Graco: Pli ol mil kongresanoj

Je la 1a de julio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 1069 personoj el 62 landoj. Dum junio aliĝis 104 personoj, inkluzive de 25 novaj kongresanoj el Kroatio.
La plej multaj aliĝintoj (143) estas el Germanio. Vidu la liston de la plej aliĝemaj landoj kun almenaŭ 25 aliĝintoj:
143 Germanio (+10 dum junio)
97 Francio (+9)
92 Pollando (+1)
59 Aŭstrio (+5)
54 Hungario (+2)
42 Italio (+6)
40 Kroatio (+25)
39 Ĉeĥio (+1)
33 Usono (+4)
32 Korea Resp. (+1)
28 Ĉinio kaj Honkongo (+8)
26 Hispanio (+1)
26 Svislando (+5)
25 Brazilo (+1)
Pasintjare je la 1a de julio 2025 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio) aliĝis 1035 personoj, kaj kongresofine UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos proksimume ĉi tiom da homoj.
Ekde la 1a de julio 2026 validas la kvara kongresa aliĝperiodo. Ekzemple, por individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo estas 310€ en la landokategorio A, kaj 235€ en la landokategorio B. Por ne individuaj membroj de UEA la kotizo estas 380€ por A-landoj, kaj 290€ por B-landoj.
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo akceptas aliĝilojn ĝis la 15a de junio 2026. Post tiam, oni aliĝu surloke dum la UK.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!
AlKo
Foto: La universitato de Graco. Aŭtoro: C.Stadler/Bwag., CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=109729674
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/graco-28/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Graco: Pli ol mil kongresanoj appeared first on La Ondo de Esperanto.



