• PMA

    Reaperas la perditaj muzikaĵoj

    En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normalo – iom post iom ĉio reaperas. Vinilkosmo estas la ĉefa eldonanto de Esperanta rokmuziko en la mondo. Nun ĝiaj eldonaĵoj denove estas haveblaj ankaŭ en la diversaj elsendofluaj servoj. La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. La malcerta situacio daŭris kelkajn semajnojn, sed…

  • PMA

    Preskaŭ naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Graco

    Je la 1a de aprilo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 891 personoj el 57 landoj. Dum marto aliĝis 134 personoj. La plej multaj aliĝintoj (121) plu estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 121 Germanio (+15) 88 Pollando (+13) 80 Francio (+10) 53 Aŭstrio (+8) 50 Hungario (+8) 35 Ĉeĥio (+1) 31 Italio (+8) 30 Korea Resp. (+6) 25 Usono (+7) 23 Brazilo (+1) Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 536 personoj (ĉ. 60%), kaj 355 (ĉ. 40%) el la cetera mondo. Pasintjare…