PMA

Vikio amas ZEOjn

vikio

“Vikio Amas ZEOjn” estas internacia fotokonkurso por promocii la Esperanto-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo pere de Vikimediaj projektoj (ĉefe Vikipedio kaj Vikimedia Komunejo). Ĉiuj povas partopreni.

La esperantistaro (Esperanto-parolantoj), malgraŭ tio, ke ili ne havas propran landon, estas granda komunumo kun kulturo kaj identeco propraj. Depost kiam Zamenhof iniciatis Esperanton, esperantistoj disigitaj tra la mondo kreis monumentojn, nomis stratojn kaj placojn aŭ simple iel lasis iom da Esperantujo en tiuj lokoj, kie ili vivis.

Pluraj el ĉi tiuj lokoj ankoraŭ ne havas fotojn kun liberaj permesiloj. Vi povas alŝuti viajn fotojn pri ZEO-j per ĉi tiu konkurso, helpi dokumenti la heredaĵon de la esperantistoj kaj montri ĝin al la tuta mondo. Fotoj devas esti alŝutitaj dum julio 2026, sed ili povas esti fotitaj iam ajn antaŭe.

La konkurso estas organizita de Esperanto and Free Knowledge | Esperanto kaj Libera Scio.

Fonto: https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2026/eo

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Vikio amas ZEOjn appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta