio). La 61-paĝa libro, kompilita de Alessandra Madella, estas elŝutebla (laŭ la normo “pdf”) ĉe https://www.ilei.info/konferenco/2026/Kongresa-Libro-2026-jun-bita.pdf Al la kongreso jam aliĝis 170 personoj. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/ilei-44/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La…

  • Sem categoria

    KuriPorKONGO

    Artikola fluo Artikola fluo ORIGINO:

  • Sem categoria

    EsperRadio: kvar jaroj da frateco

    Ĉu vi serĉas voĉon kiu parolas pri paco, kulturo kaj amikeco? EsperRadio, la "frateca radio", kiu ĵus festis sian kvaran naskiĝtagon, estas la radio por vi! Tiu reta radio naskiĝis antaŭ kvar jaroj danke al la kuraĝa ideo de Alessandro, kiun ĝiaj aŭsku...

  • PMA

    Vikio amas ZEOjn

    “Vikio Amas ZEOjn” estas internacia fotokonkurso por promocii la Esperanto-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo pere de Vikimediaj projektoj (ĉefe Vikipedio kaj Vikimedia Komunejo). Ĉiuj povas partopreni. La esperantistaro (Esperanto-parolantoj), malgraŭ tio, ke ili ne havas propran landon, estas granda komunumo kun kulturo kaj identeco propraj. Depost kiam Zamenhof iniciatis Esperanton, esperantistoj disigitaj tra la mondo kreis monumentojn, nomis stratojn kaj placojn aŭ simple iel lasis iom da Esperantujo en tiuj lokoj, kie ili vivis. Pluraj el ĉi tiuj lokoj ankoraŭ ne havas fotojn kun liberaj permesiloj. Vi povas alŝuti viajn fotojn pri ZEO-j per ĉi tiu konkurso, helpi dokumenti la heredaĵon de la esperantistoj kaj montri ĝin al la tuta mondo.…

  • PMA

    Przemysław Wierzbowski forpasis

    La 30an de junio 2026 subite forpasis Przemysław Wierzbowski (1986-2026) pola socia kaj kultura aganto, politika aktivulo (fondinto de la Podlaĥia filio de la maldekstra partio “Razem”) kaj esperantisto, Esperanto-disvastiganto kaj movadorganizanto, iama estrarano de la Pola Esperanto-Junularo, prezidanto de la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES); aŭtoro de “Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila” (2017); tradukinto de “Ĉio komenciĝis ĉe la Verda: Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto” de Z. Romaniuk kaj T. Wiśniewski (2009), “Cerba fetiĉo” de K. Korska (kun aliaj, 2018) kaj “Solaris” de S. Lem (2021); enpaĝiginto de pluraj libroj (kun)eldonitaj de BES, kunlaboranto de la Esperantaj Vikipedio kaj Vikifontaro, organizinto de pluraj esperantistaj…

  • PMA

    Graco: Pli ol mil kongresanoj

    Je la 1a de julio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 1069 personoj el 62 landoj. Dum junio aliĝis 104 personoj, inkluzive de 25 novaj kongresanoj el Kroatio. La plej multaj aliĝintoj (143) estas el Germanio. Vidu la liston de la plej aliĝemaj landoj kun almenaŭ 25 aliĝintoj: 143 Germanio (+10 dum junio) 97 Francio (+9) 92 Pollando (+1) 59 Aŭstrio (+5) 54 Hungario (+2) 42 Italio (+6) 40 Kroatio (+25) 39 Ĉeĥio (+1) 33 Usono (+4) 32 Korea Resp. (+1) 28 Ĉinio kaj Honkongo (+8) 26 Hispanio (+1) 26 Svislando (+5) 25 Brazilo…